Jason (bildstriisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jasono (bildstriisto))

John Arne Sæterøy, kun plumnomo Jason (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1965 en Molde, Norvegio) estas norvega bildstriisto kaj la ricevinto de kelkaj premioj bildstriaj, kiel la norvega Sproing-premio kaj la alttaksata Eisner-premio. Stilo lia estas bonkonata ekster Norvegio kaj lia konateco probable estas pli alta en kelkaj landoj (precipe Francio) ol en hejmlando lia.

Ĉe la 27-a de julio 2007, Jasono ricevis la Eisner-premion (nomigita el la fama usona bildstriverkisto Will Eisner) por la plej bona usona eldonaĵo de materialo internacia en la jaro 2006. La premiita eldono estis la albumo The Left Bank Gang, kiu en la norvega nomiĝas Hemingway.

Junaj jaroj (antaŭ la jaro 2000)[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj bildstriistoj, li studis grafikan dezajnadon je la ŝtata lernejo por arto (Statens Kunsthøyskole) kaj uzas tian fakon kiel dua laboro. Lia debuto okazis en 1981, kaj kiel multaj aliaj norvegaj bildstriistoj li komencis en KonK, unu el la magazinoj norvegaj por amatoraj bildstriistoj. Li daŭre publikigas historietojn bildstriajn al diversaj eldonoj.

En 1991 li ricevis sian unuan premion, la premio de la norvega bildstriistaro (Norsk tegneserieforbund), por la rakonteto Pervo. Kvar jarojn poste 1995 li eldonis sian unuan albumon solan, Lomma full av regn ("Pluvoplena poŝo"), kiu estis premiita de la norvega bildstrimagazino TEGN kiel la plej bona bildstrialbumo antaŭ tiam.

Lomma full av regn estas absurda rakonto kun elementoj kiel amo, sapgloboj, krimuloj, eksterplaneduloj, akvopafiloj, flugantaj ĉapeloj, homlupoj kaj unu nekomprenebla okazaĵsekvo. Ĝi estas strekita realismece. Post la eldonado de Lomma full av regn li ekekzperimentis pri sendialogaj rakontoj kaj homecaj bestoj, kaj ne homoj, kiel la personaro de liaj bildstrioj. Kaj estis per tia stilo li famiĝis kaj ricevis atenton eksterlandan (precipe el Francio, kiu havas malnovan tradicion por tia bildstristilo, kaj poste el Usono).

La jaroj 2000 —[redakti | redakti fonton]

Dum la sekvintaj kvin jaroj li daŭre eldonis kelkajn etajn rakontarojn kun etaj bildstrioj, numeroj unu ĝis naŭ de la serio Mjau mjau, antaŭ li eldonis la albumon Sshhhh! (en la jaro 2000). Sshhhh! estas rakonto pri la karaktero ofte konata kiel "Kråkemannen" (la korvulo), lia soleco kaj daŭra ĉasado de la vera amo (kutima temo de jasonaj bildrakontoj). Sshhhh! estas pli komprenebla ol Lomma full av regn ĉar ĝi ne havas la saman strukturon absurdan, tamen ĝi havas kelkajn malrealismaĵojn (ekz. skeleto kiu korvulon sekvas dum ero de la rakonto; eksterplaneduloj; sekcio kie korvulo nevidebliĝas; kaj nerekta rakontsekvo). Ĝi havis grandan sukceson en Usono.

Vent litt... (Haltetu), kiu eldoniĝis en 2002 havas la saman solecan senton je Sshhhh!, sed la rakonto estas pli rekta kaj havas malpli elementojn absurdajn. Ĝi havas iom da dialogo, tamen malmultege, kaj estas sendube lia plej malĝojiga libro. Ĝi estas rakonto pri du amikoj kaj kiel la morto de unu el ili influencas la vivo de la alia. Tial la libro dividas en du partoj: unu pri la perfekta vivo, kaj unu pri soleco kaj la rekta vojo abismen.

Jernvognen (La fera ĉaro), Jason repruvis ke li majstras la arton rakontantan. Li estis adaptita el fama krimromano de la novega verksito Stein Riverton (el la jaro 1909). En Jernvognen Jasono uzis pli da teksto kaj dialogo ol en liaj lastaj eldonoj. Ĝi estas malkutima krimrakonto pri kelkaj kutimaj ingrediencoj (mortigoj, supernaturaj okazaĵoj kaj interpersonaj intrigoj). Fakte, la unua parto estis unue strekita en la sama stilo de Lomma full av regn kiam Jasono studis strekadon, sed li restrekis la tuton post multe da jaroj.

En 2004 Jason eldonis sian version de la libro Frankenŝtejno de Mary Shelley, nomita Du går feil vei (Vi iras mise). Kiel la orginalo, lia rakonto havas ambician frenezan profesoron, artefarite revivigitajn homojn kiuj serĉas amikecon kaj amon. Kiel en multaj aliaj rakontoj de li, ĉiuj sentas sin solaj. La bildstrio estas preskaŭ sen dialogo, nur la helpuloj parolas.

Død eller Levende (Morta aŭ vivanta) el 2006 estas akcio-rakonto pri zombioj (nemortaj kaj nevivantaj homoj), klare inspiriĝis de malnovaj filmoj sensonaj, kaj estas eble lia plej "optimisma" libro kaj havas multe da amuzigaj momentoj. Morta aŭ vivanta estas la pinto de lia zombia periodo.

Kun Hemingway (el 2006) li ŝajne movis je novan stilan periodon, rakontoj bazitaj sur veraj personoj kaj liaj memoroj. Kelkaj famaj personoj aperas en la rakonto; ne nur Ernest Hemingway, sed ankaŭ Francis Scott Fitzgerald, Gertrude Stein kaj James Joyce. En la rakonto ili estas bildstristrekistoj, kaj laboras pro la ĉiutaga pano. Jasono estas ofte komparata al Hemingway en rakontstilo kaj rakontanimo. La libro Hemingway inspiriĝis de la memuaroj de Hemingway, skribita kiam li loĝis en Parizo. La okazaĵoj en la rakonto ne estas veraj, kvankam ĝi enhavas famajn personojn. Jasono prenis ilin kaj la senton de la rakonto el la memuaroj de Hemingway, sed kreis sian sendependan historion.

Jason faris ion similan en sia plej nova libro, Jeg drepte Hitler ("Mi mortigis Hitleron") – uzas famajn personojn kaj kreas novan rakonton ĉirkaŭ ili.