Janusz Korwin-Mikke
Janusz Korwin-Mikke | |
---|---|
pola politikisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-a de oktobro 1942 en Varsovio, Pollando |
Lingvoj | pola • angla • franca • itala • rusa • Esperanto |
Loĝloko | Józefów |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Fakultato pri Filozofio kaj Sociologio de la Universitato de Varsovio • VI Liceum Ogólnokształcące im. Tadeusza Reytana |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Dominika Korwin-Mikke |
Infanoj | Kacper Korwin-Mikke • Korynna Korwin-Mikke • Q125024524 |
Okupo | |
Okupo | politikisto • briĝisto • ekonomikisto • ĵurnalisto • esperantisto • preleganto • jutubisto • blogisto • verkisto de nefikcio • publikigisto • filozofo • eldonisto • ŝakisto |
TTT | |
Retejo | http://korwin-mikke.pl http://korwin-mikke.blog.onet.pl |
Janusz KORWIN-MIKKE (naskiĝis la 27-an de oktobro 1942 en Varsovio) estas pola konservativa publicisto kaj politikisto, fondinto de Unio de Realpolitiko kaj ĝia eksa prezidanto, proprietulo de la gazeto Najwyższy Czas!, iama parlamentano en pola parlamento (1991-1993), pola majstro en briĝo, nun prezidanto de la Kongreso de Nova Dekstrularo, de la jaro 2014 Membro de Eŭropa Parlamento (MEP).
Janusz Korwin-Mikke kaj Esperanto
Dum sia juna aĝo li eklernis Esperanton, sed poste ĉesis uzi la lingvon (kabeiĝis) kaj eĉ fariĝis malamiko de Esperanto ofte kritikante publike la lingvon (ĝian gramatikon)[1].