Jaroslav Flegr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslav Flegr
Persona informo
Jaroslav Flegr
Naskiĝo 12-an de marto 1958 (1958-03-12) (66-jaraĝa)
en Prago,  Ĉeĥoslovakio
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Alma mater naturscienca fakultato de la Universitato de Karolo vd
Profesio
Okupo evolutionary biologist • universitata instruisto • verkisto • etologo • biologoinstruisto vd
Laborkampo evolua biologioetologioevolua psikologioevoluekologioparazitologio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jaroslav Flegr (naskiĝis la 12-an de marto 1958, Praha) estas ĉeĥa profesoro de ekologio kaj evolucia biologio.

Li estas aŭtoro de teorio de frostiĝinta evolucio. Kelkaj organismoj atingis kulminon de siaj evoluciaj ebloj kaj ne povas plu evolui, kio ŝajne refutas la naturan selekton de Darwin. Sed tiuj, kiuj ne estas frostiĝintaj, evoluas plu. Plie ekzistas multaj aliaj faktoroj, kiuj influas la evolucion apud la natura selekto aŭ kunlabore kun ĝi. La komplikan teorion li eksplikas kun humuro en ducentpaĝa libro, kiu estis honorigita per premio Magnesia Litera 2007.

Li estas redakciano de gazetoj Vesmír kaj Neuroendocrinology Letters.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1994Evoluční biologie I.: Mechanismy mikroevoluce (Evolucia biologio I: Mekanismoj de mikroevolucio)
  • 1995Evoluční biologie I.: Mechanismy mikroevoluce - (Evolucia biologio I: Mekanismoj de mikroevolucio, reverkita versio)
  • 2005Evoluční biologie (Evolucia biologio)
  • 2006Zamrzlá evoluce (Frostiĝinta evolucio) Magnesia Litera por 2007 en kategorio de faka literaturoVenkintoj de MAGNESIA LITERA 2007 Arkivigite je 2009-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
  • 2007Úvod do evoluční biologie (Enkonduko en la evolucian biologion)
  • 2009Evoluční biologie (Evolucia biologio, 2-a eldono)
  • 2011Pozor, Toxo!: tajná učebnice praktické metodologie vědy (Atentu, Tokso!: sekreta lernolibro de praktika metodologio de scienco)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]