Japana lingvo per latinaj literoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Latin-litera transskribo de japana lingvo estas japane nomata ローマ字 (IFA: [ɽóːmadʑi], hepburn-sisteme rōmaji, kunrei-sisteme rômazi, esperanto-sisteme romaĵiromaĝi).

Estas klare difinitaj normoj japana kaj internacia, kiuj estas menciitaj sube. Sed en diversaj praktikaj okazoj multaj emas sekvi Hepburnan transskribon. Tial la latin-litera transskribado de japana lingvo ne estas sufiĉe bone unuigita.

Normoj[redakti | redakti fonton]

Japana eduka normo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kunrei-sistemo.

Aperis en 1954 [1]. Tiu ĉi normo konsistas el du tabeloj. La Unua Tabelo montras la principan transskribon. Kaj la Dua Tabelo montras anglalingvecan transskribon, kiel la kompromisa suplemento por malfacile ŝanĝeblaj transskribaĵoj jam kutimaj.

La Unua Tabelo estas pli bone akorda al la japanlingva sistemo kaj facile komprenebla por japanoj, kvankam ĝustaj prononcoj de iuj transskribaĵoj estas nediveneblaj por tiuj sensciaj pri la japana lingvo. Oni ĝenerale nomas la transskribadon laŭ tiu ĉi Unua Tabelo kiel "Kunrei-Siki" (訓令式, "dekreta sistemo").

La Dua Tabelo anstataŭas iujn transskribojn per anglalingvecajn.[Dubinda teksto] Tial tiu ĉi transskribado estas pli ĝuste prononceblaj precipe por anglalingvanoj. Sed ĝi eblas kaŭzi konfuziĝon en literumado por japanoj. Oni ĝenerale nomas la transskribadon laŭ tiu ĉi Dua Tabelo kiel "Hebon (Hepburn)-Shiki (ヘボン式, "sistemo fare de Hepburn"). Sed kiam oni ĝenerale parolas pri tiu ĉi Sistemo Hepburn, la transskriba sistemo ne strikte sekvas al la Dua Tabelo. Tiam la transskriba regulo ofte estas pli anglisma.[mankas fonto]

Internacia Normo[redakti | redakti fonton]

Estas ankaŭ internacia normo ISO3602, kiu baziĝas sur la Dekreta Sistemo supre menciita.

Propono en 1985 [2]. Oficiala nomo estas proponata ĉe [3].

Japana pasporta/stacia/vojsigna normo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hepburn-sistemo.

Historio de la transskribado[redakti | redakti fonton]

  • 16jc - Portugala transskribado
  • 17jc - Nederlanda transskribado
  • 1867 - Transskribado de Hepburn
  • 1885 - Transskribado Nihon-siki

Nun ekzistas diversaj transskribaj sistemoj krom la supre menciitaj "normoj".

Sed antaŭ la dua mondmilito la transskribado estis iusence unuigita per japaneca regulo. Sed post la Dua Mondmilito usona armeo tiam reganta Japanion ŝanĝis la transskribon al pli angleca. Kaj paralele kun la prospero de Usono post la Dua Mondmilito la influo de la angla lingvo pli kaj pli fortiĝis ankaŭ en Japanio.

Tiele en nunaj praktikaj okazoj en Japanio, ekzemple ĉe voj-indikiloj troveblaj sur stratoj, en stacidomoj, kaj en aliaj publikaj lokoj plej parte da transskriboj baziĝas sur la t.n. Sistemo de Hepburn -- "t.n.", ĉar iliaj transskribaj reguloj estas ne bone unuigitaj.

Japanaj esperantistoj kaj la transskribado[redakti | redakti fonton]

Multaj (sed ne ĉiuj) japanaj esperantistoj sekvas la Dekretan Sistemon pli japanecan, ĉar tio estas pli oportuna por "esprimi japanan lingvon". Certe tio estas vera. Sed ilia sinteno ne estas plimulta tendenco en Japanio, ĉar la Sistemo de Hepburn estas pli oportuna por "montri nur prononcon" kaj la granda influo de angla lingvo.[Dubinda teksto]

Estas ankaŭ Esuperanto-ŝiki romaĵi (エスペラント式ローマ字, "Transskribo de la japana lingvo en Esperanton") uzata de kelke da esperantistoj. Tio simple montras la prononcon sed ne povas distingi singularan kaj pluralan moraojn de la japana.