Jatov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jatov situas en la 4-a regiono
Jatov situas en la bluigita distrikto

Jatov, hungare Jattó estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Šaľa-Nové Zámky. La lasta troviĝas 20 km-ojn for.

Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, sed loĝis tie ankaŭ keltoj. La unua mencio pri la loko devenis el 1236 e formo Itou. Dum la historio formiĝis vilaĝoj Suba kaj Malgranda Jattó, kiuj estis eksteraj partoj de Tvrdošovce. Ĝis 1919 la loko apartenis al Nyitra (reĝa departemento). Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 1952 naskiĝis memstara vilaĝo Jatov. En 2001 loĝis tie 791 da homoj (753 slovakoj, 34 hungaroj).

Vidindaĵo