Jaromír Babička

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaromír Babička
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1908 (1908-08-08)
Morto 25-an de marto 2002 (2002-03-25) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jaromír Babička (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1908 en Lety - mortis la 25-an de marto 2002) estis ĉeĥa esperantisto-fervojisto, honora membro de IFEF.

Post fundamenta lernejo en Dobřichovice (proksime de Prago), li studadis ĉe Ŝtata reala gimnazio en Beroun. Post okjara studado li abiturientiĝis en junio 1927. La 6-an de oktobro 1927 li komencis deĵori ĉe ČSD (Ĉeĥoslovakaj ŝtataj linioj) kiel trajnekspedisto. En tiu funkcio li laboris en diversaj stacioj, lastfoje en Praha hlavní nádraží (Praga ĉefstacio). Post la dua mondmilito, en majo 1945, li fariĝis vicstaciestro en Děčín ĉefstacio. Děčín estas limstacio al Germanio.

En la jaro 1948, kiam komunistoj okupis regadon en Ĉeĥoslovakio, li estis enkarcerigita. Oni kulpigis lin pro patrujperfido kaj spionado. Oni riproĉis lin, ke pere de Esperanto li sendas sciigojn al fremdlando kaj tiel spionas, kaj perfidas sian socialisman ŝtaton. Post duonjara severa esplorado oni kondamnis lin al dudekjara puno en peza malliberejo. Unue oni proponis por li la plej altan punon, tio estas morto. Poste oni ŝanĝis ĝin al nur 20 jaroj en minejo.

Li estis sendita en plej malbonan malliberejon en misfame konata Jáchymov (Jaĥimov). Tie li travivis en teruraj kondiĉoj 4 jarojn. Danke al liaj familianoj, kiuj sukcesis gajni bonegan advokaton, oni permesis al li revizion de lia proceso. Tio okazis jam post kontraŭkomunista revolucio en Hungario, kiam ankaŭ en Ĉeĥoslovakio la situacio pliboniĝis, li sukcesis kaj povis reveni hejmen. Sed li ne kapablis gajni ian ajn laboron kaj devis vivi kun sia edzino en malbonaj kondiĉoj nur el tre malgranda salajro de sia edzino aŭ el helpo de iliaj amikoj kaj okazis, ke ili devis kelkfoje dormi sen manĝado.

Post preskaŭ du jaroj oni permesis al li labori kiel signalisto ĉe ČSD en fervoja stacio Řevnice. Tie li laboris preskaŭ tri jarojn. Dum tiu tempo li ofte kontaktis kun sia amiko, fervora esperantisto kiel li, kiu deĵoris en fervoja ministerio. Helpe de li oni fine permesis al li post multaj obstakloj deĵori kiel trajnekspedisto. De post multaj jaroj li fine revenis tien, kie li kiel junulo komencis. Post kelkaj jaroj kaj helpe de liaj Esperanto-amikoj oni konstatis, ke estus eble uzi liajn multajn spertojn ĉe fervojo pli bone al prospero de la fervojo, kaj oni destinis lin deĵori ĉe Instituto por instruado, kiel inspektoro, por instrui kaj ekzameni fervojajn deĵorantojn. En tiu funkcio li sukcesis fine fini sian fervojistan karieron ĝis la jaro 1970, kiam li emeritiĝis.

Jaromír Babička kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ kiam li studadis, interesis lin Esperanto, pri kiu rakontis al studentoj ilia profesoro. Bedaŭrinde tiutempe li ne havis eblecon ellerni ĝin. Nur post la milito en la jaro 1945, kiam li deĵoris en Děčín,, li aliĝis en kurson por komencantoj. Esperanto plaĉis al li kaj li fervore lernis ĝin. Ĉar li konis sufiĉe bone latinan lingvon, li rapide progresis, kaj post unu jaro li kun s-ro Růžička kaj kelkaj interesuloj fondis en Děčín unuan E-rondeton „Ĉiam antaŭen“. Oni sukcesis gajni propran klubejon, kie oni ĉiusemajne kunvenadis. Babička funkciis kiel instruisto, kaj oni elektis lin prezidanto de la klubo. Ĉiujare oni organizis kursojn, kaj la klubo bone prosperis ĝis la jaro 1948, kiam komunistoj okupis la registaron kaj ilia klubo estis disigita. Spite tion ili sukcesis plue kunveni ĝis la jaro 1954, kiam Babička estis enkarceriigita kaj la klubo disfalis.

Post reveno el karcero Babička fariĝis ano de Praga Esperanto-klubo. Li multe kontaktis kun sia amiko Bohumil Král, kiu laboris en fervoja ministerio. Evidente oni observis la evoluon en IFEF, kaj kontaktis ekzistantajn Esperanto-rondetojn de fervojistoj precipe en Česká Třebová, Děčín kaj Havlíčkův Brod. Babička kun Král kaj ilia amiko Bartošík ankaŭ estis ĉe fondo de ĉeĥa sekcio de IFEF, akceptita en la 17-a IFEF-kongreso en Hamar la 26-an de majo 1965 kun unue 60 membroj. Post morto de s-ro Král centro de la sekcio transiris al Česká Třebová, kie funkciis forta Esperanto-klubo sub gvido de s-ro Jiří Pištora kaj multaj aliaj samideanoj. Babička restis en Prago kaj funkciis kiel instruisto en multaj Esperanto-kursoj.

Dum la 43-a kongreso de IFEF en 1991 en Olomouc Jaromír Babička estis pro meritoj de Esperanto honorigita kiel „Honora Membro de IFEF“. Kiel li tiam konfesis, tio estis por li la plej granda premio pro ĉio, kion li por kara Esperanto sukcesis fari, kaj li sentis sin feliĉega.

Fontoj[redakti | redakti fonton]