Jaroslav Mastný

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jaroslav MASTNÝ (naskiĝis la 29-an de aprilo 1892 en Olomouc - mortis la 30-an de junio 1958 en Olomouc) estis ĉeĥa esperantisto, membro de Moraviaj Esperanto-Pioniroj.

Doktoro pri juro, ŝuofabrikisto.

Jam kiel studento antaŭ la unua mondmilito li eldonis en Prago kun alia studento Josef Friedrich glumarkojn kun tekstoj el la verkaro de Jan Amos Komenský

Sed nur en Olomouc kreiĝis la kolektivo de Jaroslav Mastný, Antonín Kudela kaj Albín Neužil, nomata Moraviaj Esperanto-Pioniroj, kiu ĝis 1938 eldonis 12 beletrajn kaj sciencajn verkojn.