Jangono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jangono
(Ranguno)
birme ရန်ကုန် rankun mrui
eksa ĉefurbo
Fotomontaĵo
Flago
Oficiala nomo: ရန်ကုန်
Ŝtato Birmo Birmo
Regiono Regiono Jangono
Konataj lokoj Ŝvedagona pagodo Ora pagodo, Karaveiko
Riveroj Jangono, Iravadio
Situo Jangono
 - koordinatoj 16° 48′ 44″ N 96° 10′ 29″ O / 16.81222 °N, 96.17472 °O / 16.81222; 96.17472 (mapo)
Areo 598,75 km² (59 875 ha)
Loĝantaro 4 348 000 (2010)
Denseco 7 261,8 loĝ./km²
Fondo 6-a jarcento
Horzono UTC (UTC+6:30)
Telefona antaŭkodo 1, 80, 99
Situo enkadre de Birmo
Situo enkadre de Birmo
Situo enkadre de Birmo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Yangon
Retpaĝo: www.yangoncity.com.mm
Map
Suda portalo de Ŝvedagona pagodo
Foiro en Jangono
Sidata Budho en pagodo Ngahtatgji
Pagodo Sule
Ĝenerala hospitalo en Jangono

Ranguno (aŭ Jangono) estas la plej granda urbo de Birmo (Mjanmao) kaj ĝia ĉefurbo ĝis novembro 2006 kiam la militista reĝimo translokiĝis internen de la lando kaj anstataŭe difinis Pyinmana Naypyidaw kiel ĉefurbon.

Jangono estas alia formo de Ranguno. Loĝantoj estas 4.504.000 (2001). La urbo situas apud rivero Jangono, ĉ. 30 km de la marbordo (golfo de Martaban).

La vorto Jangono devenas de la birmaj vortoj jan kaj kun kiuj signifas "urbo sen malamikoj".

Kompare kun aliaj gravaj urboj de la sudorienta Azio, Ranguno ne estas tre disvolvigita, kvankam konstruado prosperas, ĉefe pro la influo de privata investado, ĉefe de Singapuro kaj Ĉinio. Centre de la urbo kaj en ĉirkaŭaĵo oni rekonstruis multajn altajn konstruaĵojn kaj komercajn centrojn (konataj kiel taik). Ranguno posedas la plej grandan nombron de koloniaj konstruaĵoj kiel la registaraj oficejoj, la Alta Kortumo, la Urbodomo aŭ la Ĝenerala Malsanulejo, ĉiuj renovigotaj. Periferiaj kvartaloj kiel Thaketa aŭ la "novaj urboj" (mjo-thit) estas malriĉaj areoj kun markita ĉirkaŭa eco.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La propra lingvo de Ranguno estas la birma. La plej aĝaj kaj plej edukitaj loĝantoj parolas ankaŭ la anglan.

En la urbo troviĝas la universitato plej antikva de Birmo: la Universitato de Ranguno. Aligita komence al la Universitato de Kalkato, ĝi en 1920 sendependiĝis kiel Altlernejo. Du el la Institucioj pri Medicino en la lando troviĝas en Ranguno.

Kulturejoj[redakti | redakti fonton]

  • Shŭedagono: religia konstruaro kie elstaras la pagodo Shŭedagono
  • Pagodo Sule: ok-angula kaj kun ora kupolo.
  • Katedralo de Sankta Maria: katolika katedralo konstruita en 1895.
  • Pagodo Ĉaŭĥtatgji: en kies interno troviĝas giganta statuo de Budho.
  • Pagodo Ngahtatgji: situa en la interno de la monaĥejo Ashay Taŭja Kjaŭngo enhavas alian enorman statuon de Budho konata kiel la Budho de la kvin etaĝoj.
  • Pagodo Botahtaŭngo: rekonstruita entute fine de la Dua Mondmilito.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas la ekonomia centro de Birmo. La plej-parto de la importo kaj eksporto pasas tra Ranguno, ĉefe laŭ la rivero Jangono, kiu kuniĝas kun la rivero Iravadio, la ĉefa de la lando.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj de Jangono estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]