Japanaj skribsistemoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Japana skribo

Tipo

Logografio kaj Silaboskribo
Uzata por lingvoj Japana
Epoko maks. 5-a jarcento ĝis hodiaŭ
Uzata en Japanio
Oficiala en Japanio
Unikoda intervalo U+4E00–U+9FBF Kanji
U+3040–U+309F Hiragana
U+30A0–U+30FF Katakana
Kana kaj Kanji en kaligrafiaj ekzercoj el Kyōto
Kana kaj Kanji en kaligrafiaj ekzercoj el Kyōto
v  d  r
Information icon.svg
Japanaj skribsistemoj Japanaj skribsistemoj

Kanĝi (Kanji)

Kanao

baziĝas sur

Rōmaji
kaligrafiprovoj el Kioto
Kana kaj Kanji
Hiragana-bildo por la silabo mu
Katakana-bildo por la silabo mu

La japana lingvo skribita estas unu el la plej originalaj; fakte eblas uzi tri malsamegajn skribsistemojn: unu ideogramaron, du silabarojn kaj kelkfoje latinan alfabeton.

La ideogramaro estas la kanji-sistemo, elp. kanĵi, kiu devenis el Ĉinio. La legado estas malfacila, ĉar multaj ideogramoj havas plurajn prononceblecojn.

Post la dua mondmilito la japana registaro limigis la kvanton de oficialaj kanji-literoj al 1850.

Ekzistas du silabaroj aŭ kana. Ili estas hiragana kaj katakana. Ili ebligas kvazaŭ fonan skribon de la lingvo. Ambaŭ konsistas el po ĉirkaŭ 90 signoj.

hiragana estas uzata por skribi tiujn vortojn, por kiuj ne ekzistas kanji-literoj. Kaj oni skribas la gramatikajn aldonojn al kanji-literoj per hiragana.

Katakana-literoj estas uzataj por skribi eksterlandajn vortojn.

Fine pluraj romaniigoj nomitaj romaji (elparolu: romaĵi) ekzistas, kiuj uzas la latinajn literojn. Inter ili la Hepburn-sistemo estas le plej konata en okcidento, la nipon-shiki la plej uzata en Japanio.


Ekzemplo::

Tokio romaji

東京 kanji

とうきょう hiragana

トウキョウ katakana

東 La elparolo estas to, kun longa o, kiu devenas de la ĉina elparolo. Ĉina elparolo estas nomita onyomi. En aliaj vortoj tiu signo estas elparolita en "kunyomi", en japana maniero. Tie la elparolo estas higaŝi. La signifo en ambaŭ kazoj estas la sama: oriento respektive orienta. La origino de tiu duobleco estas: Japanio transprenis la skribsistemon de Ĉinio sendante studentojn tien. Post ilia studado ili revenis kapablaj skribi kaj legi en ĉina lingvo. Ili kunprenis la ĉinan elparolon kun la literoj. Tamen en multaj kazoj ankaŭ la origina japana elparolo estis uzata.

En eŭropaj lingvoj simila "duvorteco" ekzistas. Por la sama ideo ekzistas du malsamaj vortoj: En la germana: Orient kaj Osten (angle: orient kaj east, france orient kaj est) Orient devenas de la latina, Osten estas indigena germana. Laŭ la kunteksto, oni uzas unu aŭ la alian vorton. Ostpolitik por politiko, sed Orientteppich por tapiŝo. Ankaŭ en tiuj kazoj, la studentoj de la latina kunprenis la latinan vorton por ideo, kiu jam havis germanan, anglan, francan vorton.

Granda problemo por eksterlandaj studentoj de la japanaj lingvo kaj skribo estas, ke ili ne scias, kiu elparolo valoras en certa kazo. Inverse, ili ne scias, kiu litero valoras por certa fonemo. Pli komplikigas la aferon dua problemo. Multaj aliaj kanji-literoj ankaŭ havas la sonon to.

Rimarko: Kvankam la franca estas latinida lingvo, ĝi ankaŭ havas la nelatinan vorton por orient, nome "est", kiu devenas de la malnov-angla: "east".

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]