Janko Kráľ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Janko Kráľ
Janko Kráľ
slovaka poeto kaj renaskiganto

Naskiĝo 24-a de aprilo 1822
Liptovský Mikuláš, Flag of the Habsburg Monarchy.svg Aŭstra imperio
Morto la 23-an de majo 1876 (54-jara)
Zlaté Moravce, Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Aŭstrio-Hungario
Edzino Mária Modrányová
Infanoj Vladimír Všeslav, Mladen Radivoj Blasilius - Vazul, Anastázia, Ivan Ján
Gepatroj Ján Kráľ kaj Žofia Kráľová, naskita Šľachtová
Parencoj fratoj Jozef, Adam, Ondrej kaj duonfratino Mária

Vidu ankaŭ Biografian portalon

Janko Kráľ (n. 24-an de aprilo 1822, Liptovský Mikuláš — m. 23-an de majo 1876, Zlaté Moravce) estis slovaka nacia renaskiganto kaj unu el la plej signifaj kaj la plej radikalaj poetoj de ŝturana generacio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Memoriga tabulo de eksaj studentoj de Evangelia liceo en Bratislavo (La nomo de Janko Kráľ troviĝas apud jaro 1842).

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Janko Kráľ naskiĝis la 24-an de aprilo 1822 en familio de buĉisto kaj gastejestro Jan Kráľ kaj lia edzino Žofia. Klerecon li akiris en sia naskoloko, en Liptovský Mikuláš, en bazlernejo (1828-1834). En la jaroj 1835-1837 li vizitis gimnazion en Šajavský Gemer. La 4-an de decembro 1837 li enskribiĝis al liceo en Levoča, kie li studas ĝis la jaro 1841. El tiu ĉi periodo konserviĝis du liaj latinaj verkoj, inkluzive unu poemon, sed estas malfacile ĉi tie ankoraŭ konkrete paroli pri liaj unuaj poetaj naskaĵoj. El instruistoj de Kráľ el Levoča menciindas Pavol Tomášek kaj Michal Hlaváček. En la jaroj 1841–1842 li studis en liceo en Kežmarok, kie instruis lin Ján Benedikti.[1]


Renkontiĝo kun ŝturanoj[redakti | redakti fonton]

La 20-an de septembro 1842 en la aĝo 20 jaroj li enskribiĝas al evangelia liceo en Bratislavo, en centro de junaj ŝturanoj frunte kun vicestro Juraj PalkovičĽudovít Štúr. Ĉi tie li komencis verki siajn unuajn naskaĵojn, tiam enkoraŭ en la ĉeĥa lingvo kaj ekde la jaro 1843 jam en slovaka lingvo de Štúr. Laŭ klasifikaj registroj li lernis kun meza prospero. Li aktive partoprenis literaturajn kaj precipe kolektistajn laborojn de Katedro de lingvo kaj literaturo ĉeĥoslovaka. Dum certa tempo li eĉ restadis ĉe Ľudovít Štúr.[1]

La 1-an de januaro 1844 komune kun pliaj 22 studentoj li subskribas dokumenton kontraŭ revoko de Ľudovít Štúr el funkcio de vicestro kaj profesoro. La postulojn de studentoj oni ne konsideris kaj do Janko Kráľ la 5-an de februaro postulis duonjaran ateston. La 7-an de marto 1844 li foriris komune kun aliaj 13 plej fidelaj studentoj al Levoča. Sed li ne atingis Levoča, sed restis en Liptovský Mikuláš, kaj finis la ekzamenojn malĉeeste. En Liptovský Mikuláš li aktive partoprenis en preparoj de fondo de Tatrín. Tiam Kráľ jam apartenas al la plej agnoskataj junaj ŝturanaj poetoj. Sed poste Štúr malŝatis lin pro lia obstina karaktero, en letero el la 17-a de septembro 1845 li ekzemple skribis, ke Kráľ sendis al li leteron „impertinentan kaj vulgaran“, kritikanta Nacian ĵurnalon, respektive malfortan pozicion de slovaka principo en ĝi. Štúr firme kredis, ke „neniu sekvos tiun nekonanton kaj sektanon“. [1]

Busto de Janko Kráľ en Kulpin, Vojvodino, Serbio (Somere de la jaro 1846 li vizitis ĉi tie ortodoksan episkopon Štefan Stratimirovič).


Vagadoj tra Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La 20-an de septembro 1844 Janko Kráľ estis survoje post spuroj de nacia heroo — Juraj Jánošík en Malý Hont, en Kokava kaj en Klenovec, poste ankaŭ en lia naskoloko — en Terchová. El tiuj ĉi vojaĝoj li foriris verŝajne ĝis Peŝto, kie li faris ekzamenojn kaj evidente jam tiam li estis okupita kiel skribisto en kacelario de advokato Alexander Boleslavín Vrchovský.[1]

18451847 estis tri jaroj de la vojaĝoj de Kráľ tra Slovakio kaj Malsupra Lando. El tiu ĉi periodo de lia vivo konserviĝis nur partaj informoj. En junio de 1845 li estis en la kroata Karlovac kaj en Zagrebo. En aŭgusto de la sama jaro li estis jam en sia naskoloko, en Liptov, kie li restis ĝis fino de oktobro. En la jaro 1846 li estis denove en Malsupra Lando — somere li vizitis ortodoksan episkopon Štefan Stratimirovič-on en Kulpin, pli poste li estis edukisto ĉe unu pastro. La 24-an de septembro li partoprenis en kunveno de baĉ-sremaj instruistoj kaj en administrado pri ĝi en Slovaka nacia ĵurnalo li riproĉas al ili hungarigon. La 29-an de septembro 1846 li estis en Baĉka Palanka, de kie li neatendite malaperis (laŭ kelkaj fontoj ĝis Turkio kaj Besarabio). Ekde tiu ĉi malapero ĝis aprilo de 1847 mankas mencioj pri lia vivo.[1]

La 20-a de aprilo 1847 en Orol tatranský estis publikigita ligilo: „Al sinjoro J. K. en P.“ (simile ankaŭ en numeroj el la 15-a de majo kaj el la 17-a de decembro 1847). Tiu ĉi ligilo estas kun la plej granda verŝajneco dediĉita al Janko Kráľ, kiu tiutempe devis troviĝi en Peŝto, kie li laboris en la kancelario de Vrchovský.[1]

En Slovakion li revenis nur en duono de la jaro 1847. En Príbelce li renkontiĝis kun Ján Rotarides kaj Viliam Pauliny-Tóth. Poste li vagadis tra suda Slovakio, de kie li volis iri al orienta Slovakio, sed komence de aŭgusto li estas denove "nur" en Liptov. Post morto de la patrino (la 21-an de aŭgusto 1847) li foriris el Liptov ĝis Peŝto.[1]

La 7-an de februaro 1848 li skribis el la kancelario de Vrchovský leteron al Samo Bohdan Hroboň. To estas lasta aŭtentika dokumento de Janko Kráľ, el tempoj antaŭ revolucio, kies unuan impulson el la 15-a de marto 1848 en Peŝto li persone spertis.[1]


Revolucio[redakti | redakti fonton]

Memoriga tabulo omaĝe al Janko Kráľ sur urbodomo en Šahy.

En marto de la jaro 1848 post la unuaj impulsoj de revolucio li rapidas al Slovakio, ĝis valoj de regiono Hont kaj aktive per versoj kaj eĉ kun la armilo en la mano komune kun instruisto el Príbelce Ján Rotarides ribeligas la subpremitan popolon kontraŭ feŭdistoj. Ili elvokis bienulojn bruligi urbajn tabelojn kaj en municipoj Horné Plachtince, Dolné Plachtince kaj Stredné Plachtince kaj Príbelce ili kaŭzis popolan ribelon, kiu estis subpremita la 30-an de marto 1848.[1]

Ekde la 25-a de marto ĝis la 30-a de marto, kiam oni kaptis lin, Kráľ travivas komune kun la ribeliĝintoj la plej aktivan vivon. La kaptita kaj torturita li estis komune kun Rotarides forkondukita en malliberejon en Šahy. Protestoj kaj postuloj je tralaso de Kráľ el la malliberejo de slovaka kaj slava publiko en Postuloj de slovaka nacio el la 10-a de majo 1848, „slovaka poeto kaj verkisto J. Kráľ… en malfacila malliberejo arestita, ke la popolo slovaka al defendado de liberecoj kuraĝigis… ni postulas…“, kaj en postuloj de grupo Požega, urboj Križevići, Koprivnica, Bakra, ĵupoj Zagreba kaj Varaĵdina aŭ antaŭe petoj de Hurban en departemento Nitra estis vanaj kaj Janko restis malliberigata en Šahy kaj pli poste en Peŝto ĝis januaro de 1849. En Peŝto li estis malliberigata en Kerepess-strato.[1] Li estis kondamnita al morto.

En la jaro 1849 komence de januaro Janko Kráľ estis post 10 monatoj de malliberigado tralasita post onidira interveno de banuso Josip Jelačić aŭ eĉ Alfred Windischgrätz. Li restadis onidire ĉe Ján Kollár kaj en familio de mielisto Bobček. Komence de marto li partoprenas nacian funebron de slovakaj martiroj Viliam Šulek kaj Karol Holuby. Dum la funebro parolis Ján Francisci-Rimavský kaj Janko prelegis ĉi tie Duma dvoch bratov (Medito de du fratoj), en kiu estas rememorigataj ambaŭ martiroj.[1]

La 16-an de marto 1849 li estas denove en Liptovský Mikuláš. Dum certa tempo li estis komandanto de volontuloj kaj nacia gvardio en ĵupa domo. Sed imperiestra komisaro Vietoris fine de marto denove malliberigas lin. Post liberigo fine de marto li foriras ĝis Vieno tra Moravio, tiun ĉi lian vojon raportis ankaŭ ĵurnalo. En Vieno li volis direkti gvidantojn de la revolucia movado prefere al sociaj ol naciaj eksplodoj. La traktadoj en Vieno estis nesukcesaj kaj Kráľ retiriĝis al Moravio al antaŭrevolucia amiko Bedřich Rozehnal ĝis Hulín, kie li pasigis proksimume 5 monatojn en intensa literatura laboro.[1]

En septembro de la jaro 1849 li denove partoprenas en revoluciaj bataloj en Krupina kiel kapitano de la slovakaj volontuloj. La revolucio tiutempe jam transpaŝis sian kulminon kaj tiel eĉ ne la partopreno de Kráľ en ĝi povis esti pli aktiva.[1]

La 21-a de novembro 1849 li finas tiun ĉi servon kaj foriras ĝis Peŝto.[1]

Memoriga tabulo sur konstruaĵo en Lučenec, en kiu en la jaro 1850 Janko Kráľ agadis.

Ŝtataj servoj[redakti | redakti fonton]

En Peŝto li donis petskribon en la ŝtatan servon kaj komence de decembro de 1849 li laboras kiel departementa skribisto en Balassagyarmat (slovake: Balážske Ďarmoty).[1]

Ekde la jaro 1850 li plenumis intermite funkcion de vicĉefservanto kaj juĝanto en Modrý Kameň — kun kio evidente koneksas mesaĝo en slovaka ĵurnalo pri lia "hungarigo". En Lučenec li esploris rezistmovadanojn kaj rifuĝintojn, sed poste li restas subula departementa oficisto en Balassagyarmat, kie li laboris ĝis la jaro 1854. Ĉi tie li renkontiĝis kun Božena Němcová.[1]

En la jaro 1851 li skribis en Slovaka ĵurnalo 5 artikolojn, en kiuj li reagis al politikaj rilatoj en departemento Nógrád. Tiutempe li vane postulis kaj serĉis siajn manuskriptojn per verso el hontia arkivejo en Šahy, kiuj estis evidente jam tiam perdintaj.[1]

La 7-an de aprilo 1851 li geedziĝis kun Mária Modrány. En la jaroj 1852, 1853, 1857 kaj 1861 naskiĝis kvar iliaj infanoj.[1]

En marto de la jaro 1854 li estis kiel distrikta adjunkto ĉe procesa ofico transoficiigita ĝis Čadca. En decembro de la jaro 1858 oni transoficiigis lin ĝis Martin kiel adjunkton ĉe distrikta ofico. Ĉi tie li renkontiĝadis eĉ kun Ján Botto. En la jaro 1860 oni denove transoficiigis lin ĝis Kláštor pod Znievom, kie li servis kiel distrikta juĝa adjunkto. Tiutempe li verkis publicistajn antaŭmemorandajn artikolojn, kiuj poste en memoranda jaro (1861) kulminis en lian novan poetan flagron.[1]

En la jaro 1861 li postulis translokigon al procesa ofico ĝis Mošovce, sed subĵupestro de departemento Turiec rifuzis lian postulon post konsulto kun superularo de departemento Liptov.[1]

En junio de la jaro 1861 Janko aktive partoprenas en memoranda kunveno. Li verkas lastajn poemojn kaj publikigas en Peŝtbudenaj scioj artikolon por defendo de Memorando.[1]

La 25-an de februaro 1862 oni translokigis lin kiel asizon de juĝejo en departemento Tekov ĝis Zlaté Moravce.[1]

En 1868 Kráľ estis, post aŭstra-hungara interkonsento (1867), senigita ankaŭ de tiu ĉi modesta ofico en Zlaté Moravce. Tial li devis rapide fari advokatan ekzamenon. Ĉi tie li poste mizere supervivis kiel helpa deponenta advokato kaj skribisto en fremdaj advokataj kancelarioj (lastfoje ĉe Emil Bittner).[1]

Memoranda reliefo Voĉo de ribelo de Ján Koniarek en Martin.


Morto[redakti | redakti fonton]

La 23-an de majo 1876 je la 7-a horo matene Janko Kráľ mortas pro abdomena tifo. Sepultita li estis la 25-a de majo je la 5-a horo en zlatomorava tombejo. Laŭ tradicio oni metis al lia morta brusto familian kancionalon (kolekto de religiaj kantoj) en leda librokoverto kun latunaj agrafoj kaj rande de ĉerko oni almetis lian pipon kun pipujo. Sepultis lin kune kun negranda akompanantaro levica evangelia pastro Michal Massány. Sepultita li devis esti onidire apud tombo de advokato Missura, kiu mortis senpere antaŭ Kráľ.[2]


[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ en la tago de lia morto verkis Vladimír Všeslav mortoanoncon en la hungara (en la mortoanonco estas indikita malĝusta aĝo de Janko Kráľ):

Edzino de Janko Kráľ, naskita Modrányi Mária kaj infanoj Vladimír, Mladen, Anastázia kaj Ján — en nomo sia kaj en la nomo de la infanoj anoncas, ke ŝia neforgesebla edzo, respektive ilia patro KRÁĽ JÁN, la eksa asizano de departementa juĝejo kaj deponenta advokato en la aĝo 53 jaroj mortis. Tiu ĉi trista evento okazis la 23-an de majo ĉi-jare je la 7-a horo. Korprestaĵoj de la mortinto estos metitaj por eterna ripozo en zlatomorava tombejo la 25-an de majo ĉi-jare je la kvina horo. — Trankvilon al polvo lia!“ (La mortoanonco, kiun verkis la plej aĝa filo de Kráľ — Vladimír)[2]
  • Národnie noviny (esperante Nacia ĵurnalo) notis la morton de Kráľ la 3-an de junio 1876 kaj ĝi revenas al li la 8-an de junio: oni elparolas ĉi tie ideon, ke apud urĝa eldono de kolektaro de poemoj de „nia emimenta kaj ekster Slovakio, nome en Bohemio kaj en Moravio tre ŝatata popola poeto“ estos necese krei lian biografion, pro kio oni konstruos al li „gravan monumenton, kiu beligos lian devanta preni verkaron“.[2]
  • Zora alportas nekrologon en sia sesa numero. Tio estis magazino, kiu aperis ĉiumonate en Martin kaj redaktis ĝin Jaroslav Zachej.[2]
  • Orol — centra slovaka literatura organo, kiun gvidis Sytniansky — eldonas la nekrologon pri Kráľ, kiu troviĝas en la sesa numero, en trista nigra kadro kun teksto: „Janko Kráľ, fama, hejme kaj en Slavarujo ŝatata verkisto slovaka, naskiĝinta la 24-an de aprilo en la jaro 1822 en Lipt. Sv. Mikuláš, mortis en silenta kaŝejo kiel advokato en Zlaté Moravce la 23-an de majo je la 7-a horo matene post mallonga febro kaj li estis en la sama loko la 25-a de majo je la kvina horo posttagmeze sepultita. Trankvilon al polvo lia kaj fama lia memoro en la nacio!“ En la sama numero aperis ankaŭ poemo Za Jankom Kráľom de Miloslav Dumný.[2]
  • České Národní listy alportas nekrologon la 6-an de junio 1876, kiu anoncas, ke: „Janko Král, fama poeto slovaka, mortis la 23-an de majo en Zlaté Moravce“. Krome tie troviĝas kelkaj eraraj biografiaj informoj kaj pluaj partoj:
Li estis fidela amiko de Kollár, Štúr kaj aliaj fruntaj viroj ĉeĥoslovakaj, kvankam li ne estis facile alirebla — sciis liaj konatoj tre malofte, kie li ĝuste troviĝas. Konojn havis Kráľ nekutimajn, estrante krom la slovaka eminente la hungaran, poste li komprenis la francan kaj la anglan. Lia ŝatata poeto estis Shakespeare. El la poemoj liaj estas tre malmulte konate, tio estas plimulte improvizadoj, multajn el ili la poeto neniigis tuj en manuskripto. Nur malgranda parto de verkoj liaj estis presita kaj la verkoj tiuj malkaŝas plejparte talenton nekutiman. En la j. 1848 li estis kiel fervora patrioto de hungaroj persekutata kaj kondamnita fine al morto per ŝnuro. Antaŭ plenumo de la verdikto li petis, por ke li povu paroli al la amasiĝinta popolo — kaj kiam tio permesita estis, li alparolis la amasiĝintojn per la hungara lingvo plena de varmega elano, do tuj li estis tralasita. Sed ne sentante sin en Hungara reĝlando sufiĉe sekura, li fuĝis al Moravio al siaj konatoj, sed de kie li post kelke da monatoj denove foriris. Ekde tiu tempo li vivis la vivon netrankvilan kaj li malaperis preskaŭ tute al la publiko, do kelkfoje disvastiĝis informo pri lia morto. Lastatempe li estis advokato en Zlaté Moravce, kie li estis ankaŭ la 25-a lastmonate sepultita. Honoron al lia memoro!“ (Parto de la nekrolo, kiun alportis České Národní listy verŝajne de Bedřich Rozehnal)[2] (noto de trad. intence lasita la vortordo kaj stilo de la raportoj de tiutempa teksto).


Tombo[redakti | redakti fonton]

Janko Kráľ estis sepultita la 25-an de majo je la 5-a horo posttagemeze en Zlaté Moravce. Lia tombo ne estis bone markita, tie estis nur kruco el popla ligno, sur kiu estis ĉizita la nomo de Kráľ fare de patro de lia bofilo. Pro nesufiĉa marko de la tombo, kiun dum jardekoj neniu vizitadis kaj transloĝiĝo de la familio de Kráľ el Zlaté Moravce, nun ne eblas ĝuste difini, kie li estas sepultita. Lia tombo onidire situas tuj apud la tombo de advokato Missura, markita per ŝtona memorejo. Apud advokato Missura, hodiaŭ situas simbola marmora memorejo. La simbola tombo de Janko Kráľ situas en Nacia tombejo en Martin.[2]

La simbola tombo en Nacia tombejo en Martin.

La unuan iniciaton por konstati la situon de tombo donis prezidento Masaryk kaj lia filino Alice. Spite al la iniciato de Matica slovenská kaj ties sekretario Štefan Krčméry oni ne konstatis, kie kuŝas Janko Kráľ.[2]

Mia bona patro, bedaŭrindulo, kuŝas forgesita. Tombo lia ne estas markita. Mi kaj mia frato Mladen estas malproksime. Mi mem suferas pro grava malsano — mia memoro estas malforta. Kie troviĝis lia tombo? Se mi povus tien iri, mi eble trovus ĝin. Se sinjoro Masary, prezidento, al memoro lia dediĉas atentemon, do mi pensas, ili povas memorejon igi konstrui sur kia ajn malplena loko de la malnova tombejo zlatomorava“. (skribas en letero al František Skovajsa el Budapeŝto la 15-an de aŭgusto 1923 Anastázia, filino de Kráľ)[2]

La saman tagon, la 15-an de aŭgusto 1923 skrobis leteron ankaŭ edzo de Anastázia — Edmund Kacziány, kiu aldonas, ke li estis plurfoje ĉe la tombo de Kráľ kaj en la jaro 1905 kuŝis apud lia tombo 4–5 sennomaj tomboj, do li ne scius difini, kie precize la tombo de Kráľ situas. Li proponas, samkiel lia edzino, ke oni konstruu al li en la tombejo en Zlaté Moravce monumenton. Al la letero li aldonas rekomendon, ke ilia konato el Zlaté Moravce — d-ro. Koloman Benkö, eble scius difini, kie kuŝas la korprestaĵoj de Kráľ. Sed Benkö ne sciis.[2]

La 11-an de aŭgusto 1925 komisio, gvidata de praga antropologo Jindřich Matiegko, trafosis la teron ĉirkaŭ la tombo de Mussura. Sed la komisio trovis nenion, kio rememorigus la ĉerkon kaj la ostojn.[2]

Nova iniciato serĉi la tombon de Janko Kráľ venis post 15 jaroj de nova matica sekretario Stanislav Mečiar. Denove okazis pridemandado de la plej maljunaj loĝantoj de Zlaté Moravce kaj malgraŭ tio, ke neniu sciis diri, kie Kráľ estas sepultita, oni denove fosis — ĉifoje laŭ vico de enskribitoj en matriko de mortoj. En la jaro 1940 oni elfosis restaĵojn de ostaro kun triono en la manoj (li estis evangeliko kaj do havis ankaŭ evangelian funebron). Mečiar klarigis tion tiel, ke metis ĝin en lasta momento servistino de Kráľ — katolikistino. Sed Kráľ-anoj vivis jam antaŭ la morto de Janko en mizeraj kondiĉoj, do ili ne povis dungi servistinon.[2]

La 3-an de novembro 1940, dum unua Slovaka respubliko, metis akompanantaro de Gvardio de Hlinka la elfositajn korprestaĵojn en novan metalan ĉerkon kaj kiel la skeleton de Kráľ oni transveturigis ĝin el Zlaté Moravce ĝis Martin en Nacian tombejon. Oni resepultis lin sur frunta loko kaj sur la tombo oni donis modestan ŝtonan memorejon kun marko: Janko Kráľ. Kontraŭ la ekstombigo de Mečiar en presaro stariĝis Rudo Brtáň.[2]

Se la trovo kaj la transveturigo de la korprestaĵoj de Kráľ estis nekonvinkema kaj komprenata kun politika kunteksto, antiĉeĥoslovaka akcio okazinta en la tombejo en Zlaté Moravce la 23-an de majo 1966, al datreveno de 90 jaroj de la morto de Kráľ, senvualigis simbolan marmoran memorejon kun teskto, ke „en tiuj ĉi lokoj estis sepultita Janko Kráľ, 1822 – 1876, slovaka revolucia poeto“.[2]

Laŭ kelkaj teorioj Janko Kráľ mortis pro ĥolero, li estis sepultita ankaŭ eĉ kun pajlolito kaj la tombon oni seninfektigis per kalko. Pro la subita morto pro la infekta malsano oni ne markis pli videble la tombon, do jam komence de la 20-a jarcento oni ne konis ĝian precizan lokon.[3] Laŭ aliaj spekuloj li krimis memmortigon. La literatura historiisto Rudo Brtáň asertis, ke onidire kiel memmortiginton oni sepultis lin en tiama rando de la tombejo, en parto por evangelikoj.[4] Fakte estas, ke en matriko de evangelia eklezio en Sľažany estas enskribita kiel kaŭzo de la morto de Kráľ „hagymáz“ (esperante abdomena tifo).[2]


Personeco[redakti | redakti fonton]

Statuo de Janko Kráľ en Liptovský Mikuláš.

La personeco de Janko Kráľ kaj lia poezio estis perceptataj tre diverse. Jankon edukis la amplena patrino kaj la severa patro, kiu onidire kondutis al la familio vulgare — kio respeguliĝis evidente al lia karaktero (pli malfrue tiu ĉi modelo ripetiĝis en lia geedzeco kun Mária Modrányi). Li havis eksciteman karakteron, estis impertinenta, ciniko, sed honesta, estetika kaj laborema.

Kráľ estis ribelanto kaj revoluciisto, lia poezio estis emocia kaj ŝargita per ideoj. Li apartenis al soluloj, sed interesiĝis pri komplika sorto de la slovaka nacio kaj travivis ĝin kun profunda ĉeesto. Tio plenigis imagon de la poeto. Verki li rekte devis, malofte li ŝanĝis, kion li jam skribis, nur malmulte da tekstoj li tralaboris, la ceteran lasis en nelegeblaj skicoj aŭ li nenigis tion. Al Štúr li onidire minacis, ke li pafmortigos lin, se li publikigos liajn nefinitajn poemojn. Pri lia fenomena memoro cirkulis mitoj. Li konis francan, anglan, germanan, hungaran, polan, rusan, serban, ĉeĥan.

Lia poezio, plena de revoluciaj kaj liberalaj opinioj, estis perceptata kontraŭverse. Iuj laŭdis lin, kiel ekzemple Ľudovít Štúr, kiu diris, ke Kráľ estas „modela poeto… kiu bildon de la slovaka vivo en la plej ekscitita formo elverŝis“. J. M. Hurban markis lin kiel poeton „kiu montros al slovakoj, kio estas poemaro“. Bedřich Rozehnal diris pri lia poezio: „pli geniajn poemojn slovakajn, eĉ ĉeĥoslovakajn mi ne legis“. Sed pase de tempo ilia opinio ŝanĝiĝis kaj tion influis ankaŭ karaktero de la opeto. Rezulte de tio aperis multe da maldezirantoj.

Pro karakterizaj nekonformaj sintenoj kaj neantaŭvidebla konduto restis al li kromnomo „La stranga Janko“. Božena Němcová en la jaro 1853 diris pri li: „saĝa kapo… la plej estetika homo… eterna opozicio… terura strangulo… tiu homo ja nur en frenezulejo mortos“; kaj en la jaro 1858: „stranga ulo kaj granda ciniko… sed ja honesta kaj poeto via plej granda“. J. M. Hurban pri Kráľ en la jaro 1877: „poeto, martiro kaj post multaj suferoj strangulo“.

Post sia morto en la jaro 1876 li estis verŝajne pli fama ekstrelande ol hejme. Pruvas tion eĉ pluraj alinaciaj artikoloj, kiuj estis verkitaj sub pseŭdonomo Janko Kráľ. Rusia Slaviansky zborník, volumo II. alportis altan aprezon de la poezio de Kráľ kaj markis lian baladon Zverbovaný (Rekrutita) kiel unu el la plej bonaj kreaĵoj de slava literaturo.

Ni ne konas lian precizan aspekton, sed konserviĝis pluraj popularaj portretoj. Unu el ili estis uzita dum modelado de statuo de Janko Kráľ, lokigita en Parko de Janko Kráľ en bratislava Petržalka.


Familio[redakti | redakti fonton]

Gepatroj kaj gefratoj[redakti | redakti fonton]

La patro de Janko, Ján Kráľ, estis buĉisto kaj gastejestro, geedziĝinta kun Žofia, naskita Šľachtová. La 24-jaran Žofion li prenis kiel 34-jara vidvo, kiu havis el lasta geedzeco unu filinon — Mária. Ján kun Žofia havis komune 5 infanojn, el kiuj du estis abortitaj.[2] Janko elkreskis kun kvar gefratoj, nome kun duonfratino Mária kaj tri fratoj — Jozef, Ondrej kaj Adam.[1] Žofia mortis la 21-an de aŭgusto 1847. Lia patrino estis, kiel li mem diris, unika virino, el ĉiuj iam ajn amataj de li. La patron, kiu mortis en la jaro 1854, li male malamis pro tio, kiel li kondutis al la patrino. Li konfidis sian sentojn al Božena Němcová, kiu rememorigis tion en letero al amikino Žofia Rotttrová-Podlipská la 17-an de majo 1853:[2]

La vizito, kiun mi havas ĉiutage post tagmanĝo, estas sinjoro Janko Král, kiu denove repaciĝis; tio ja estas ununura homo, kun kiu eblas ekparoli, sed ke oni devas alkutimiĝi al liaj nemoroj. Mi ne rimarkas ilin kaj tiel ja pasos momento kun li sufiĉe amuze, ĉar li konas multon kaj li estas saĝa kapo; nur li ŝatas interkvereli, tio estas eterna opozicio, komencu kion komencu. Nun ja denove iom kiel homo aspektas; sed li havas je unu belecon en la vizaĝo pli, nome la dolorajn okulojn, Johanka hororis de li. Se ŝi iam aŭskultus lin kaj ne vidus, vi impresos, ke tio estas la plej estetika homo, tiel ofendas lin ĉio kruda, vulgara, malbela kaj nepura ĉe la popolo; li mem estas poste ĉio, tio nur ke li ne drinkas — sed li mem diris al mi, ke tio estas nelonge, kiam li forte drinkis kaj akrajn drinkaĵojn, kaj denove tio malplaĉis al li kaj li drinkas nenion ol akvon kaj lakton. Tio estas terura strangulo, kaj tiu lia edzino estas tre bela, juneta, sed granda stultulino, li havas ŝin ĝuste tiel kiel hejmhelpantinon - li mem diris, ke li nur unu virinon amis super ĉio, el tuta animo sia, kaj tio estis patrino lia; sed la patron kun la sama fervoreco malamis, kaj nome pro tio, ke li torturis la patrinon. (Kaj li faras la samon al sia edzino.) — Post tio, kiam ŝi mortis (la patrino), li amas neniun. — Ŝajnas al mi, ke tiu homo ja nur en frenezulejo mortos!“ (Parto de la letero de Božena Němcová al amikino Žofia Rottrová-Podlipská)[2]


Edzino kaj infanoj[redakti | redakti fonton]

La 7-an de aprilo 1851 en Horné Ozorovce li edziĝis kun, tiam 17-jara, Mária Polexína Modrány. Mária estis filino de oficisto de senjorejo Zayho en Uhrovec kaj fratino de forgesita ŝturana poeto Karol Alexander Modrány, kun kiu li interkonatiĝis dum la revoluciaj bataloj, kie Karol estis kapitano de slovaka volontula korpuso. La 26-an de julio kaj la 31-an de julio 1876 42-jara Mária post morto de sia edzo donas postulon, por ke ŝi povu ricevi emeriton post la eksa ŝtata oficisto. Ŝi ricevas modestan emeriton kaj transloĝiĝas de Zlaté Moravce al Levice, kie loĝis ŝia plej aĝa filo Vladimír. Poste ŝi vivis kun Anastázia kaj Mladen, kun kiu ŝi trairis ĉiujn liajn diverslokajn postenojn, ĝis Turda en hodiaŭa Rumanio. Dum la unua mondmilito ŝi transloĝiĝas el Turda al Irena, ŝia plej aĝa nepino, filino de Mladen, ĝis Polomka, kie ŝi vivis edziniĝinta kun instruisto Samuel Pál. La 30-an de septembro 1916 ĉi tie Mária kiel 82-jara mortis.[2]

La 15-a de marto 1852 naskiĝis al li filo Vladimír Všeslav. Sur la mortoanonco de la patro li subskribis sin kiel Aladár, do li hungarigis sian baptonomon. En la tempo de la morto de l' patro li estis helpanto de publika notisto en Levice. Pli poste li fariĝis en tiu ĉi urbo memstara advokato. Dum aŭstra okupacio de Bosnio kaj Hercegovino en la jaro 1879 li devis soldatiĝi en militon (simile kiel ekzemple ankaŭ Svetozár Vajanský — filo de Hurban aŭ talenta poeto Jozef Bohuslav Bella). Dum batalagadoj li malsaniĝis pro malario kaj post antaŭtempa reveno al Levice li mortis pro meningito la 2-an de majo 1881 kiel 29-jara.[2] Li postlasis ankaŭ literaturajn manuskriptajn verkojn: prozajn konsiderojn Búrka (Ŝtormo) kaj Na horách liptovských (Sur montoj liptovaj) kaj poemojn Dumka, Janko kaj Anička, en kiuj estas senteblaj reeĥoj de lia patro.[1]

Lia dua filo, Mladen Radivoj Blasilius, naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1853. Laŭaspekte li similis al la patro, diference de Vladimír, kiu estis simila al la patrino. Sur la mortoanonco li estis subskribita kiel Mlád, sed pli malfrue li uzis version de nomo Vazul. En la tempo de la morto de l' patro li havis 23 jarojn kaj estis aŭskultanto de bratislava jurista akademio. Li ne finis la akademion kaj tial li estis nur advokata tekstisto en pluraj lokoj en la jaro 1879 ekzemple en Martin (kie li certan tempon ludis en teatro) en kancelario de Matúš Dula. Pli poste li foriris en Budapeŝton al doganeja oficejo, kie li ankaŭ edziĝis. Sekve li venis ĝis Nagy Enyed kaj poste ĝis Torda Aranyos, do ĝis transilvana Turda. En Turda li laboris kiel oficisto, li restis ĉi tie ankaŭ kiel emeritulo kaj li mortis ĉi tie kiel 87-jara la 27-an de novembro 1940. Jam en li, sed ĉefe en liaj idoj estas videbla la hungarigo. Liaj filoj Lajoš, Béla kaj Jánoš jam en la jaro 1913 hungarigas la familian nomon je Szentkiráli.[2]

La 26-an de oktobro 1857 al Mária naskiĝis filino — Anastázia (ŝi ricevis la nomon laŭ rusa princino). En la tempo de la morto de l' patro ŝi havis 19 jarojn. En Zlaté Moravce ŝi interkonatiĝis kun Edmund Kacziány. Edmund estis lerninta kolorigisto, devenanta el proksima vilaĝo Hostie. Patro de Edmund (kiu ankoraŭ skribis sin Kocian) estis kestisto kaj sur la tombo de Kráľ li faris lignan krucon el popla ligno. Anastázia edziniĝis al Edmund jam la 15-an de aŭgusto 1876 kaj ili foriras ĝis Zenta, kie Edmund fariĝis profesoro de pentrado en mezlernejo. Pli malfrue ili transloĝiĝis al Szeged kaj poste ĝis Budapeŝto. Komune ili havis du filinojn — Viola estis aktorino kaj Adriena pentristino. Edmund Kacziány mortis la 11-an de januaro 1933 kaj unu monaton post tio, la 20-an de februaro 1933 mortis ankaŭ Anastázia en siaj 76 jaroj. Ili estas sepultitaj en budapeŝta tombejo apud Kerepess-vojo, koincide en la strato, en kiu estis en la jaro 1848 malliberigata ŝia patro.[2] Adriena kaj Viola edziniĝinte transloĝiĝis en Germanion.[1]

La lasta filo Ivan Ján — János naskiĝis la 28-an de februaro 1861. Li ricevis la nomon laŭ la patro, en la tempo de lia morto li havis nur 15 jarojn kaj frekventis levican gimnazion. Li abiturientiĝis en Banská Štiavnica kaj daŭrigis la studadojn en bratislava teologio, kiun li finis en la jaro 1883. Li dediĉis sin ankaŭ al literaturo kaj en gazeto Gondolat li publikigis en la jaro 1882 en la hungarlingve konsideron pri sanga nokto bartolomea, kiu okazis en la jaro 1572. Li estis edukisto ĉe barono Uechtritz sur Žitný ostrov en Gabčíkovo. En Gabčíkovo li 24-jara pafmortigis sin la 20-an de junio 1885 — onidire pro malfeliĉa amo al baronino Amadé Uechtritz, kies junan filon li edukis.[2]

Mi havas infanaron, en lernejon estantaj knabojn — kaj kun miaj malfortaj emeritoj mi ne estas en stato eduki ilin tiel, kiel mi volas, por ke el ili povu esti indaj samideanoj de la sama ideo, kiun mi konfesas: kaj dum tiu ĉi renverso dualisma mi havas neniun esperon veni al tiaj rimedoj, kiujn mi povus promesi al mi de mia klopodemo. Tial pro miaj infanoj mi prenis en la kapon oferon fari kaj tien transloĝiĝi, kie al slavaro pli favora suno brilas, nome en Serbion aŭ en Rusion… Ne pensu, ke tiu ĉi mia paŝo estas paŝo de malesperemo — tio estas paŝo de fidelemo en min mem kaj la paŝo de fidelemo en estontecon kaj en rolon de la slavaro. Ĉar sub premo de dualismo mi longe eĉ ne volas nek povas resti …“ (Parto de letero de Janko Kráľ al J. M. Hurban)[2]

La 8-an de majo 1867 en tempo de la proksimiĝanta aŭstra-hungara interkonsento li klopodas malhelpi la hungarigon de sia familio kaj tial li skribas leteron al J. M. Hurban, en kiu prezentas al li peton por helpi dum lia intenco de elmigri al SerbioRusia imperio. Hurban la 13-an de majo respondas al li, por ke „li restu ĉi tie, apud la nacio forlasita; la elmigro nur en masoj prosperus: se tiaj homoj foriros, kiel Kráľ — kio estos el la nacio?“. Kráľ finfine ne kuraĝiĝos por elmigri kaj restas en Slovakio.[2]

Statuo de Janko Kráľ en Parko de Janko Kráľ, Petržalka, Bratislavo.


Kreado[redakti | redakti fonton]

La unuajn versojn Janko Kráľ verkis jam dum la studado en la bratislava liceo. Dekomence li verkis en la ĉeĥa, pli poste komencis uzi la literaturan slovakan kaj li estis inter la unuaj poetoj, kiuj uzis la slovakan de Štúr (la unua poemo en la slovaka de Štúr — Duma bratislavská estas ĝuste de Janko Kráľ). Štúr markis lin kiel la plej talentema poeto.

Li komencis verki rakontan poezion kun historia temaro, sed iom post iom proskimiĝis al popola literaturo, kiel tio kutimas ĉe ŝturanoj.

En la konscion de publiko li eniris kiel aŭtoro de baladoj kaj kantoj, sed lia kreado estis je multe pli vasta. Liaj baladoj, nutrataj de fontoj de popola literaturo, per kiuj li famiĝis, montris novan vojon al la slovaka poezio. Neniam temis al li pri simpla reproduktado de la popola literaturo, eĉ ne pri ties subjektiva interpretado. Tra subjektiva motivado de konfliktoj li transportis ilin en la plej aktualajn moralajn kaj sociajn relaciojn. Tio plian fojon pruvis, ke la literatura slovaka lingvo estas formema literatura lingvo, kapabla esprimi eĉ la plej subtilajn statojn de lirika subjekto. Li ĉeestigis en ili la mondon de la mora sentado de l' popolo, estimon al la homa doloro kaj reziston al senjorara arbitro.

Krom la baladoj kaj la kantoj li kreis ankaŭ poezion de tute alia karaktero, la tiel nomatajn ciklajn komponaĵojn. La poema rakonto eluzas ĉi tie variajn rimedojn, sintenojn kaj formojn: stiligitajn mitojn, dramajn monologojn kaj dialogojn, alegoriajn bildojn, refleksadojn, meditadojn kaj programajn alvokojn. Klopodante pri la tuteca vido li emfazigis foje en frunton bildon de imaginara fakto, alifoje denove senperan realecon.

La improvizitaj poemoj de Kráľ estas markitaj de lia pesimismo, sed ankaŭ de demokratismo kaj fatalismo, superkreskanta en mesianismon aŭ preskaŭ ĝis ĥiliastisma mistikismo. Per sia kreado li enviciĝas inter romantikismaj poetoj kaj fariĝis ĉefpersono en evoluo de la laŭtempa poezio.


Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Janko Kráľ estis multilingva homo, kapabla paroli preskaŭ la 9 (eventuale eĉ 10) lingvojn. Apud sia kreado li rande dediĉis sin ankaŭ al tradukoj. En lia postrestaĵaro konserviĝis liaj ukrainaj elskribaĵoj el Zaleski, rusaj el Nestor kaj Pskova analo, el Ĥomiakov kaj Puŝkin. Laŭ la rusa traduko de Aleksandr A. Petrov el sanskrito li tradukis en la slovakan fragmentojn el Mahabharato, Ŝakuntalon de Kalidaso, miton pri Ribo kaj pri Nalo kaj Damajanto.


Leteroj[redakti | redakti fonton]

El la biografio de Kráľ, aŭtobiografio kaj korespondaro konserviĝis nur fragmentoj. Konataj estas nur liaj 10 leteroj. Ĉiuj leteroj aperis en kompleta reverko en Literárny archív, 1971.

Krom tiuj ĉi leteroj tri homoj menciis pri tri leteroj de Kráľ, kiujn li sendis al ili (Ľudovít Štúr en la jaro 1845, Karol Braxatoris en la jaro 1848 kaj Andrej Trúchly-Sytniansky en la jaro 1873).


Influo[redakti | redakti fonton]

Janko Kráľ influis per sia poezio multajn poetojn de la 20-a jarcento, kiel estas ekzemple: Laco Novomeský, kiu dediĉis al li kelke da poemoj kaj la tutan kolektaron Romboid; Valentín Beniak; Andrej Plávka; Anton Prídavok; Ján Kostra; Ján Poničan, kiu verkis poemon-poemaron Divný Janko (La stranga Janko). Al lia kreado ligis multaj slovakaj superrealistoj (ekzemple Vladimír Reisel), kiuj — kontraŭe al aliaj superrealistoj — favorigis lin antaŭ Hviezdoslav. Kelkaj, ĝis tiam nepublikigitaj, poemoj de Kráľ aperis en kompozitaj libroj de la slovaka superrealismo. Liaj poemoj estas prologo kaj ankaŭ epilogo de la plej bonaj verkoj de la slovaka Avantgardo 1938. La personeco de Janko Kráľ postlasis precipe en la slovaka, sed ankaŭ en la eŭropa poezio grandan influon.[1] Milan Rúfus en libro Hora alskribas sian poemon Matka obloha, matka báseň (La patrino ĉielo, la patrino poemo) al memoro de Janko Kráľ.[2]


Publikigado[redakti | redakti fonton]

Pergazete[redakti | redakti fonton]

Dum sia vivo Janko publikigis poemojn en pluraj gazetoj. De komence tio estis jarlibro Nitra, pli poste Orol tatranský kaj Sokol, pli malofte eĉ en gazetoj Černokňažník, Orol, Tábor, Concordia, Priateľ školy a literatúry kaj en aliaj.

La unuajn 8 poemojn de Kráľ publikigis jarlibro Nitra en la jaro 1844. Tio estis poemoj: Zverbovaný, Zabitý, Zakliata panna vo Váhu a divný Janko, Moja pieseň, Pieseň bez mena, Pesnička na kare ku cti zosnulému Jankovi Tomesovi, Vysokourodzenému pánu Ďurkovi Košuthovi kaj Povesť.

Ĝis la revolucio li publikigis pluajn 9 poemojn en Orol tatranský de Štúr, temis pri poemoj: Orol, Piesne, Potecha, Pán v tŕní, Pieseň, Duma bratislavská, Kríž a čiapka, Choč kaj unu traduko de poemo de Puŝkin Morto de Oleg. Li proponis pli da poemoj por la publikigado, sed pro manko de publikigaj eblecoj, nekonvencieco kaj radikalismo de la tono la resto de lia poezio restis nur en la manuskriptoj. Ĝis la revolucio li tiel havis tempon por publikigi nur 17 poemojn, sed kio sufiĉis por ĝenerala laŭtempa agnosko de lia talento.

Dum revolucio li publikigis anonime 4 poemojn (Krajinská pieseň, Tri vŕšky, Pieseň slobodného sedliaka kaj Krvavá kosba).

Post la revolucio li jam preskaŭ ne verkis poemojn. La malnovajn manuskriptojn li bruligis aŭ perdis, tial li ne povis plenumi petojn de redaktejo pri ilia publikigo. De tempo al tempo la amikoj de Kráľ sendis al la redaktejoj reskribojn de liaj versoj, kontraŭ kio li mem protestis. Kiam la revolucio estis fininta, li publikigis nur Duma Kollárova en Lumír en la jaro 1852 kaj 3 „memorandajn“ poemojn en la jaro 1861, tio estis: Slovo, Duma slovenská kaj Krakoviaky dobrovoľníkove.

Pli gravan kolektaron de reskriboj de pli malnovaj poemoj de Kráľ publikigis Bedřich Rozehnal en Moravské národní noviny en la jaro 1851, tio estis 6 poemoj (Hlásnik národa, Zverbovaný, Návrat, Dumy, Kvet, Dva orly — el ili 4 tradukitaj en la ĉeĥan), en gazeto Morava en la jaro 1864 9 poemojn (Hlásnik národa, Zverbovaný, Návrat, Dumy, Kvet, Dva orly, Jarná pieseň, Keby mohol ho postihnúť kaj Duma bratislavská — el kiuj ankaŭ 4 tradukitaj en la ĉeĥan).

Post Rozehnal publikigis Viliam Pauliny-Tóth en Sokol en la jaroj 18651866 10 poemojn, el kiuj 3 ĝis tiam nepublikitaj en la slovaka (Kvet, Dva orly, Duma I. — III) tradukis reen el la ĉeĥa ĝis la slovaka.

Peter Kellner-Hostinský dum la revolucio savis la manuskriptojn de Kráľ kaj gardis ilin de pereo ĝismorte. Li publikigis ilin en Slovenský pozorník, 1854; Concordia, 1858 kaj Tábor, 1870. Tio estis 3 poemoj: Slovenčina, Slovenom, Vyslobodenie.

Antaŭ fino de la vivo de Kráľ aperis 5 liaj poemoj, kiujn li, kiel li mem diris — „elskribis el la memoro“. Ili aperis en Orol de Sytniansky en la jaroj 18731874. Tio estis poemoj: Orol vták, Kvietok, Pierko, Husár kaj Rodina slovanská.

Post paso de tempo kaj agnosko de lia talento oni alskribis al li ĝis antaŭ nelonga tempo ankaŭ kelkajn anonimajn poemojn, kiujn li ne verkis: Husár (Ach koníku) kaj Bojazlivá de Peter Kellner-Hostinský, Dunaju náš tichý de Janko Matúška, Túženie de Ján Kalinčiak kaj Krivoprísažnica de Pavol Dobšinský.


Eksterlando[redakti | redakti fonton]

La poezio de Janko Kráľ aperis en eksterlando en gazetaj tradukoj. Tradukita ĝi estis en la ĉeĥan, rusan, bulgaran, ukrainan, hungaran, germanan, anglan kaj polan. Krom tio ĝi aperis ankaŭ en memstaraj eldonoj en la rusa (Moja pesňa, Peterburgo 1957, kolektivo de tradukistoj), en la ĉeĥa (Orel, Prago 1960, tradukis V. Holan) kaj en la hungara (Toborzó, Budapeŝto 1965, tradukis T. Tóth kaj G. Végh). La poemoj de Kráľ estas en la hungara traduko (apud Hviezdoslav, Sládkovič kaj Kollár) indikitaj en Antologio de la monda literaturo de la 19-a jarcento, Budapeŝto 1956.


Verkoj pri Janko Kráľ[redakti | redakti fonton]

Kolektaj verkoj kaj elektoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj klopodoj pri la publikigado de la poemoj de Kráľ perkolekte frakasiĝis en neekkono de liaj perditaj manuskriptoj. Eĉ ne hodiaŭ krom la manuskriptoj de Kráľ de Peter Kellner-Hostinský (de la jaro 1873 ili troviĝas en Matica slovenská) kaj elskriboj el Přerovský sborník, kiuj el netrovitaj moraviaj manuskriptoj de Janko Kráľ faris František Řepka, ni ne konas manuskriptojn, kiujn ili forprenis al li post la malliberigo (ekz. fare de li menciata revolucia substrato Podmanín) kaj tiujn, kiujn havis la familio de Kráľ pos lia morto. La unuaj iniciantoj pri la kolekta eldono estis Viliam Pauliny-Tóth, Andrej Trúchly-Sytniansky kaj ĉeĥoj Július Grégr kaj Rudolf Pokorný.[1]

  • 1893: Verše Janka Kráľa – la unua kolekta eldono de Jaroslav Vlček. Vlček eluzas nur kelkajn reskribojn el la t.n. Přerovský sborník.
  • 1923: Balady a piesne – la dua aranĝo de Vlček. La libro aperis pli poste en pluraj eldonoj.
  • 1938: Ňeznáme básňe – perlibre eldonitaj ekzemploj el la manuskriptoj de Kráľ, kiujn antaŭe pergazete publikigis Jozef Škultéty, Jaroslav Vlček kaj Rudo Brťán. Redaktis Stanislav Mečiar.
  • 1948: Básnik Janko Kráľ a jeho Dráma sveta – preskaŭ plena eldono de versoj de Janko Kráľ de Milan Pišút.
  • 1952 (la dua eldono 1959): Súborné dielo Janka Kráľa – daŭrigo de publikaĵo de Pišút.
  • 1969: Zažíhaj svetlá – perlibra eldono de novtrovitaj versoj de Pavol Vongrej, kiujn antaŭ libra publikigado aperis per gazete. (Pluaj novtrovitaj versoj de Kráľ aperis en Slovenské pohľady en la jaro 1970 de Rudo Brtáň.)
  • 1972: Janko Kráľ Poézia – perlibra eldono de poezio de Kráľ, la 3-a volumo de edicio Ora fonduso de la slovaka literaturo.[1]
  • 1976: Jarná pieseň – elekto de ekzemploj de liriko, baladoj, rakontoj kaj korespondaro de Kráľ.
  • 1976: Janko Kráľ vo výbere Milana Rúfusa – elekto de poezio de Kráľ de Milan Rúfus.[5]


Biografioj[redakti | redakti fonton]


Studadoj[redakti | redakti fonton]

Hejmaj studadoj[redakti | redakti fonton]


Eksterlandaj studadoj[redakti | redakti fonton]

  • Roman Osipoviĉ Jakobson – studadoj Gramatika strukturo de versoj de Janko Kráľ (en la angla ĝi aperis en Kolekta libro FFUK Philologiaca XVI. en slovaka traduko en Slovaka literaturo, 1967)
  • Dmitri Ĉiĵevskij – studado Neues über Janko Kráľ (Zeitrschift für slavische Philologie, 1953) kaj en kolekta libro de Mieckiewicz A. Mickiewicz, Štúr and Kráľ.
  • G. Apel – studado pri la poeta stilo de Kráľ (Festschrift für Dmytro Čyževskyj Zum 60 Geburtstag, 1954)
  • László Sziklay – granda atentemo al Kráľ Kráľovi (Dejiny slovenskej literatúry, 1954 – en pli nova eldono A szlovák irodalom torténete, 1962)
  • Józef Magnuszewski – li okpiĝas per la poezio de Kráľ (Mickiewicz wsród Slowakow, 1956; kaj en pli novaj komparigaj studadoj)
  • Irina Bogdanovova – rusaj studadoj, kiel enkonduko al rusa traduko de Janko Kráľ, 1957. Ŝi ellaboris ankaŭ studadon al Dejiny slovenskej literatúry, kiuj aperas en Moskvo.[1]


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Por Janko Kráľ estas tipa literatura sinkretismo, tial ne eblas lian verkaron precize dividi laŭ ĝenroj. Tiu ĉi aranĝo laŭ jaroj, en kiuj Kráľ verkis la verkon – estas orientiga.


La unuaĵoj ĝis aŭtuno de 1843[redakti | redakti fonton]

Genius Slovanstva; Smrt Světopolka, krále Velko-Moravského; Bohdan; Zlomok o boji Rusov s Poliakmi; Zverbovaný I; Strídža — skala v Lučivnej; Smrť Olegova


1843 – 1845[redakti | redakti fonton]

Jedna žiadosť; Kvety; Ej, medzi dolinami; Žíznim, mám studničku; Pierko; Zverbovaný II; Dve staré pesničky; Zabitý; Pán v tŕni; Zakliata panna vo Váhu a divný Janko; Moja pieseň; Pieseň bez mena; Pesnička na kare ku cti zosnulému Jankovi Tomesovi, duši slovenskej – držanom – povedaná od Janka Kráľa; Vysokourodzenému pánovi Ďurkovi Košuthovi; Povesť; Kristus; Skamenelý; Kríž a čiapka; Bezbožné dievky; Kvet; Husár; Orol vták; Duma bratislavská; Orol


1844 – 1846[redakti | redakti fonton]

Dvanásť slov; Dievča; Starý človek; Zlí Duchovia; Na rumoch vekov; Vyslobodenie; Úkazy; Dávny kamarát...; Sen – Tma; Ovčiar; Sedliak; Remeselník; Videnie; Mladý pán; Súd; Zloboh (Minister); Kliatba a trápenie; Strom nesmrteľnosti; Dva orly (Praktiká tohto života); Matka, učiteľ, žiaci; Národy; Náboženstvo; Génius Slovanstva; Kde sa obrátiš...; Posvätenec; Poruč; Pekelník; Záhradník; Videnia; Predhovor k Vojne; Vojna; Plameň už tíchne...; Verní; Pozri toho, čo tam stojí...; Povedia tie haraburdy...; Svätá rodina; Blázon; Kríž; Rozprávajte svoj tajný sen!; Rozprávajte svoj tichý sen!; Vidíš priepasť, do nej letíš...; Reči génia; Zlmoky – Duma; Kedy už vydáš dušu Hospodinu?; Človeče, kdeže si ty podel slovo božie?; Duma; Fakľa; Prorok; Vidím vás strašných na mečoch; K Semenu; Svadba; K prorokom Slovenstva; K národom; K Slovenom; O chorom kráľovi a zlatom vtáčikovi; Podvečer; Jarmok; Žatva; K prorokom; Radujte sa...


1846 – 1848[redakti | redakti fonton]

Hlásnik národa; Piesne; Slovenská duma; Verše; Žobrák; Zbojníkova balada; Potecha; Štít; Choč; Mládenec (Janko. Jankova cesta. Blúdenia.); Syn pustiny; Návrat; Tri vŕšky; Krajinská pieseň; Pieseň slobodného sedliaka; Krvavá kosba; Rozprávka


1849 – 1861[redakti | redakti fonton]

Jarná pieseň; Duma dvoch bratov; Šahy; Rodina vlastencov; Rodina slovanská; Duma Kollárova; Slovo; Duma slovenská na pamiatku sjazdu turčiansko-sv.-martinského 6. júna 1861; Krakoviaky dobrovoľníkove


Monumentoj kaj aprezoj[redakti | redakti fonton]

  • Lian nomon portas Muzeo de Janko Kráľ en Liptovský Mikuláš, kiu dokumentas histrian, etnografian kaj artistan pasintecojn de urbo Liptovský Mikuláš kaj regiono Liptov.
  • En Nacia tombejo en Martin troviĝas simbola tombo dediĉita al li.
  • Nomita estas laŭ li parko kun lia statuo en BratislavoParko de Janko Kráľ.
  • En pluraj urboj estas omaĝe al kráľ memorigtabuloj, statuoj kaj bustoj.
  • Al la 100-a datreveno de lia morto (1976) estis stampitaj memorigaj arĝentaj moneroj kun lia portreto en valoro 100 Kčs.
  • En la jaro 1972, en la 150-a datreveno de lia naskiĝo, li estis envicigita en kulturan kalendaron de UNESCO.


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BRTÁŇ, Rudo. Osudy Janka Kráľa: štúdia a články. Turčiansky Svätý Martin : Všeslovanská slovesnosť, 1946. (Slovenská slovesnosť; zv. 2.) S. 110.
  • MIKULA, Valér. Slovník slovenských spisovateľov. Bratislava : Kalligram, 2005. (Knižnica slovenskej literatúry; zv. 2.) ISBN 80-7149-801-7. S. 651.
  • HAJKO, Vladimír. Encyklopédia Slovenska: K-M. Zväzok 3. Bratislava : Vydavateľstvo SAV, 1979. S. 656.
  • ROSENBAUM, Karol. Encyklopédia slovenských spisovateľov: A - O. Bratislava : Obzor, 1984. (Encyklopédia slovenských spisovateľov; zv. 1.) S. 483.
  • MACHALA, Drahoslav. Majstri slova. Bratislava : Perfekt, 2002. (Významné osobnosti slovenských dejín.) ISBN 978-80-8046-215-4. S. 109.
  • ŠULC, Daniel. Janko Kráľ: Poézia. Bratislava : Tatran, 1972. (Zlatý fond slovenskej literatúry; zv. 3.) S. 504.
  • VONGREJ, Pavol. Dvaja romantici: prípad Janko Král̓ a Ján Botto. Banská Bystrica : Vydavateľstvo Matice slovenskej, 1994. ISBN 80-7090-288-4. S. 240.
  • VONGREJ, Pavol. Zažíhaj svetlá. Bratislava : Tatran, 1969. S. 168.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 1,22 1,23 1,24 1,25 1,26 1,27 1,28 1,29 1,30 (1972) Janko Kráľ: Poézia, Zlatý fond slovenskej literatúry 3. Bratislava: Tatran, 504. 
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 2,20 2,21 2,22 2,23 2,24 2,25 2,26 2,27 (1994) Dvaja romantici: prípad Janko Král̓ a Ján Botto. Banská Bystrica: Vydavateľstvo Matice slovenskej, 240. ISBN 80-7090-288-4. 
  3. (1969) Zažíhaj svetlá. Bratislava: Tatran, 168. 
  4. (1946) Osudy Janka Kráľa: štúdia a články, Slovenská slovesnosť 2. Turčiansky Svätý Martin: Všeslovanská slovesnosť, 110. 
  5. Janko Kráľ slovake.
  6. Rudo Brtáň. Alirita 2012-07-24.
  7. Benčík, Emil: Králi ducha (in SNN) slovake.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Janko Kráľ en la slovaka Vikipedio.