Jasenica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jasenica (apartigilo)
Jasenica
hungare: Jeszence
municipo
Vido al Jasenica
Blazono
Oficiala nomo: Jasenica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Považská Bystrica
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horné Považie
Situo Jasenica
 - alteco 311 m s. m.
 - koordinatoj 49° 10′ 50″ N 18° 27′ 00″ O / 49.18056 °N, 18.45000 °O / 49.18056; 18.45000 (mapo)
Areo 7,3 km² (730 ha)
Loĝantaro 1 053 (31.12.2007)
Denseco 144,25 loĝ./km²
Unua skribmencio 1269
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 018 17
Telefona antaŭkodo +421-42
Aŭtokodoj PB
NUTS 513172
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Jasenica, Považská Bystrica District
Retpaĝo: www.jasenica.sk
Portalo pri Slovakio

Jasenica (hungare Jeszence [jesence]) estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Jasenica situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj (aŭtovojo estas proksime). Považská Bystrica troviĝas je 7 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri Nagyjeszence (Veľká Jasenica) (=Granda J.) en 1269 en formo "Jezencha", pri Kisjeszence (Malá Jasenica) (=Malgranda J) en 1598 en formo "Kys Jeszenicze". En 1784 loĝis Granda Jeszenice 197 vilaĝanoj (40 familioj en 32 domoj, en 1828 256 vilaĝanoj en 28 domoj. En 1784 loĝis en Malgranda Jeszenice 215 vilaĝanoj (39 familioj en 34 domoj, en 1828 256 vilaĝanoj en 28 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyjeszence 246, en Kisjeszence 200 homoj, (en ambaŭ plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Považská Bystrica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. La 2 vilaĝoj en 1921 unuiĝis. En 2001 vivis en Jasenica 948 homoj, (939 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]