Jaromír Železný

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaromír Železný
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1888 (1888-11-30)
en Husinec
Morto 30-an de novembro 1969 (1969-11-30) (81-jaraĝa)
en Těchonice
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jaromír aŭ Jaroslav ŽELEZNÝ <Jaro> (la 11-an de aprilo 1889 en Husinec – la 8-an de aprilo 1970 en Těchonice apud Klatovy) estis ĉeĥa esperantisto, aŭtoro de projekto Esperanta kaj projekto Esperantisha, Idemaj (Ido-similaj) modifoj de Esperanto.

Profesie li estis pastro.

En 1921 li verkis ĉeĥlingve lernolibreton pri Esperantido kun F. Jelinek.

En 1924/1925 li elpaŝis kun la projekto Esperanta.

Sur lia tombo-tabulo estas teksto en lia "Esperantisha".

Mencio pri li aperis ankoraŭ en Pacdefendanto 42/1955, kie Rudolf Burda skribas:

Ĉeĥoslov. Esperantistoj ricevis multobligitan prospekton pri nov-eldonita, fuŝita Esperanto, kiun la aŭtoro nomas „Esperantština“. Temas pri elpensaĵo de pastro J. Železný el Těchonice, pošta Nalžovské Hory (se vi volas kontakti kun li) kiun studie ordigis dipl. d-ro. de scienco politika, J. Tichý el Instituto „GLOBUS“ en Praha. K-do. pastro Železný estas ankaŭ nia abonanto, kaj ni rekomendas al li, ke li prefere sin okupu anstataŭ per „Esperantido“ kaj „Esperantština“, per aktiva partopreno en la esperantista pacbatalo, kie li certe trovos pli da simpatiuloj, kiuj ne ĵetos liajn verkojn en paperkorbon. La dipl.sc.pol.d-ro J. Tichý verŝajne ne povas trovi oportunan okupon, pro tio ni konsilas al li, ke li provu fari same.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mezinárodní řeč esperantidská (Internacia lingvo Esperantido, Praha 1921, eldonita proprakoste kun F. Jelinek, lernejestro en Ždánice apud Kouřim)
  • Int. L. Esperanta (of. org. de univ. ligo esperantida, Jaro Železny, 1925-1928, Techonice, 4 p 30x19)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, ĈEA, Praha 1983 – sur la paĝo 15 estas mencio pri liaj kontaktoj kun F. V. Lorenz kaj sur p. 251 lij vidatoj
  • Jaroslav Mařík: Kiu kiam? Ĉeĥoslovaka parto. (Artur E. Iltis, Saarbrücken 1987) – menciitaj naskiĝdato, elpaŝo kun la projekto Esperanta kaj mortodato kun rimarko pri la surtomba surskribo en Esperantisha
  • P. E. Stojan: Bibliografio de la internacia lingvo (Genève 1929) - sur p.467 pri la du verkoj de Železný sub n-roj 5671a kaj 5677

Rimarkigo pri la persona nomo[redakti | redakti fonton]

En la Historio de Kamarýt estas skribite Jaroslav, en Kiu kiam? de Mařík estas Jaromír. En la broŝureto pri Esperantido estas nur J. Železný, en la antaŭparolo Jaro Železný (familiara mallongigo por ambaŭ nomoj)