Japana Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koverto por la revuo "La Japana Esperantisto", sendita al Germanio kaj datstampita "Marunouĉi 40.3.11" (la 11-an de Marto, 1907)

Japana Esperantisto estis oficiala organo de Japana Esperantista Asocio (JEA), Tokio. De aŭgusto ĝis decembro 1906 ĝi estis nomata La Japana Esperantisto. Ĉefredaktoroj estis d-ro Kuroita kaj d-ro J. Takakusu. Japana Esperantisto estis riĉe ilustrita kaj enhavis krom nacia propagando kaj kroniko artikolojn pri la japana vivo, precipe pri la ĉerizflora festo, pro kio ĝi baldaŭ akceptis la subtitolon Internacia ilustrita revuo, konigas la mondon pri la ekstrema Oriento. De januaro 1914 ĝi aperis tre malgrandigita kaj nur por la propagando en Japanujo.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Vol. 1: aŭg. 1906-marto 1907-8 kaj 8xIV+104 p.
  • Vol. 2: apr.-dec: 1907-9 kajeroj 9xIV+174 p.
  • Vol. 3: jan: aŭg. 1908-7 kajeroj 7xIV+112 p.
  • Vol. 4: jan.-dec. 1909-11 kajeroj. IIxIV+180 p.
  • Vol. 5. jan. apr-majo 1910-3 kajeroj. 3xIV+64 p.
  • Vol. 6: apr: okt. 1911-6 kajeroj 6xIV+60 p. 27x20. En 1912 kaj 1913 ĝi ne aperis. Ĝi reaperis jan. 1914-10 p. 18x12.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]