Jaropolko la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jaropolko Svjatoslaviĉ
Grandprinco de Kievo
Великий князь Ярополк Святославович.jpg
Regado 972 - 978/980
Devena nomo Ѩрополкъ Свѧтославичъ
Alex K Kyiv Michael.svg
Morto 978/980
en Kievo
Antaŭulo Svjatoslav la Brava
Regento Sveneldo
Sekvanto Vladimiro la Granda
Edzino Julia, greka monaĥino
Idaro Svjatopolko la 1-a
Dinastio Rjurikidoj
Patro Svjatoslav la Brava
Patrino nenomita
Palatina princo de Kievo
Regado 970 - 972
Sekvanto Svjatopolko la 1-a
v  d  r
Information icon.svg

Jaropolko la 1-a — estis Grandprinco de Kievo el 972 al 980. Li estis la plej aĝa filo de Svjatoslavo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Nomo «Jaropolk» konsistas el slavaj vortoj «Jaryj» (Ѩръıи — hela) kaj «polk» (Полкъ — popolo; komparu kun germana Volk).

Grandprinco de Kievo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdato kaj patrino ne estas konataj. Unue Komenca kroniko mensciis lin je 968.

Je 970 lia patro, Grandprinco Svjatoslav, komencis militon kontraŭ Bizanca Imperio kaj enoficigis filon kiel Palatino de Kievo. Kiam je 972 Svjatoslavo pereis, li iĝis Grandprinco. Liaj fratoj, Olego kaj Vladimiro, regis kiel liaj palatinoj.

Li kontaktadis kun germana imperiestro Otto la 2-a kaj kun Papo. Laŭ ĥronikoj li simpatiis al kristanoj.

Interna milito kaj pereo[redakti | redakti fonton]

Je 977 komencis interna milito inter Jaropolko kaj liaj fratoj, princo de drevlanoj Olego kaj novgoroda princo Vladimiro. Jaropolko, pro persvadoj de Sveneldo, atakis drevlanan princlandon. Dum retreto, Olego pereis. Post la ekscio pri morto de Olego, Vladimiro elvenis al Svedio aŭ Baltio. Tiel Jaropolko iĝis grandprinco de tuta Kieva Regno.

Je 980 Vladimiro revenis. Komence li liberigis Novgorodon, poste aneksis Polockon, kaj venis al Kievo. Pro perfido Jaropolko estis murdita.

Laŭ Komenca kroniko Jaropolko estis mortita je 980, sed laŭ la plej antikvaj fontoj lia morto estis je 11-a de junio 978.

Jaropolko havis edzinon, kia post la lia morto naskis Svjatopolkon.

Parencaro[redakti | redakti fonton]