Japana fago

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Japana fago
Fagus japonica.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj ( Plantae )
Divizio: Angiospermoj ( Magnoliophyta )
Klaso: Dukotiledonaj ( Magnoliopsida )
Ordo: Fagaloj ( Fagales )
Familio: Fagacoj ( Fagaceae )
Genro: Fago ( Fagus )
Specio: F. japonica
Dunoma nomo
Fagus japonica
Maxim.
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Japana fago ( Fagus japonica ), estas palearkta falfolia arbo el la familio de fagacoj. Ĝi hejmas en Japanujo, kie ĝi estas unu el la ĉefaj arbaj specioj en naturaj deciduaj arbaroj precipe je la pacifika flanko de la lando[1]. Oni trovas ĝin en la Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj.

Ĝi atingas 25 metrojn laŭ alteco [2]. La arbo ofte havas plur-trunkan habiton [1]. La arboŝelo estas glata kaj griza. La simplaj folioj alterne estas aranĝitaj laŭlonge de la branĉo. Ili estas iomete harkovritaj kaj iomete glaŭkaj sube, kun 10-14 paroj de flank-nervuroj. Fruktaj pedunkloj longas 3-4 cm kaj estas neharigitaj [3].

[redakti] Referencoj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  1. 1,0 1,1 Peters, R. 1997 : Beech Forests. Dordrecht: Kluwer Academic.
  2. Woody Plants of Japan, Vol. 1, 2000. ISBN 4-635-07003-4
  3. Ohwi, J. (1984). Flora of Japan. ISBN 978-0874747089
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj