Jaroslav Mária

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslav Mária
Persona informo
Naskonomo Jaroslav Mayer
Naskiĝo 24-an de februaro 1870 (1870-02-24)
en Rakovník
Morto 3-an de novembro 1942 (1942-11-03) (72-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Mortis per infekta malsano vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Alma mater jura fakultato de la Universitato de Karolo vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgoadvokato • sciencfikcia verkisto • juristo vd
Laborkampo jurisprudencoliteraturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jaroslav Mária (propranome Jaroslav Mayer), naskiĝinta la 24-an de februaro 1870 en Rakovník, mortinta la 8-an de novembro 1942 en koncentrejo Aŭŝvico. Li estis juddevena verkisto kaj dramisto, aŭtoro de vico da provokemaj romanoj, ekzemple en medio de justico (Sinjoraro en talaro, Pesiloj kaj glavo ktp.) kaj teatraj ludoj. Li klopodis kapti akre kritikan kaj satiran bildon de tiutempa ĉeĥa socio en romanoj kaj pamfletoj Soldatoj kaj diplomatoj (1930), Bankieroj kaj proletaroj (1934), Advokatoj (1937). Krome li ripete revenadis al okazintaĵoj de tragika ampasio (romano Pendolo de eterneco (1920)) kaj al erotikaj temoj. Li pasigis la plej belajn momentojn de sia vivo, dum sia libertempo, en Italio, kiun li perfekte konis kaj amis ĝin kiel sian patrujon.

JUDr. Jaroslav Mária naskiĝis en multnombra familio de advokato. Li studis en gimnazio en Benešov kaj en Hradec Králové, abiturientan ekzamenon li faris en gimnazio en Prago. Ekzamenite en ĉeĥa universitato en Prago, li laboris unue kiel advokata koncipiento en Rakovník kaj en Hradec Králové, en la jaroj 1903 ĝis 1908 li laboris en Beroun, poste kiel memstara advokato en Tábor. Dum Heydrich-periodo li estis en junio de 1942 arestita. Malliberigata li estis en Prago, Terezín kaj ekde septembro en Aŭŝvico, kie li post kelke da monatoj mortis pro ekzantema tifo.