Jasmin Gerat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jasmin Gerat
Jasmin Gerat en 2010
Jasmin Gerat en 2010
Persona informo
Jasmin Gerat
Naskiĝo la  25-an de decembro 1978(nun 1978-12-25) (45‑jara)
en en Berlino, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo televida prezentisto • teatra aktoro • filmaktoro • modelo • voĉaktoro • aktoro • television announcer vd
Laborkampo kina aktorado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jasmin Gerat (naskiĝis la 25-an de decembro 1978 en Berlino, do nun 45-jara) estas germana aktorino kaj televida prezentistino.

Vivo

La patrino de Jasmin Gerat estas germanino, la patro turko.[1] Ekde la jaro 1985 ŝi frekventis elementan lernejon en Berlino kaj en 1994 finis la lernejajn jarojn per reallerneja ekzameno. Samjare ŝi - en aĝo de 15 jaroj - gajnis la modelulan konkurson de la adoleskula magazino Bravo Girl. En 1995 ŝi atingis 2-an pozicion en la internacia modelula konkurso The Look of the Year. Tiujare ŝi komencis volontulan staĝon en la televida stacio tm3 kaj prezentis la televidan magazinon Heart Attack ("koratako"). Ekde la jaro 1996 ŝi aldone transprenis la televidajn magazinojn Bravo TV kaj Chartbreaker. Pli ol jaron ŝi paralele pluprezentis ĉiujn tri televidajn magazinojn. En aĝo de 18 jaroj ŝi finis la prezentadon de televidaj magazinoj kaj faris mondvojaĝon. Sekve, en 1998 ŝi kun kun Christian Ulmen germanlingve prezentis la televidan magazinonMTV Alarm de la primuzika televida stacio MTV - jen ŝia ĝis nun lasta tasko de televida prezentisto.

Ekde la jaro 1997 ŝi laboras kiel aktoro de kinejaj kaj televidaj filmoj, kaj de teatraĵoj. La unuan ĉefrolon ŝi havis en la filmo Caipiranha de la reĝisoro Felix Dünnemann. Ekde tiam ŝi aktoris en pluraj sukcesaj kinejaj kaj televidaj filmoj. En la germanlingva eldono de la magazino Playboy de julio 1998 ŝi malmulte vestata estas prezentata en fotoserio kaj en la titolpaĝa foto.

Dum 1999 ŝi aktoris en la drama teatrejo de Düsseldorf kaj dum 2001 en tiu de Hanovro.

Post la teatraj roloj sekvis pluraj epizodaj ĉefroloj en vasta gamo da televidaj serioj. Inter la jaroj 2000 kaj 2005 ŝi havis konstantan rolon en la televida serio Küstenwache ("morborda gardistaro") de la kanalo ZDF. En 2003 sekvis plia ĉefrolo en la kineja filmo Mädchen, Mädchen 2 – Loft oder Liebe ("knabinoj, knabinoj 2 - urbocentra apartemento aŭ amo") de la reĝisoro Peter Gersina. En la sama jaro ŝi en la televida serio Nachtschicht ("nokta skipo") aktoris la rolon de juna virino, kiu post nasko donas sian idon al adopto, dum ŝia edzo estas en malliberejo. Ŝi mem kaj pluraj germanaj filmkritikistoj konsideras tiun rolon ŝlosila, ĉar poste ŝi ricevis ankaŭ "plenkreskajn", seriozajn rolojn, ne nur tiujn de relative senproblema, iom ekzotika juna belulino. Inter la unuaj ekzemploj de tiaj pli seriozaj rolo estas ŝia partopreno en la filmo Die Mandantin de la reĝisoro Marcus O. Rosenmüller en 2004.

Inter la jaroj 2005 kaj 2007 ŝi havis konstantan rolonn kiel policistino Jale Beck en la televida krimfilma serio SOKO Köln ("speciala polica komisiono Kolonjo"). La rolo evoluiĝis aparte por ŝi, kaj ŝi mem kundifinis ĝin: Ne nur iuj karakteraj ecoj estas komunaj, sed ankaŭ la fakto ke la rolo de Jale Beck samkiel la personaĵo de Jasmin Gerat estas devene duonturka kaj duongermana.

Dum la lastaj jaroj, ŝi inter alie en 2006 ĉefrole videblis en la televida filmo Mord auf Bestellung de la reĝisorino Isabel Kleefeld, en 2009 en la kineja filmo "Zweiohrküken" - kun la aktoro Til Schweiger kaj ties filino, la knabineto Emma Schweiger, kaj en 2011 en la kineja filmo " Kokowääh" same kun patro kaj filino Schweiger.

Jasmin Gerat estas patrino de filineto naskita en 2007.

Filmaro (elekto)

  • 1997: First Love – Die große Liebe
  • 1998: SK-Babies – Partyline
  • 1998: Caipiranha, Vorsicht bissiger Nachbar (filma komedio)
  • 1999: Küstenwache, televida serio, gasta rolo
  • 2000: Ein Scheusal zum Verlieben
  • 2000–2005: Küstenwache, televida serio, konstanta rolo de la policistino Mona Jürgens
  • 2000: I Love You, Baby
  • 2001: Marokko und der beste Mensch der Welt
  • 2002: SK Kölsch, televida krimfilma serio – Die letzte Runde
  • 2003: DerBulle von Tölz, televida krimfilma serio – Strahlende Schönheit
  • 2004: Zwischen Liebe und Tod
  • 2004: Nachtschicht – epizodo Vatertag
  • 2004: Mädchen, Mädchen 2 – Loft oder Liebe
  • 2005: Die Mandantin
  • 2005–2007: SOKO Köln, televida krimfilma serio
  • 2006/2009: Alarm für Cobra 11 – Die Autobahnpolizei, televida krimfilma serio – epizodoj Lauras Entscheidung/Rhein en Flammen
  • 2006: Mord auf Rezept
  • 2008: Kommissar Stolberg, televida krimfilma serio – epizodoj Die zweite Chance
  • 2009: Zweiohrküken
  • 2010: Ausgerechnet Afrika
  • 2011: Kokowääh
  • 2011: Tatort, televida krimfilma serio - epizodo Grabenkämpfe
  • 2011: Liebeskuss am Bosporus
  • 2011: Tatort, televida krimfilma serio - epizodo Das erste Opfer

Prezento de televidaj magazinoj

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj aktoraj informoj (germane) greke Jasmin Gerat ĉe Interreta filma datumbazo (angle) greke intervjuo germanlingva Ich habe einen Traum kun Jasmin Gerat en la retejo zeit.de (2011)

Notoj

  1. informoj pri Jasmin Gerat en la retejo multikulti.de ("plurkulturuloj", germane)