Japana bombicilo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Japana bombicilo
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Bombycilla japonica (Siebold, 1824) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Japana bombicilo (Bombycilla japonica) estas mezgranda paserina birdo de la familio de Bombiciledoj kiu troviĝas en nordorienta Azio. Ili manĝas ĉefe fruktoj kaj berojn sed ankaŭ manĝas kelkajn insektojn dum somero. La nesto estas taso el branĉetoj kovrita el herbo kaj musko kiu estas konstruata en arbo.
Enhavo |
Aspekto [redakti]
Tiu birdo estas ĉirkaŭ 18 cm longa kaj ties plumaro estas ĉefe rozbruna, pli bruna en kapo kaj griza en dorso. Ĝi havas pintecan kreston, nigran gorĝon, nigran strizonon aŭ maskon traokulan (kun du blankaj marketoj sub okulo kaj kiel mustaĉa strieto), palflavan centron en ventro kaj bluecan voston kun ruĝa pinto (anstataŭ flava kiel la aliaj du membroj de la genro kaj familio). La flugiloj havas bildon de nigro kaj blanko kiel strieco kaj blugriza en bordoj kun ruĝecbruna strio tra ĝi, sed ne tiom brila kiom ĉe la parencoj ser nur kiel nuanco. La alvoko estas altatona trilado sed ne estas vera kanto.
La Japana bombicilo ofte ĉeestas en miksitaj aroj kun la Eŭropa bombicilo kiuj, krom havo de brilruĝaj vaksecaj plumetojn, estas iom pli grandaj kun flava vostopinto kaj grizeca centro en ventro.
Distribuado kaj habitato [redakti]
La Japana bombicilo reproduktiĝas en koniferaj arbaroj de Orienta Siberio kaj en la provinco Hejlongĝjango de nordorienta Ĉinio. Ĝi estas je iu risko iĝi minacata je formorto pro perdo kaj degradado de ties arbara habitato.
Ĝi vintras en Japanio, Koreio kaj orienta Ĉinio; la preciza distribuado estas neregula ĉar aroj moviĝas serĉe de beroj kaj tiuj birdoj povas esti komunaj en unu areo unu jaroj kaj malabundaj la venontan. En Japanio ĝi estas el novembro al aprilo; kelkaj birdoj vintras en Hokkaido, sed en sudokcidenta Japanio, ili superas laŭnombre la pli disvastigatan ĝenerale Eŭropan bombicilon. La vintra habitato estas malferma arbaro aŭ farmoj en malaltaj teroj aŭ malaltaj montoj kaj tiuj birdoj ofte vizitas berarbojn en parkoj kaj ĝardenoj.
Vagantaj birdoj aperas en Hongkongo, centra Ĉinio kaj Tajvano sed la vidaĵoj en Eŭropo plej verŝajne estas fuĝintoj el kaptiveco ol aŭtentaj naturaj birdoj.
Referencoj [redakti]
- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 2872, Bombycilla japonica, 29a Novembro 2006. Preskaŭ minacata.
- Mark A. Brazil (1991) The Birds of Japan, Christopher Helm, London
- John MacKinnon & Karen Phillipps (2000) A Field Guide to the Birds of China, Oxford University Press, Oxford
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Birdokantoj en Japanio, Alvoko de Japana bombicilo
- Surfbirds, Fotoj de Japana bombicilo, inklude birdon de Nederlando
- Internet Bird Collection, Filmeto de Japana bombicilo
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |