Japana ĉetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Japana ĉetio
Japana ĉetio
Japana ĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Cettia
Specio: C. diphone'
Cettia diphone
(Kittlitz, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Japana ĉetioJapana najtingalo ( Uguisu?), Cettia diphone, estas paserina birdo pli ofte aŭdata ol vidata. Ties distinga reprodukta alvoko povas esti aŭdata en granda parto de Japanio el la komenco de la printempo.

Kelkaj aliaj japanaj nomoj estas haru-dori ("printempa birdo"), haru-cuge-dori ("printempanonca birdo") kaj hanami-dori ("hanamia birdo" ("birdo kiu vidas printempajn florojn")). Ties loko en japana poezio (vidu sube) donis al ĝi la nomon uta-jomi-dori ("poemoleganta birdo") kaj kjo-jomi-dori ("sutra-leganta birdo"), tiu lasta nomo ĉar ties alvoko estis tradicie transkribita en japana kiel "Hō-hoke-kyo", kio estas frazo el la lotusa sutro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas sablokolora (senmarka, senkolora) kaj sekretema. Ĝi estas kutime vidata nur printempe antaŭ la apero de la foliaro en arboj. Vintre la alvoko estas mallaŭta pepado. La Japana ĉetio kuitme restas interne de la umbro de la foliaro dumtage.

La Japana ĉetio estas olivbruna supre kaj iom malhela sube. Ĝi havas palajn superokulajn striojn. Tiu birdo estas tipe 15.5 cm longa.[1]

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

La Japana ĉetio estas komuna tutjara loĝanta birdo tra Japanio (escepte de Hokajdo) kaj nordaj Filipinoj. Somere la Japana ĉetio pocas troviĝi ankaŭ en Hokkaidō, Manĉurio, Koreio kaj centra Ĉinio. Vintre tiu silviedo povas troviĝi ankaŭ en suda Ĉinio kaj Tajvano.[1]

Somere la teritorio estas el malaltaj montetoj al altaj montoj, prefere kun bambuejoj. Vintre ili serĉas ŝirmon ĉe pli malaltaj lokoj.[1]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

La tendenco de la Japana ĉetio kanti igis ke tiuj birdoj estis tradicie kaĝobirdoj. Robert Young informis ke por enkuraĝigi birdojn kanti, ili estis kovritaj per ligna skatolo kun malgranda paperfenestro kiu permesis eniri nur feblan lumon.[2] Kun la reveno de la Kamphirundo la alvoko de la ĉetio estas konsiderata de japanoj kiel anonco de printempo.

Ĝi estas unu el la preferataj temoj de la Japana poezio, aperanta en multaj poemoj inklude tiujn de Man'yōshūKokin Wakashū. En hajko kaj rengo, uguisu estas unu el la kigoj kiuj signifas fruan printempon. En poezio tiu birdo asociiĝas kun la burĝonoj de Umeo, kaj aperas kun umeo ĉe ludokartoj de hanafuda. Estas ankaŭ populara japana kuko nomata Uguisu-boru (Uguisuaj buloj) kiuj konsistas el brunblankaj buloj kiuj similas de umeaj florburĝonoj. Tamen la distinga kanto ne estas kutime aŭdata ĝis malfrua printempo, post kiam la burĝonoj de umeo jam velkiĝis. En hajkoj tiu birdo kun tiu kanto estas konata kiel sasako, kaj la kanto estas nomata sasanaki.

La beleco de tiu kanto kaŭzis la anglan nomon de Japana najtingalo,[2][3] kvankam la Japana ĉetio ne kantas dumnokte.[4] Tiu nomo ne estas pluuzata komune.

Uguisu-jō (jō = virino) estas anoncistino ĉe japanaj basbalaj matĉoj, aŭ reklamistino de produktoj kaj vendoj per mikrofono for de la vendejoj. Tiuj virinoj dungiĝas pro siaj belaj 'silviecaj' voĉoj. Ili dungiĝas ankaŭ por publikaj anoncoj por politikistoj antaŭ balotadoj.

En japana arkitekturo estas tipo de planko konata kiel "uguisubari", kiu estas kutime tradukata kiel "najtingala planko". Tiaj plankoj havas krakantajn tabulojn kiuj similas al la mallaŭta pepado de la japana ĉetio, kaj oni supozas ke ili tiele avertas la dormantojn pri la alproksimigo de Ninĵaoj. Ekzemploj videblas ĉe la temploj Eikan-dō, Nijō kaj la templo Chion-in en Kioto.

La birdaj fekaĵoj enhavas enzimon uzitan iam kiel haŭtoblankigilon kaj por forigi fajnajn faltojn. Ĝi estis foje vendata kiel "uguisua polvo". Tiuj fekaĵoj estas uzataj ankaŭ por forigi makulojn el kimonoj.

Kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Pi pi pi... kikju kikjukikju kikjukikju . Junuloj de japanaj ĉetioj dekomence ne faras la kanton "huhokikju " lerte, sel laŭgrade lernas kanti per imitado de aliaj najbaraj. En tiu arkivo sonas ankaŭ korako.
  • kikju kikjukikju kikjukikju. La kantoj de du Japanaj ĉetioj en ununura arkivo.
  • kikju kikjukikju kikjukikju
  • kikju kikjukikju kikjukikju
  • kikju kikjukikju kikjukikju

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Koichiro Takano, Jane Washburn Robinson: (1990) Koichiro Takano, Jane Washburn Robinson: A Field Guide to the Birds of Japan, First Edition, Seventh Printing, Tokyo and New York: Kodansha International, LTD, 254. ISBN 0-87011-746-7. 
  2. 2,0 2,1 Robert Young. Yedo and Peking. London: John Murray, 1863. viii. 120.
  3. Frank Reynolds kaj Jason A. Carbine. The Life of Buddhism. Berkeley: University of California Press, 2000. 32.
  4. Catarina Blomberg. The West's Encounter with Japanese Civilization: 1800-1940. Tokyo: Japan Library (Curzon Press), 2000. 52.
  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52465, Cettia diphone, 5a Majo 2006. Malplej zorgiga.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj