Jaume Grau Casas
El Vikipedio
Jaume Grau Casas [ĵaŭme graŭ kazes] (naskiĝis en la 2-a de decembro 1896 en Barcelono kaj mortis en 1950 en Valencio) estis kataluna poeto en Esperanto. Esperantisto de 1914, li estis redaktoro de Kataluna Esperantisto inter 1920 kaj 1924, kaj longe aktivis kiel prezidanto aŭ sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj, kies Natura Floro (ĉefa premio) li gajnis en 1919 kaj 1936. Membro de la Lingva Komitato ekde 1926 kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Li estis enkarcerigita pro sia katalunismo post la okazaĵoj de la 6a de oktobro 1934 kaj denove en 1938, dum konfliktoj en la respublika flanko dum la hispana enlanda milito. Post la fino de la milito li ekziliĝis al Francio, kie li pasigis la unuajn kvin jarojn en diversaj koncentrejoj. En 2008 lian personan arkivon posedas la familio.
Li estas konsiderata la ĉefa Esperanto-poeto el Katalunio.
[redaktu] Listo de verkoj
[redaktu] Poemaroj
[redaktu] Tradukoj
- Kataluna Antologio, 1925 (redaktoro kaj ĉefa tradukinto)
- La kataluna popolkanto, 1925
- Barbaraj prozaĵoj, traduko de Prudenci Bertrana, 1926
Tiu ĉi artikolo inkluzivigas informon el Enciklopedio de Esperanto.

