Jaroslav Vrchlický

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jaroslav Vrchlický

Jaroslav VRCHLICKÝ, propranome Emil FRÍDA (naskiĝis la 17-an de februaro 1853 en Louny; mortis la 9-an de septembro 1912 en Domažlice) estis ĉeĥa poeto kaj tradukisto.

Li studis filozofion kaj latinidajn lingvojn kaj ilian literaturon, samtempe li instruis la ĉeĥan al la franca historiisto Ernest Denis, kiu famiĝis per sia historio de la ĉeĥa nacio.

En 1879 Vrchlický edziĝis al Ludmila Podlipská, filino de la verkistino Sofie Podlipská. Ilia filino Eva Vrchlická estis aktorino kaj verkistino.

Vrchlický estis profesoro de la Praga universitato, akademiano kaj honora membro de pluraj eksterlandaj akademioj.

Li estis unu el la plej produktivaj ĉeĥaj poetoj, dramverkistoj kaj tradukistoj. Li tradukis tre diferencajn aŭtorojn (Shakespeare, Hugo, Baudelaire, Dante, Calderon, Lope de Vega, Dumas, Goethe, Byron, Rostand, Andersen, Mickeiwicz), klopodante enĉeĥigi ĉiujn ĉefverkojn de la mondliteraturo, pro kio li estis multe kritika de la juna literatura generacio, ĉar ne ĉiuj tradukataj aŭtoroj estis taŭgaj por lia poezia tipo.

Ĝis nun estas populara lia komedio Nokto en Karlŝtejn, kiu estis sukcese filmita kiel muzikalo. En Esperanta traduko de Miloš Lukáš sub titolo Nokto en Karlův Týn ĝi estis ludata dum la 13-a UK 1921 en Prago. El lia poezio precipe la Kampulaj baladoj kaj unuopaj poemoj aperas en gazetaro.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Al proksimiĝanta ventego (tradukis Leo Belmont, Lingvo Internacia XII/1907, 2, s. 62)
  • Amarus (tradukis Stanislav Schulhof, Bohemaj grenatoj, 1920)
  • Arbara motivo (tradukis Rudolf Hromada, Nova Eŭropo I/1921, 1, s. 2)
  • Balado pri la monto Blaník (tradukis R. Hromada, Ĉeĥoslovaka antologio, s. 130)
  • Eklogo (tradukis R. Hromada, Ĉs. antologio, s. 132, LM 1931, s. 21 La Progreso XIII/1931, 1 2, s. 3)
  • Giotto kaj la animo (tradukis A. Jandík, en: Literatura Mondo 1931, paĝo 113)
  • Hakon. Melodramo. (tradukis Jiří Kořínek)
  • Ho jes (tradukis R. Hromada, Intima triptiko, s. 14)
  • Iluzio (tradukis Kolomano Kalocsay, Eterna Bukedo)
  • La kanto (tradukis S. Schulhof, Bohemaj grenatoj, 1920)
  • El la melankoliaj serenadoj I, II (tradukis K. Kalocsay, Eterna Bukedo)
  • Mortado (tradukis Josef Bednář, Esperanto ve 100 hodinách J. Bednáře, 1925)
  • Patrujo (tradukis Stanislav Kamaryt, Nova Eŭropo, 1923, 14)
  • Poezio kaj prozo (tradukis G. Agrikola, Esperantisto, 1929, s. 144)
  • Post la pluvo (tradukis K. Kalocsay, Eterna Bukedo)
  • Printempa kanto (tradukis Antoni Grabowski, El Parnaso de Popoloj, s. 29)
  • Rabbat Tanit (tradukis J. Jenyj, Lingvo Internacia VI/1901, 12, s. 155)
  • Ŝtupoj (tradukis K. Kalocsay, Eterna Bukedo)
  • Venis aŭtuno, Por iom da amo (tradukis J. Kořínek)
  • Akvofloroj (tradukis Miloš Lukáš, Esperantista)
  • Jasmeno (tradukis Miloš Lukáš)
  • Harut kaj Marut (tradukis Miloš Lukáš, Esperanto UEA)
  • Dancistinoj (tradukis Miloš Lukáš, en: Ĉeĥoslovaka antologio)
  • Dante Gabriel Rossetti (tradukis Miloš Lukáš, en: Literatura Mondo marto 1931, paĝoj 44–45)
  • Eloa (tradukis Miloš Lukáš, 1923)
  • Fragoj (tradukis Miloš Lukáš, Esperantisto 1920)
  • Ludiloj (tradukis Miloš Lukáš, Legu kaj parolu 1925)
  • Luna nokto (tradukis Miloš Lukáš, Legu kaj parolu 1925)
  • Nokto en Karlův Týn (tradukis Miloš Lukáš, 1921 libroforme)
  • La violono de l' cigano (tradukis Miloš Lukáš, Legu kaj parolu 1925 82 čítanka Julie Šupichové
  • La vivo (tradukis Miloš Lukáš, Lit. Mondo VI 1932, Argentina E isto 1933)
  • Vojo inter avelujoj (tradukis Miloš Lukáš, Nova Eŭropo)
  • Legendo pri Sankta Zita (tradukis Miloš Lukáš, Literatura Mondo 1949)
  • Kvieto (tradukis Miloš Lukáš, Ligilo IV 1936)
  • Burchielo (tradukis Miloš Lukáš, Literatura Mondo 1948)