Janusz Korwin-Mikke
El Vikipedio
| Janusz Korwin-Mikke | |
|---|---|
| pola politikisto | |
| Naskiĝo | 27-a de oktobro 1942 en Varsovio, Pollando |
| Portalo pri Homoj | |
Janusz KORWIN-MIKKE (naskiĝis la 27-an de oktobro 1942 en Varsovio) estas pola konservativa publicisto kaj politikisto, fondanto de Unio de Realpolitiko kaj ĝia eksa prezidanto, proprietulo de la gazeto Najwyższy Czas!, iama parlamentano en pola parlamento (1991-1993), majstro de Pollando en briĝo.
Korwin-Mikke estas diskuta persono, ĉefe pro siaj eŭroposkeptikaj[1], gejfobiaj[2] kaj kontraŭjudaj[3] opinioj.
[redakti] Piednotoj
- ↑ Korwin-Mikke dum televidprogramo en TVP INFO la 1-an de decembro 2009 diris Mi estas eŭropano. Mi estas bona eŭropano. Kaj same kiel bona ruso malamis Sovietunion, same kiel bona germano malamis Nazian Germanion, same mi - kiel bona eŭropano - malamas Eŭropan Union (...) (originale, en la pola: Ja jestem Europejczykiem. Jestem dobrym Europejczykiem. I tak samo jak dobry Rosjanin nienawidził Związku Sowieckiego, tak samo jak dobry Niemiec nienawidził Trzeciej Rzeszy, tak samo ja jako dobry Europejczyk nienawidzę Unii Europejskiej (...))
- ↑ Korwin-Mikke dum programo en televidkanalo TVN24 la 13-an de junio 2009 diris en diskuto kun Robert Biedroń i.a. ke gejoj estas la bando de malbonedukitoj importitaj el eksterlando (originale, en la pola: Geje to banda chamów importowanych z zagranicy.) [1]
- ↑ Korwin-Mikke skribis ĉe sia blogo la 9-an de majo 2007: Maljuna onidiro sonas: "Kion ne mortigos vin - tio plifortigos vin". Ni havas la freŝan ekzemplon de praveco: Holokaŭsto ne mortigis judan nacion - male, la pozicio de judoj neniam ne estis tiel forta! (originale, en la pola: Stare powiedzenie brzmi: „Co cię nie zabije – to cię wzmocni”. Mamy świeży dowód jego słuszności: Holokaust nie zabił narodu żydowskiego – przeciwnie, pozycja Żydów nigdy nie była tak silna! [2]