Jaroslav Šustr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslav Šustr
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1901 (1901-12-06)
en Prago
Morto 8-an de septembro 1969 (1969-09-08) (67-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jaroslav ŠUSTR (naskiĝis la 6-an de decembro 1901 en Prago - mortis la 8-an de septembro 1969 en Prago) estis ĉeĥo, vendejestro, esperantisto ekde 1917, prezidanto (kaŝe mecenatema) de EK Praha (1931-1958), fondinto de la praga E-biblioteko, delegito kaj ĉefdelegito de UEA (1931-1969), landa peranto de Heroldo de Esperanto (1920-1969).

Trifoje li savis la bibliotekon antaŭ pereo (okupacio, politikaj kaŭzoj) kun 1800 volumoj, kaj enmetinte en 1969 sian propran libraron, li starigis bibliotekon kun 4700 volumoj. La kluba estraro atribuis al ĝi honoran titolon "Biblioteko Jaroslav Šustr" (en 1980 jam 6100 volumoj, bedaŭrinde post 1980 daŭre fermita kaj nun en Česká Třebová). Post la likvido de la landa asocio (1952) pro sia daŭra aktiveco landskala celanta malhelpi pereon de la movado, en 1958 li estis tenata 92 tagojn en arestejo de la totalisma reĝimo (kun malpermeso eksidi dum tutaj tagoj) kaj poste devis abdiki la klubgvidadon.

Jaroslav Šustr ricevis diplomojn de la eduk-ministerio de Gvatemalo (1953) kaj de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato (1965), honoran prezidantecon de EK Praha kaj honoran membrecon de ĈEA.

Morto de la patro[redakti | redakti fonton]

Karel ŠUSTR, patro de nia kluba prezidanto mortis la 12-an de aŭgusto. Li fariĝis viktimo de sia helpemo en la poresperanta aktiveco de sia filo. Li estis tiu, kiu ĉiutage zorgis pri ĝustatempa forsendado de registrita poŝto kaj de ĉiu poŝto por eksterlando. Li akcidentis dumire al la poŝtoficejo kaj mortis post 41-taga lukto kontraŭ la sekvoj de sia falo. (Bulteno de EK Praha, 41/1956)


Citaĵo[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Jaroslav ŜUSTR, ĉeĥoslovako, komercisto-detalisto en Praha. Nask. 6 dec. 1901. E-isto de 1917. Partoprenas aktive en prop. de 1921 kiel funkciulo de ĈAE, UEA kaj aliaj organizoj. De 1927 prez. de EK en Praha, de 1932 ĝen. sekr. de ĈAE. Komerca reprezentanto de HDE en Praha.