Jangzia giganta testudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafetus2.png
Rafetus2

La jangzia giganta testudo aŭ ruĝ-rivera giganta testudo (Rafetus swinhoei) estas testudospecio el familio de molkarapacaj testudoj (TrionychidaeTrioniĥedoj). Ĝi havas nur kelkajn ekzistantajn ekzemplerojn kaj estas forte minacata je formorto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiuj ĉi testudoj havas molkarapacon el mola, ledosimila dorsokovrilo. Ĝi atingas la longon de ĝis 109 cm kaj la pezon de 120 ĝis 140 kg. Ĉe unu ekzemplero, la kapo longis 22,5 cm kaj larĝis 11,8 cm, dum la karapaco longis 58,6 cm kaj larĝis 50,7 cm. La virbestoj estas ĝenerale pli malgrandaj ol la inbestoj, sed ili havas pli longan voston. la kapon karakterizas granda buŝo kaj la relative supre situantaj okuloj.

Disvastiĝo kaj konduto[redakti | redakti fonton]

Originale la jangzia giganta testudo vivis en suda Ĉinio kaj norda Vjetnamio. Ilia vivejo estis la riversistemoj kaj la apudaj humidaj areoj kaj lagoj. Oni apenaŭ konas ilian vivmanieron: laŭ sciigoj de fiŝkaptistoj, oni trovis en stomako de kaptita testudo fiŝojn, krustulojn, akvohiacintajn ranojn kaj verdajn rizfoliojn. La inbesto demetas ĉ. 60 ovojn en la nokto aŭ en la fruaj matenaj horoj.

Minacata je formorto[redakti | redakti fonton]

Sciigoj el 2004 parolis pri kvin bestoj, kiuj vivas en Ĉinio, sub homa protekto. Tio malpliiĝis al 2 en 2007, kiam unu ĉ. 80-jara intestudo vivas en Zoo de Ĉangŝa kaj ĉ. 100-jara virtestudo en Zoo de Suzhou. La unusola en la naturo vivanta besto vivas en Lago Hoan Kiem en Hanojo. Oni havas kelkajn fotojn pri la besto ekde 1998, sed laŭ kelkaj sciencistoj, tiu besto estas aparta specio, nome Rafetus leloi.

La ĉefa kaŭzo de la malpliiĝo de la bestonombro estis detruo de la vivejo per konstruo de la baraĵoj, riveraj reguligoj kaj similaĵoj. Gravis ankaŭ ties priĉasado por ties viando, karapaco. La IUCN listigas la speciojn kiel „kritike minacata je formorto“ (critically endangered).