Japeto (titano)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia persono. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Japeto.

En la helena mitologio, Japeto (en malnova greka: Ίαπετός / Iapetós, "traboranta vundo") estis titano, filo de Urano (la Ĉielo) kaj Geo (la Tero).

Edzo de Klimena, ankaŭ nomata Asia (aŭ, laŭ aliaj mitoj, edzo de sia fratino Tetiso), li estis patro de Prometeo, Epimeteo, Atlaso, Hespero kaj Menetio.

Li estis unu el la kvar titanoj, kiuj komplotis, kun Krono kontraŭ sia patro Urano: Li kaj siaj fratoj Kojo, Krejo kaj Hiperiono, sin metis al la kvar anguloj de la mondo. Kiam Urano malsupreniris sur Geon, ili kaptis lin kaj tenis lin, dum Krono kastris lin per serpo.

Dum la Titanomakio, Japeto, venkita, estis forĵetita en Tartaron far de Zeŭso.

Laŭ romiaj verkistoj, Japeto estis giganto, kaj estis mortigata dum la Gigantomakio.

Estiel patro de Prometeo, Japet estas rigardita de la grekoj kiel la prapatro de la homa specio.

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo france Japeto, titano de unua generacio
Ekstera ligilo angle Ίαπετός Iapetós
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj