Janusz Lewandowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janusz Lewandowski
Persona informo
NomoJanusz Lewandowski
Dato de naskiĝo13-a de junio 1951
NaskiĝlokoLublino
Aĝo72
Okupoj kaj profesioj
Okupojekonomikisto, politikisto kaj eŭropunia komisaro pri financoj kadre de la dua Komisiono Barroso
Geografio
ŜtatoPollando
Lingvoj
Parolata lingvopola lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKomandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta, Kisiel Prize [+]
Retpaĝohttp://januszlewandowski.pl [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Janusz Lewandowski ([januŝ levandofski] ; naskiĝis la 13-an de junio 1951 en Lublino) estas pola ekonomikisto, politikisto kaj eŭropunia komisaro pri financoj kadre de la dua Komisiono Barroso

Li apartenas al la grupo de la liberaluloj de Gdansko, kaj estas ano de la Eŭropa Parlamento ekde la 13-a de junio 2004. Dum lia unua oficperiodo (ĝis 2009) li ankaŭ rolis kiel prezidanto de la Komisio pri Buĝeto.

La 27-an de novembro 2009 li estis nomumita, kiel ano de la Eŭropa Popola Partio[1], Eŭropunia Komisaro pri Financa Programado kaj Buĝeto, kadre de la dua Komisiono Barroso; la nomumo ekvalidiĝos post aprobo fare de la Eŭropa Parlamento, antaŭvidita dum januaro 2010.[2]

Vivpriskribo

Janusz Lewandowski diplomitiĝis pri ekonomiko ĉe la Universitato de Gdansko; li doktoriĝis kaj plu deĵoris tie kiel prelegisto ĝis 1984. Li poste dunĝiĝis ĉe la Polaj Oceanaj Linioj (pole Polskie Linie Oceaniczne). Li estis prelegisto ĉe la Universitato Harvard kaj la estigisto de la Esplora Instituto pri Merkata Ekonomiko en Gdansko (pole Instytut Badań nad Gospodarką Rynkową w Gdańsku).

Li publikigis eseon pri elstaraj liberaluloj, kaj ankaŭ skribadas mallongajn artikolojn por pluraj gazetoj kaj ĵurnaloj, inter kiuj Rzeczpospolita, Gazeta Wyborcza, Parkiet, Polityka, Wprost kaj Newsweek.

Politika kariero

Dum la 1980-aj jaroj Lewandowski estis ekonomika konsilanto de la kontraŭkomunisma movado Solidareco, kaj en 1988 li kunfondis la liberal-kristana politika partio Liberaldemokrata Kongreso (pole Kongres Liberalno-Demokratyczny). Li rolis kiel Ministro pri Privatigo en la registaroj de Jan Krzysztof Bielecki (1990-1991) kaj Hanna Suchocka (1992-1993). Liaj plej elstaraj sukcesoj estis la ekestigo de la Borso de Varsovio kaj la privatiga programo Powszechnej Prywatyzacji.

Lewandowski malgajnis sian postenon kiel parlamentano okaze de la balotoj en 1993, kaj laboris kiel internacia fakulo inter 1994 Civitana Platformo / kaj 1997. Post la kunfandiĝo de la Liberaldemokrata Kongreso kaj de la Demokrata Unio (Unia Demokratyczna), en 1994 li iĝis ano de Unio de Libereco / Unia Wolności, kaj en 1997 reiĝis parlamentano, kiel ano de Unio de Libereco. Kun Donald Tusk kaj aliaj liberaluloj li sekve eliris de Unio de Libereco kaj starigis la novan partion Civitana Platformo / Platforma Obywatelska, en kies listoj li estis denove elektita kiel parlamentano en 2001. Ekde 2003 li rolis kiel observisto en la Eŭropa Parlamento.

Okaze de la eŭropaj balotoj de la 13-an de junio 2004 li kandidatiĝis kiel reprezentanto de Civitana Platformo / Platforma Obywatelska en la balotada regiono #1 (Pomeria Provinco) kaj ricevis 79 879 voĉdonojn (=20.17%, la plej bona rezulto en la tuta provinco). La 23-an de julio 2004 li estis elektita kiel estro de la Parlamenta Komisio pri Budĝetoj.

Lewandowski kaj Esperanto

En 2009, polaj esperantistoj kontaktis plurajn polajn eŭropajn parlamentanojn por inviti ilin pluesplori la potencialon de Esperanto kiel pontlingvo en Eŭropa Unio. Janusz Lewandowski, antaŭ ne longa tempo elektita kiel eŭropunia komisaro pri buĝeto, respondis favore al la letero, kaj invitis al sia oficejo anoj de la Iniciata Grupo "Esperanto por Eŭropa Unio" sinjorojn Kazimierz Krzyżak kaj la vicprezidanton de Pola Esperanto-Asocio (PEA), Eduardo Kozyra. Post la interparolo, Lewandowski deklaris sian emon sendi specialan eŭropunian delegitaron al la 95-a Universala Kongreso en Havano (somero 2010). La propono estis bedaŭrinde rifuzita de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU} kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA), ne sciante uzi eble ununuran historian okazon kaj ŝancon por Esperanto.

Referencoj

Vidu ankaŭ