Jasper (Alberto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jasper)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jasper
Jasper
angle: Jasper
specialigita urbo
Vido al Jasper el montopinto de Whistlers
Oficiala nomo: Town of Jasper
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Alberto
Regiono Albertaj Rokoj
Censodistrikto Censodistrikto 15
Montaro Kanada Rok-montaro
Transporto -
 - ŝoseo Ŝoseo Yellowhead
Rivero Atabasko
Situo Jasper
 - alteco 1 062 m s. m.
 - koordinatoj 52° 52′ 23″ N 118° 04′ 56″ U / 52.87306 °N, 118.08222 °U / 52.87306; -118.08222 (mapo)
Areo 925,52 km² (92 552 ha)
Loĝantaro 4 051 (2011)
Denseco 4,38 loĝ./km²
Nacia parko Nacia Parko Jasper
Fondita 1813
Urbestro Richard Ireland
Horzono UTC (UTC-7)
 - somera tempo UTC (UTC-6)
Poŝtkodo T0E
Telefona antaŭkodo +1-780
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Jasper, Alberta
Retpaĝo: www.jasper-alberta.com
Fervoja stacio Jasper, vidita el Connaught Drive

Jasper estas specialigita municipo en okcidenta Alberto (Kanado). Ĝi estas la komerca centro de Nacia Parko Jasper, kiu troviĝas en la Kanada Rok-montaro en la valo de la rivero Atabasko.

Jasper estas 362 km okcidente de Edmontono; oni povas aŭte atingi ĝin de tiu urbo dum proksimume 3.5 horoj. Jasper ankaŭ estas 290 km norde de Banff (Alberto); la Glacikampa parkvojo ligas la vilaĝocentron de Jasper kun Lake Louise en Nacia Parko Banff. La Municipo Jasper establiĝis kiel Specialigita municipo la 20-an de julio 2001[1] kaj pri la regado de Jasper kune respondecas la Municipo Jasper kaj la registara agentejo Parks Canada.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Nacian Parkon Jasper oni kreis en 1907, kaj la Kanada Norda Fervojo komercis vojaĝservojn al Jasper en 1912. [3] Termezuradon de la lokon por la urbeto Jaspero faris H. Matheson[3] en 1913. Ĝis 1931 Jasper estis atingebla per vojo de Edmontono, kaj en 1940 oni malfermis la Glacikampan parkvojon, tiel ligante Banff kaj Jasper.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2001, en Jasper loĝis 4.180 homoj[4]. Proksimaj al la urbeto Jasper estas Piramida Lago, Lago Patricia , Lago Annette, Lago Edith, Lago Beauvert, kaj multaj aliaj malgrandaj lagoj. La Jaspera Tramo, kiu kondukas vizitantojn al Montopinto Whistlers, ankaŭ lokiĝas proksime al la urbeto, kiel ankaŭ Jasper Park Lodge. La Muzeo Jasper - Yellowhead troviĝas en la urbeto, kiel ankaŭ la Jaspera Centro por Vizitantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. municipa profilo de Jasper Arkivigite je 2008-03-31 per la retarkivo Wayback Machine - Alberta Ministerio pri Municipaj Aferoj
  2. Municipality of Jasper Arkivigite je 2007-07-29 per la retarkivo Wayback Machine - Pri Jasper
  3. 3,0 3,1 Lothian, W.F.. (1987) A Brief History of Canada's National Parks. Environment Canada.
  4. Jasper Community Profile Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine - Kanada Instituto pri Statistiko. 2002. 2001 Komunumaj profiloj de 2001. Publikigita la 27-an de junio 2002. Laste modifita: 2005-11-30. Statistics Canada Catalogue no. 93F0053XIE