Januaro de 2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Januaro 2012)
januaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen estas listo de okazaĵoj en januaro 2012.

1-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Nederlando La nederlandantila guldeno en la insuloj Curaçao kaj Sint Maarten teorie hodiaŭ estu anstataŭata per la nova karibia guldeno, sed tamen provizore ankoraŭ pluvalidas.

Eŭropa Unio Guimarães/Portugalio kaj Mariboro/Slovenio: Ambaŭ urboj estas Eŭropa Kultura Ĉefurbo en 2012.

7-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Unuiĝintaj Nacioj Azerbajĝano, Gvatemalo, Maroko, Pakistano kaj Togolando eniras la Konsilion de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kiel provizoraj membroj.

Nov-Zelando Kraŝis varmaerbalono proksime al Carterton (Nov-Zelando), kaŭzante la morton de 11 homoj.

Marŝala Insularo Christopher Loeak iĝas la nova prezidanto de la Marŝala Insularo.

8-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Ebur-Bordo Freŝdate malkovrita skeleto en Ebur-Bordo povus esti tiu de malaperinta franca ĵurnalisto Guy-André Kieffer.

Irano Teherano bonvenigas la liberigon de 13 iranaj ŝipanoj el somalaj piratoj fare de la usona militŝiparo.

Alĝerio Alĝeria ĉefministro Ahmed Ouyahia implicis en parolado, ke kvara mandato de prezidanto Abdelaziz Bouteflika ne estus dezirinda.

9-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Sirio Pro fortaj kritikoj anoncis la Araba Ligo, ke ĝi deziras daŭrigi kaj plifortigi sian kontrolkomision en Sirio.

Venezuelo Hugo Chavez ricevas la viziton de irana ŝtatestro Mahmud Ahmadineĵad, kaŭzante la koleron de Usono kaj la oficialan forpelon de la venezuela konsulo de Miamo.

Belgio Belgio konsentis bloki elspezon de 1 miliardo € pro kritikoj de la Eŭropa Komisiono rilate al sia federacia buĝeto 2012.

10-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Niĝerio Jam mortis tri homoj en la unua tago de ĝenerala striko en Lagoso kaj Kano (Niĝerio), en kunteksto de violenta konflikto inter lokaj kristanoj kaj islamanoj.

Sirio Siria prezidanto Baŝar al-Asad anoncas baldaŭan referendumon pri nova konstitucio.

Svislando Prezidanto de la Svisa Centra Banko Philipp Hildebrand anoncis sian demision post financa skandalo implikante sian edzinon.

11-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Francio 18 jarojn post la Ruanda genocido esplorraporto en Parizo donis la rezulton: La raketo, kiu faligis la aviadilon de la tiama Ruanda prezidento Juvénal Habyarimana kaŭzanta ties morton kaj la eksplodon de la genocido, estis pafita de la propraj trupoj.

Gvineo-Bisaŭo Mortis en Parizo Malam Bacai Sanhá, prezidanto de Gvineo-Bisaŭa, pro nedifinita malsano, kiu lin afliktis jam de pluraj jaroj. Lia morto certe pliakrigos politikajn rivalecojn en sia lando.

Indonezio Potenca tertremo proksime al Sumatro, je magnitudo de 7.3 laŭ la skalo de Richter, kaŭzis neniun damaĝon sed panikon sur la indonezia insulo.

Francio La korpoj de du serĉaditaj rusaj turistoj estis fine malkovritaj sur la franca flanko de la Monto Blanka.

12-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Sirio Franca ĵurnalisto Gilles Jacquier mortis en Homs (Sirio) pro eksplodinta grenado, dum enketo pri la lokaj tumultoj. Pluraj aliaj internaciaj ĵurnalistoj estis vunditaj.

Usono Venkis kandidato Mitt Romney en la unua primara baloto de la Respublikana Partio en Nov-Hampŝiro.

Germanio Homo dum sia proceso pafmortigis la prokuroron meze de la tribunalo en Dachau (Germanio) kaj estis arestita antaŭ ol fari pliajn viktimojn.

13-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Rusio Ĉefministro Vladimir Putin anoncas sian programon por la venonta prezidanta baloto de marto 2012 en Rusio, sed rifuzas televidan debaton kun siaj kontraŭuloj.

Afganio Video de kvar membroj de la marista infanterio de Usono urinante sur la kadavroj de talibanoj en Afganio kaŭzas tutmondan skandalon.

Hungario Prezidantino de IMF Christine Lagarde petis al Hungario "konkretajn pruvojn" de ekonomia rigoreco antaŭ ol konsenti prunton de 15 ĝis 20 miliardoj €.

14-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Italio Itala pasaĝerŝipo Costa Concordia rompiĝis proksime al la itala insuleto Isola del Giglio. Laŭ provizora raporto estas 5 mortintoj kaj 17 malaperintoj.

Francio Agentejo Standard & Poor's malbonigis la financan noton de Francio (de AAA ĝis AA+) sed ankaŭ tiujn de Aŭstrio, Kipro, Portugalio, Italio, Hispanio, Slovakio, Slovenio kaj Malto.

Birmo Danke al amnestio 302 politikaj malliberuloj estis hodiaŭ liberigitaj en Birmo, inkluzive de eksa ĉefministro Khin Nyunt.

15-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Hispanio Mortas Manuel Fraga, eksa ministro de Hispanio dum la reĝimo de Franco kaj unuaj jaroj de demokratio, eks-prezidanto de la aŭtonoma regiono Galegio kaj fondinto de la nun reganta Popola Partio.

Italio Kreskas polemiko pri la ŝiprompo de Costa Concordia pro anonco, ke la ŝipestro forfuĝis la ŝipon longtempe antaŭ la lastaj pasaĝeroj. Li kaj lia vicŝipestro estis arestitaj.

Tajvano Oficianta prezidanto de Tajvano Ma Ying-jeou, kiu multe klopodis por la plibonigo de ĉinaj-tajvanaj rilatoj, estis denove elektita por nova mandato. Pekino esprimis sian kontenton.

Francio La zoologia parko de Beauval en Francio ekde hodiaŭ gastigas du grandajn pandojn pruntatajn de Ĉinio.

16-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Rusio Laŭ rusa oficiala fonto, malfunkcianta kosmosondilo Fobos-Grunt kraŝis en la Pacifikan Oceanon, 1 250 kilometrojn okcidente de la insulo de Velingtono.

Birmo Birma opoziciulino Aung San Suu Kyi ricevis la viziton de franca ministro pri eksteraj aferoj Alain Juppé, kiu al ŝi atribuis medalon de la franca Honora Legio.

Niĝerio Laŭ niĝeriaj sindikatoj devas hodiaŭ rekomenciĝi la ĝenerala striko, tamen sen stratmanifestacioj.

17-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Liberio Prezidantino de Liberio Ellen Johnson-Sirleaf, kiu sukcese estis reelektita por dua mandato la 8-an de novembro 2011, estis oficiale enoficigita.

Jemeno Batalantoj de Al-Kaida senreziste ekokupas la jemenan urbon Radah kaj tiel proksimiĝas al la ĉefurbo Sanao.

Kazaĥio Politikaj opoziciuloj en Kazaĥio planas grandskalajn manifestaciojn en la tuta lando por protesti kontraŭ la rezultoj de la ĵus okazinta parlamenta baloto, kiun suspektinde venkis la oficiala partio de prezidanto Nursultan Nazarbajev.

18-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Hungario Prezidanto de Hungario Viktor Orbán estas hodiaŭ atendata antaŭ la Eŭropa Parlamento en Strasburgo por klarigi la kialojn de siaj lastaj, polemikaj reformoj.

Vikipedio Jimmy Wales anoncis, ke aliro al la anglalingva Vikipedio estas hodiaŭ blokata por protesti la nunan ekzamenon de kontraŭpirateca leĝo fare de la Usona Kongreso.

Italio Kvin pliaj korpoj estis retrovitaj en la ŝipruino de la Costa Concordia, proksime al Isola del Giglio, tiel atingante ankoraŭ provizoran nombron de 11 mortintoj en la katastrofo.

29-a de januaro[redakti | redakti fonton]

Niĝerio Novaj atakoj kontraŭ policaj instalaĵoj en la niĝeria urbo Kano; oni suspektas pri la respondeco de la islamista sekto Boko Haram.

Grekio La Registaro de Grekio rifuzas proponojn de germanaj politikistoj pri rekta mastrumado de ĝiaj financoj fare de eŭropuniaj instancoj.