Jaroslava Moserová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslava Moserová
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1930 (1930-01-17)
en Prago
Morto 24-an de marto 2006 (2006-03-24) (76-jaraĝa)
en Prago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo tombejoj de Olšany vd
Lingvoj ĉeĥaangla vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Partio Civic Democratic Alliance vd
Subskribo Jaroslava Moserová
Memorigilo Jaroslava Moserová
Familio
Gefratoj Božena Moserová vd
Profesio
Okupo verkistopolitikistokuracistopedagogo • pentristo • tradukisto • grafikartisto • scenaristodiplomato vd
Laborkampo medicinoliteraturo • translating activity • diplomatiopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jaroslava MOSEROVÁ (naskiĝis la 17-an de januaro 1930 en Praha, mortis la 24-an de marto 2006 en Praha) estis ĉeĥa kuracistino, sciencistino, verkistino, tradukistino kaj politikistino. Ŝi multe aktivis sur la tutmonda nivelo kaj apartenas al plej aprezataj ĉeĥaj personoj de la lastaj jaroj, pro sia multflanka agado kaj kunligo de alta profesieco kaj klereco kun profunda homeco, kiu donis al ŝi nerefuteblan karismon.

En jaroj 1947-1949 ŝi studis medicinon en Usono. En sia origina kuracista profesio ŝi specialistiĝis pri brulvundoj. I.a. ŝi priflegis Jan Palach, post kiam li protestante kontraŭ la soveta okupacio de Ĉeĥoslovakio en 1969 publike mem bruligis sin.

Ŝi verkis multajn rakontojn, filmscenarojn kaj teatraĵojn. Popularaj iĝis ŝiaj tradukoj de detektivaj romanoj de Dick Francis, kies persona amikino ŝi estis.

En jaroj 1991-1993 ŝi estis ambasadorino en Aŭstralio kaj Novzelando.

Longdaŭre ŝi ofereme laboris por UNESCO - en la 90-aj jaroj ŝi estis membrino de la konsilio kaj ekde 1999 prezidantino de la Ĝenerala konferenco de UNESCO.

Krome ŝi aktive partoprenis en ĉeĥa politika vivo, en 1996-1998 ŝi estis vicprezidantino de ĉeĥa Senato. En 2003 ŝi sensukcese kandidatiĝis por ofico de prezidanto de Ĉeĥa respubliko.

"Jara Moserová personigis la karakteron de la tuta ĉeĥa nacio – kuraĝon, honestecon kaj persistemon. Dum sia vivo ŝi multon atingis kaj samtempe ŝi konservis nekredeblan kaj senarmigan modestecon. Ŝi multe mankos al mi." DICK FRANCIS, 24. 3. 2006