Japana kastelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Himeĵi.

Japanaj kasteloj (城 ,ŝiro) estis fortikaĵoj konstruitaj ĉefe el ŝtono kaj ligno. Tiuj evoluis el konstruaĵoj el ligno de antaŭaj jarcentoj ĝis la formoj plej konataj nuntempej kiuj aperis fine de la 16a jarcento kaj komence de la 17-a, laŭ la ekzemplo de la Kastelo Azuĉi, konstruita de Oda Nobunaga kaj la unua tiutipa kiu uzis ŝtonon por la bazo de la kastelo, kio faris ĝin pli rezista. Same kiel ĉe la kasteloj de aliaj mondopartoj, la japanaj kasteloj estis konstruitaj por gvati gravajn strategiajn lokojn kiaj havenoj, riveroj aŭ vojoj kaj preskaŭ ĉiam rilatis al la karakteroj de la loko por profiti plej bonan defendon.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]