Janus Dousa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janus Dousa
Fondinto de la Universitato de Lejdeno
Fondinto de la Universitato de Lejdeno
Persona informo
Naskiĝo 6-a de Decembro 1545
en Noordwijk,  Nederlando
Morto 8-a de Oktobro 1604
en Aldaar,  Nederlando
Mortokialo pesto
Tombo Hago
Lingvoj latinanederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Alma mater Universitato de Douai • Malnova universitato de Loveno
Familio
Infanoj George Dousa • Franciscus Dousa • Janus Dousa, the son • Dirk Van der Does
Okupo
Okupo poeto • bibliotekistoverkistohistoriistopolitikistodiplomatotradukisto
vdr

Janus DOUSA, la Maljuna (1545-1604) (* Noordwijk, en la 6-a de Decembro 1545 - Aldaar, en la 8-a de Oktobro 1604) estis historiisto, juristo, poeto, filologo, ŝtatestro kaj unua bibliotekisto de la Universitato de Lejdeno. Li studis en Parizo, kie li faris kontakton kun la tiamaj plej eminentaj poetoj. Revenante al Lejdeno, li kunigis cirklon da neo-latinaj literatoroj kun humanismaj orientiĝoj.

Biografio

En 1572, li estis sendita al Anglio por kuniĝi al la reĝino Elizabeto la 1-a kiu sin deklaris favore al la nederlandanoj kaj kontraŭ la hispanoj; en 1574, li firme apogis la atakoj kiuj liberigis la urbon Lejdeno, ilin perfortigis levi la sieĝon, kaj kontribuis per siaj civilaj kaj militismaj servoj por la liberigon de sia lando.

Li partoprenis en la komitato por la preparado de la Universitato de Lejdeno, kaj fariĝis la unua kuratoro, posteno kiun li tenis dum 29 jaroj. Nomumita, en 1574, kuratoro de la nederlandaj arkivoj, kie li kreis la gravan historian verkon: "La Analoj de Nederlando" ekde la jaro 898 ĝis 1218, en la latina kaj sub du formoj: en 1599, ĝi aperis laŭ elegiaj versoj, kaj du jarojn poste en prozo. Multe kontriibuis lia filo Jean Dousa (1571-1596).

Verkoj

  • Epigrammata (1569)
  • Ode Lugdunensis II (1575)
  • Nova poemata (1575)
  • Odae Britannicae (1586)
  • Annales metrische versie (1599)
  • Annales in proza (1601)

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj