Japana ruĝgorĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Japana ruĝgorĝulo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥordulo Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Erithacus
Specio: E. akahige
Erithacus akahige
(Temminck, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Japana ruĝgorĝulo (Erithacus akahige, iam Luscinia akahigekomadori) estas Paseroforma birdo kaj kantbirdo en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas insektomanĝanta birdo el malgranda genro Erithacus kiu enhavas nur la tre konatan specion de la Eŭropa ruĝgorĝulo, tiun orientazian kaj alian endemisman en eta insularo japania. Ĵusaj studoj sugestas, ke la du orientaziaj ruĝgorĝuloj apartenas al nova genro kiu unuigu ilin kun kelkaj orientaziaj membroj de la najtingaloj de la genro Luscinia kiaj la Blua siberia najtingalo (Seki, 2006).

La nomo "Japana ruĝgorĝulo" estas foje uzata por la Ruĝbeka najtingalo (Leiothrix lutea). Ankaŭ la specifa nomo akahige estas foje konfuziga, ĉr estas la komuna nomo de ĝia proksima parenco Rjukjua eritako en japana.

La aspekto de tiu specio estas sufiĉe simila al tiu de ties parenco kaj samgenrano la Eŭropa ruĝgorĝulo, tio ruĝecaj vizaĝo kaj gorĝo, brunecaj supraj partoj kaj grizaj bordoj, sed la distribuo de tiuj koloroj ne samas. Ĝenerale estas pli ruĝeca specio, ĉar la ruĝecaj partoj estas tre brilaj kaj pli altaj ol ĉe la eŭropa parenco, nome pli supre ol la supro de okulo, kaj la kontrasto kun la supra bruna krono ne estas tiom markata ĉar la brunaj supraj partoj estas pli ruĝecnuancaj. Ankaŭ la vosto estas multe pli ruĝeca. Tamen nur la gorĝo kaj plej supra brusto estas ruĝeca kaj ne la tuta brusto kiu estas griza, ĉar la grizo kio ĉe la eŭropa specio estis nur flanka en la azia specio okupas la tutan bruston, pli larĝan flankareon kaj eĉ makuligas skvamece la ventron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]