Janet Leigh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janet Leigh

Janet LEIGH [ĜANet LI], origine: Jeanette Helen MORRISON (naskiĝis la 6-an de julio, 1927, mortis la 3-an de oktobro, 2004) estis usona aktorino.

Ŝi naskiĝis en Merced, Kalifornio. En la aĝo de 20 jaroj ŝin malkovris la filmentrepreno Metro-Goldwyn-Mayer.

Ŝia plej sukcesa filmo estis Psycho de Alfred Hitchcock. La sceno, en kiu ŝi estas murdita dum duŝado, fariĝis legendo. Janet Leigh pro ĝi gajnis la premion Golden Globe kaj ricevis nomumon por la Oskaro.

Kvar edzojn Janet Leigh havis. Ŝia tria edzo estis la aktoro Tony Curtis. La paro de 1951 ĝis 1962 estis kune kaj havis du idojn: Kelly Curtis kaj la aktorino Jamie Lee Curtis. En 1962 Janet Leigh edziniĝis kvaran fojon: Kun Robert Brandt ŝi restis kune ĝismorte.

Ŝi mortis en Beverly Hills, Kalifornio.

Listo de filmoj