Japana grilbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Japana grilbirdo
Japana grilbirdo
Japana grilbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Megalurus
Specio: M. pryeri'
Megalurus pryeri
(Seebohm, 1884)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Japana grilbirdo (Megalurus pryeriLocustella pryeri) estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto). Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Sudkoreio, Mongolio kaj plej orienta Rusio. Ties natura habitato estas marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo de humidejoj kaj en reprodukta teritorio kaj en vintrejoj. Ĉiukaze en Lago Pojango, Ĉinio, povus esti ĝis 5,000 paroj (el tutmonda populacio de ĉirkaŭ 10,000 paroj).

Tiu malgranda paserina birdo 14 cm longa havas tre brunajn suprajn partojn kun nigra strieco en krono, sed pli markata en dorso kaj flugiloj, sed ne en tre malhelbruna vosto. Hela superokula strio kaj tre blanka gorĝo kaj ĝenerale helaj subaj partoj iom helbrunecaj en flankoj. Sablokolora subvosto.

Reproduktantaj birdoj preferas densajn, mezaltajn junkejojn kaj herbejojn ĉe naprofunda akvo por nestumado, kun iomaj pli altaj plantoj kiel indikiloj. Ĝi ne facile akceptas ĉu tro altajn ĉu tro malaltajn plantojn. Vintrumantaj birdoj favoras kanejojn. Ĝi estas neflugema birdo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]