Jaroslav Mařík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslav Mařík
Jaroslav Mařík en Muzeo de Komeno en Prago (1992)
Jaroslav Mařík en Muzeo de Komeno en Prago (1992)
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1913 (1913-12-22)
Morto 5-an de majo 1997 (1997-05-05) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantistoverkistoĵurnalisto
vdr

Jaroslav MAŘÍK (naskiĝis la 22-an de decembro 1913, mortis la 5-an de majo 1997) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj honora membro de Ĉeha Esperanto Asocio (ĈEA).

Esperantiĝo kaj movadaj oficoj[redakti | redakti fonton]

Post Esperantidon (1929), li ellernis aŭtodidakte Esperanton (1934), estis en Ĉeĥio estro de la Gazetara Servo, kasisto de Radio-komisiono, membro de la Lingva komisiono, membro de Vortara sekcio, ĉefdelegito de la Esperanto-junularo, redaktanto de la junulara bulteno Tagiĝo, instruanto kaj ekzamenanto en someraj Esperanto-tendaroj, komitatano de EAĈSR, komitatano de UEA (1950-51), profesia redakciano de la ĉiutagaj Esperanto-elsendoj de Radio-Praha (tradukisto, parolisto, komentisto pri Esperanto-movado kaj sporto), aktiva partoprenanto en artprogramoj de la Verda Stacio.

Post likvido de EAĈSR kaj EK Praha li funkciis kiel gvidanto de la interes-rondeto "Esperantista Klubo en Praha" (rezigno en 1962 pro netolereblaj ĝenadoj flanke de la sekreta ŝtata polico). En 1968-1969 li prezidis la Preparkomitaton de Ĉeĥa E-Asocio kaj en tiu funkcio li en la 27-a de januaro 1969 "solene" transprenis en la ministerio de internaj-aferoj la permeson (aprobitan statuton) por lanĉi ĈEA. Kiel estrarano de ĈEA li poste laboris ĝis 1977.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Inter la esperantistoj konata kiel "marŝanta enciklopedio pri la movado", Mařík estis aŭtoro aŭ kunaŭtoro de multaj verkoj.

Pri historio de la Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Pri vortaroj kaj terminaroj[redakti | redakti fonton]

Mařík preparis Aldonon de novaj terminoj por la "Granda vortaro Ĉeĥa-Esperanta" de fratoj Filip (1949) kaj esperantigis la Fremdlingvan korespondadon por filatelistoj (1962) de Pavel Kucharský kaj la komercan terminaron Alilandano antaŭ vendotablo de Z. Hubka.

En la ĉeĥan lingvon li tradukis la Armean terminaron de E. D. Durant (1948) kaj Suplementon de Plena Vortaro de Gaston Waringhien (1959, en manuskripto). Lingve li kunlaboris ĉe Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-esperanta poŝvortaro de R. Hromada.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ mendo de publikaj aŭtoritatoj Mařík tradukis jenajn verkojn el la ĉeĥa al Esperanto:

  • 1948: Konstitucio de Ĉeĥoslovaka Respubliko (1948),
  • 1949: Lerneja reformo de Ĉeĥoslovakio (1949, 1950),
  • 1959: Ĉeĥoslovakio en nombroj (1959, 1962) kaj
  • 1968: Agad-programo de K.P.Ĉ [t.e. Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio] (1968).

El Esperanto en la ĉeĥan li tradukis Homlupon de la estono A. Gailit (1936).

Krome Mařík partoprenis en preparo de la libroj Praha-gvidlibro (1961) kaj Poŝatlaso de la mondo, kaj kontribuis al multaj gazetoj Esperantaj kaj ĉeĥaj, kolektis materialojn (ekz. pri Francisko Valdomiro Lorenz, biografioj de elstaraj esperantistoj) reviziis verkojn kaj tradukojn (lastatempe manuskripton pri Komenio). Li estis la plej aktiva kontribuanto al la ĉeĥa Esperanto-gazeto Starto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]