Jaroslav Hašek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslav Hašek
Naskiĝo 30-a de aprilo 1883
en Prago, Bohemio,
Aŭstrio-Hungario
Morto 3-a de januaro 1923
en Lipnice nad Sázavou,
Ŝablono:Flagikono Ĉeĥoslovakio
Nacieco ĉeĥo
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo humuro, satiro, romanoj
Reprezentaj verkoj La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito
vdr

Jaroslav HAŠEK (naskiĝis la 30-an de aprilo 1883 -mortis la 3-an de januaro 1923) estis ĉeĥa humuristo kaj satiristo, kiu famiĝis precipe per sia mondfama romano Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, tradukita en sesdekon da lingvoj, sed li verkis ankaŭ mil kvincent rakontojn, estis ĵurnalisto, bohemiano kaj mistifikanto.

Vivo

Li naskiĝis en la 30-a de aprilo 1883 en Prago kiel filo de mezlerneja instruisto de matematiko Josef Hašek kaj de lia edzino Katerina. La familio kun tri infanoj (Jaroslav havis ankoraŭ je tri jaroj pli junan fraton Bohuslav kaj orfan kuzinon Maria) pro malriĉeco ofte ŝanĝis loĝejon, pli ol dekfoje dum lia infanaĝo. Neniam li ekkonis, kio estas vera hejmo kaj la manko de ankreco verŝajne influis lian vageman vivon. Kiam li estis dektrijara, mortis lia patro kaj la patrino ne kapablis lin firme eduki. La adoleskanta knabo en sia dekkvina jaro ĉesigis la studadon en gimnazio, lernis metion de drogisto, sed fine li abiturientiĝis ĉe la komerca akademio. Ne longe li laboris kiel bankoficisto, sed poste li preferis liberan profesion de verkisto.

Li tramarŝis piede duonon de Eŭropo kaj duonon de Azio, aliĝis al anarkiistoj, ne evitis lin arestejoj kaj eĉ psikiatriaj hospitaloj. Loĝante en gastejoj li pasigadis multe da tempo kun amikoj, amuzante ilin per siaj spritaj rakontadoj kaj pagante ilian drinkadon per rapide verkitaj rakontoj, tuj venditaj al la plej proksima gazeto. Mallonge li laboris en kelkaj redakcioj. Ekzemple kiel redaktoro de zoologia gazeto li elpensadis novajn speciojn de bestoj, pri kiuj furioze disputis pluraj profesoroj - sed ankaŭ la nomoj de tiuj profesoroj estis liaj propraj pseŭdonomoj. Nenia miro, ke la gazetoj rifuzadis dungi daŭre tian redaktoron. Lia plej granda mistifiko estis fondo de Partio de Modera Progreso en la Limoj de Leĝo, per kiu li parodiis paroladojn de tiutempaj politikistoj.

Hašek primokis ĉion kaj ĉiujn, sin mem ne ekskludante. Neniom li zorgis pri la stilo nek pri literaturaj skoloj. Li mem konsideris sian verkadon metio, ne arto. Sed li verkis spontane kiel vulkano. Ŝercojn li praktikis ne nur surpapere, sed ankaŭ en la realo. Multaj homoj koleris kontraŭ li, konsiderante lin pigrulo, vagabondo, drinkulo, senrespondeculo kaj ceteraj.

En 1910 li edziĝis al verkistino Jarmila Mayerová, sed kiam dum la unua mondmilito li estis kaptita de rusoj, li edziĝis en Ruslando duafoje. Li fariĝis bolŝevista komisaro, sed post la milito li revenis denove en Pragon.

Antaŭ la milito en 1911 li verkis unuajn rakontojn pri Švejk, tamen nur post la milito en lia glora romano fariĝis Švejk "genia idioto", kiu primokis la militon kvazaŭ gastejan interbatiĝon. En tiu tempo Hašek jam grave malsaniĝis kaj nekredeble grasiĝis. Li ne plu skribis, sed diktis la ĉapitrojn de Švejk en sia ĉambro en la urbeto Lipnice, kie li neatendite mortis en la 3-a de januaro 1923 preskaŭ 40-jara.

Verkoj

La verkaron de Jaroslav Hašek eblas dividi je tri ĉefaj partoj: - romano La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito - libro Politika kaj sociala historio de Partio de Modera Progreso en la Limoj de Leĝo - proksimume milo kaj duonmilo da rakontoj, kiujn li publikigis en diversaj gazetoj ne nur sub propra nomo, sed ankaŭ sub multaj pseŭdonomoj

Statuo de brava soldato Švejk ĉe staciodomo en Humenné - Slovakio, kie Švejk estis dum la milito

Post lia morto multaj el rakontoj de Hašek estis kolektitaj kaj eldonitaj libroforme. Ne estas facile elspioni en malnovaj gazetoj liajn verkojn, ofte kaŝitajn sub pseŭdonomoj, kaj poste ilin ordigi laŭ la temoj. La unuopaj redaktistoj grupigis rakontojn pri infanoj, pri bestoj, pri krimuloj, pri religianoj kaj laŭ similaj kriterioj. Ni elektis por nia libro precipe rakontojn verkitajn en la unua persono kiel proprajn travivaĵojn de Hašek, ne grave, ĉu realajn aŭ fikciajn. Ni kredas, ke ni tiamaniere formis lian burleskan aŭtobiografion pli malpli respondantan al la vero - ĉar ankaŭ liaj troigoj, fanfaronoj kaj mistifikoj apartenas al lia vivo. Ni aldonas ankoraŭ kelkajn fragmentojn el lia cetera verkado, ankaŭ de pluraj tradukistoj, por ke la leganto povu gustumi liajn verkojn laŭ diversaj manieroj.

En Esperanto aperis liaj pluaj rakontoj jam antaŭ la milito, eĉ la unuaj ĉapitroj de Švejk (tr. Josef Štadler), eldonitaj de SAT en 1934. La kompleta Ŝvejk estis tradukita de Vladimír Váňa kaj estas atingebla en la fama eLibrejode Franko Luin (serĉu en fako "BELETRO: PROZO"). En 1995 eldonis la eldonejo KAVA-PECH liajn rakontojn sub la titolo Ne nur soldato Švejk.

En Esperanto aperis

Statuo de Jaroslav HAŠEK proksima al drinkejo, kie li skribis siajn verkojn (Žižkov, Praha)
Tombo de Hašek en Lipnice nad Sázavou