Janez Potočnik

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Janez Potočnik

Janez Potočnik, naskiĝinta la 22-an de marto 1958 en Kropa, estas slovena politikisto. Li inter alie estas komisaro en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidas la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidas la fakojn scienco kaj esploro. Jam antaŭe li estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004, kaj oficis en la komisiono ekde la 1-a de majo 2004, kiam Slovenio iĝis membroŝtato de la Unio. En tiu Eŭropa Komisiono, li kune kun dua komisaro el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakon larĝiĝo. Antaŭ la membriĝo en la Eŭropa Komisiono, li estis ministro de Slovenio pri eŭropaj aferoj. Janez Potočnik estas membro de la liberala partio de Slovenio.


 
Eŭropa Komisiono (1999–2004: Komisiono Prodi)
Flago de la Eŭropa Unio

Romano Prodi | Michel Barnier - Jacques Barrot | Frits Bolkestein | Philippe Busquin - Louis Michel | David Byrne | Anna Diamantopoulou - Stavros Dimas | Franz Fischler | Neil Kinnock | Pascal Lamy | Erkki Liikanen - Olli Rehn | Mario Monti | Poul Nielson | Loyola de Palacio | Chris Patten | Viviane Reding | Michaele Schreyer | Pedro Solbes - Joaquín Almunia | Günter Verheugen | António Vitorino | Margot Wallström
Ekde la 1-a de majo 2004 aldone: Péter Balázs | Joe Borg | Ján Figeľ | Dalia Grybauskaitė | Danuta Hübner | Siim Kallas | Sandra Kalniete | Markos Kiprianu | Pavel Telička | Janez Potočnik



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj