Japana akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Japana akcipitro
Japana akcipitro
Japana akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. gularis
Accipiter gularis
(Temminck & Schlegel, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Japana akcipitro (Accipiter gularis) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Habitato kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en Orienta Azio, nome en Manĉurio kaj nordorienta Ĉinio, tuta Japanio, norda Koreio kaj suda Siberio (Tomsk, supra Obi kaj Altajo tra Transbaikalo al okcidento de Usurio kaj oriente al Saĥaleno kaj Kuriloj; vintras en sudorienta Ĉinio, Hindoĉinio, Tajlando, Malajzio, Indonezio (Sumatro kaj Javo) kaj Filipinoj, pasas tra la resto de Sudorienta Azio.

En tundraj habitatoj ĝi estas birdo de malfermaj kaj arbaraj areoj, ĉu miksaj ĉu de larĝafoliaj arboj kaj foje en arbaroj de pinoj. Kutime laŭlonge de riveroj aŭ proksime de akvejoj. En Japanio ili adaptiĝis al urbaj parkoj kaj ĝardenoj, eĉ ĉe la urba aglomeraĵo de Tokio. Dum vintra migrado ili instaliĝas ofte en plantejoj kaj terkultivejoj rearbarigitaj, ĉe vilaĝoj kaj malfermejoj aŭ ĉe rizkampoj aŭ marĉoj. Tiu specio loĝas el marnivelo al 1800 m, sed ĉefe super 1000 m de altitudo.

La specio estas dividata en 2 rasoj: nome A.g. gularis (escepte ĉe sudo de Nansei) - A.g. iwasakii (insuloj Nansei, sed pli precize Okinavo, Iŝigaki kaj Iriomote).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 23–30 cm longa kun enverguro de 46–58 cm, kaj la ino estas pli grandaj ol la masklo kiel kutime inter akcipitredoj (92-142 g ĉe maskloj kaj 111-193 g ĉe inoj). Tiu malgranda rabobirdo havas fajnan bekon, longajn pintecajn flugilojn, voston proporcie mallongan kaj tre longajn krurojn, karakteroj kiuj havigas konturon sufiĉe simila al tiu de la aliaj akcipitroj. Kruroj kaj vaksaĵoj estas flavaj. Krom pri la grando ankaŭ pri koloroj kaj plumaro estas iom da seksa duformismo, malkutime inter akcipitroj.

La masklo havas malhelstriecajn subflugilojn, helstriecajn subajn partojn, malhelgrizajn al ardeznigrecajn suprajn partojn kaj ruĝajn irisojn. Estas blankaj nuko kaj makuletoj en suba dorso, krom la pugo. En la griza vosto estas tri malhelaj horizontalaj strioj krom unu pli larĝa fina. En la blanka gorĝo estas centra vertikala malhela fajna strio. Ĉe kelkaj individuoj brusto kaj flankoj estas tre ruĝecbrunaj.

La ino havas flavajn irisojn kaj malhelstriecajn (malhelbrunajn) subajn partojn sen bruna nuanco. Supraj partoj estas ardezbrunaj, sed kun pli malhela kapo. La centragorĝa strio estas pli videbla ol ĉe maskloj (sed ne tiom kiom ĉe la Besro).

Junulo havas brunajn suprajn partojn kaj striecan bruston.

For de la reprodukta sezono tiu specio estas tre silentema. Ties ĉefa krio estas "kik-kik-kik" simila al tiu uzata de la eŭropa Nizo (Accipiter nisus).

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili estas ĝenerale timidaj dum la reprodukta sezono, kiam restas kaŝe, sed vintre ili ŝajne uzas ripozejojn ĉe pli malfermaj areoj. Dum migrado ili estas tre gregemaj; oni povas tiam observi ilin en tre densaj birdaroj, dum dum la resto de la jaro, ili tendencas vivi solece aŭ pare. Kiel ĉe nombraj akcipitredoj, ankaŭ tiuj akcipitredoj emas la flugajn ceremoniojn, per cirkla flugado ege alte ĉiele.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono daŭras de junio al aŭgusto. Ili konstruas malgrandan neston el ligneroj, kovrite de verdaj folioj kaj arboŝeleroj, situantan sur arbo 10 m supergrunde kaj ofte ĉe la trunko. En Japanio, la ino demetas 2 al 3 ovojn, en Siberio 4 aŭ 5. La kovado daŭras varie de 25 al 28 tagoj.

Ili manĝas pli malgrandajn birdojn kaptitajn dumfluge ĝis grando de Blua pigoRokkolombo. Ankaŭ insektojn (28 al 40% en Japanio) kaj malgrandajn mamulojn (nur se ili abundas). Ankaŭ lacertojn kaj vespertojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Oiseaux En la franca
  • Fotoblogo
  • Avibase, Lepage Denis
  • Raptors of the World, a field guide, Ferguson-Lees James kaj Christie David
  • Vol. 2 - Handbook of the Birds of the World, Josep del Hoyo-Andrew Elliot—Jordi Sargatal
  • Global Raptor Information Network,