Jaroslav Liška

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jaroslav Liška (1961-) estas ĉeĥa esperantisto. Li komencis lerni Esperanton en 1986 SET Lančov kaj daŭrigis en loka E-klubo en Prostějov. En 1987 laboris en la klubo kiel respondeculo pri laboro kun junularo. Ekde 1988 instruis Esperanton en porpublikaj kursoj kaj en pluraj lernejoj kaj metilernejoj kiel nedevigan studobjekton. En 1989 fariĝis prezidanto de la E-klubo en Prostějov kaj fondis trupon de Skolta Esperanto-Ligo. Ekde 1997 funkcias kiel reprezentanto de Skolta Esperanto-Ligo en Ĉeĥio. Ĉeforganizis plurajn E-aranĝojn (90 jaroj de EK Prostějov en 1999, 100 jaroj de EK Prostějov en 2009, regionaj turismaj renkontiĝoj k.a.). Prilaboris detale historion de E-movado en Prostějov ekde 1898 kaj en 2009 omaĝe al 100jariĝo de la klubo eldonis dulingve publikaĵon tiuteman.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]