Jaroslav David

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslav David
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1919 (1919-03-14)
Morto 15-an de decembro 2002 (2002-12-15) (83-jaraĝa)
Tombo Q107046157
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jaroslav DAVID (14-a de marto 1919 - 15-a de decembro 2002) estis ĉeĥa fervojisto el Pustějov, kiu aktivis ĉefe inter fervojistoj kiel sindonema kunlaboranto de Terminara sekcio de FS ĈEA kaj Terminara kaj Fakeaplika komisionoj de IFEF, tradukanto kaj verkanto de fakaj fervojtemaj artikoloj, Honora Membro de IFEF. Inter aliaj verkoj li tradukis Trakcian vortaron de ČKD Praha el 1965 (en kunlaboro kun inĝ. Werner kaj inĝ. Vojáček), dum pli ol tridek jaroj li aktivis en kompilado kaj prilaboro de fervojfakaj terminaroj kaj en tradukado de Lg II, Lg III kaj Lg IV, kontribuis al Fervojfakaj Kajeroj, Terminara Kuriero (TeKu) k.a.