Janko-klavaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Janko klavaro estas muzika klavaro por piano, kiun inventis Paul de Janko en 1882.

Ĝi estas 6-plus-6-klavaro kun ses vicoj da klavoj. Pro tio estas la sama fingrado en ĉiuj 12 tonaloj. La dikfingro havas siajn proprajn klavovicojn por pli libere moviĝi.

Anstataŭ 88 klavoj en normala plena klavaro, ĝi havas 264 klavojn. Ĉiun tonon oni povas ludi per tri klavoj en la sama vertikala linio. Sur la bildo la blankaj klavoj estas kolorigitaj por montri kiel la klavoj estas aranĝitaj.

Janko klavaro

Nuntempe la Janko-klavaro estas uzata por la elektronika klavaro Chromatone 312.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]