Janine Duvitski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janine Duvitski
Persona informo
Naskonomo Christine Janine Drzewicki
Naskiĝo 28-an de junio 1952 (1952-06-28) (71-jaraĝa)
en Lancaster
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Nottingham Girls' High School vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1972– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Janine DUVITSKI (realnome Janine Drzewicki) (naskiĝis en 1952 en Nottingham) estas angla aktorino, konata pro ŝiaj roloj de Jane Edwards en Waiting For God kaj Pippa Trench en One Foot In The Grave. Ŝi ankaŭ kreis kaj ludis la rolon de Angela en teatraĵo Abigail's Party de Mike Leigh.

Biografieto[redakti | redakti fonton]

Duvitski, kies veran nomon 'Drzewicki' ŝi uzis kiam ŝi aktoris, naskiĝis en Nottingham en 1952. Ŝia patro estis Polo. Ŝi lernis en la "East 15 Acting School" en Londono. Ŝi havis kvar infanojn kun ŝia edzo aktoro Paul Bentall. Aktorino Ruby Bentall estas ŝia filino.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Multaj televidaj aperoj de Duvitski inkluzivas rolon de Jacqueline Stewart en Benidorm, One Foot in the Grave, Blue Remembered Hills de Dennis Potter, Brush Strokes, Minder, Midsomer Murders, My Family, Man About the House, The Georgian House, Boys from the Blackstuff de Alan Bleasdale , The Knowledge kaj Z-Cars. Ŝi ankaŭ partoprenis la filmon The Madness of King George en 1994. Ŝia plej lasta grava rolo estas Eve en alia telenovelo de BBC, The Worst Week of My Life.

Ŝi ludis la rolon de Josette en la filmo Giorgino de Laurent Boutonnat, aperinta en 1994.

Ŝi ankaŭ havis malgrandan rolon apud Laurence Olivier kaj Donald Pleasence en Dracula (1979).

Duvitski ankaŭ aperis en 1980 en la filmo Breaking Glass. Plej laste en filmo, ŝi aperis en The New World, kaj sur scenejo en la refaro en 2007 de On the Town de la English National Opera.

Plej laste Duvitski aperis en la rolo de Jacqueline Stewart en la ITV komedia serio Benidorm kaj en la rolo de S-ino Meagles en la adapto de BBC de Little Dorrit de Charles Dickens.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]