Jaume Viladoms Valls

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jaume VILADOMS i VALLS (Sabadell, 1913 - Sabadell, 6-an de oktobro 1976) estis sindikata kaj politika aktivulo, pasia instruisto kaj kataluna esperantisto.

Lian studadon li sukcesis per memlernado, pri kio li montris tre elstaran kapablon. Tiel li esperantistiĝis ok-jara. Inter liaj multnombraj kursoj en Sabadell kaj najbaraj urbetoj, li instruis Esperanton kaj matematikon en la Industria Lernejo de Sabadell.

Dum la diktaturo de Primo de Rivera li aliĝis al la Katalunbaleara Komunisma Federacio, kaj dum la respubliko li aktivis en la Laborista kaj Kamparana Bloko kaj en POUM. En la esperanto-movado li agadis en la laborista Esperanto-movado, ĉefe la Proleta Unuiĝo de Iberaj Landoj. Dum la milito li fariĝis ĝenerala sekretario de la Sindikata Unio. Li ekziliĝis en Francio en 1939, sed revenis post nelonge kaj pasigis kelkan tempon en koncentrejo apud Burgos.

Post la reenhejmiĝo, li daŭrigis hejme instruadon pri matematiko, fiziko kaj metalurgio en vesperaj kursoj por laboristoj, dum li samtempe laboris, unue kiel frezisto kaj poste kiel respondeculo de la Metiista Lernejo de la fabriko Aismalibar. Tamen la kvanto de privataj lernantoj plinombriĝis tiom, ke li devis trovi novajn ejojn. Fine li povis krei la lernejon Delta en 1958, nuntempe nomatan "Escola Jaume Viladoms".

Subtera aktivulo de POUM, li estis unu el la fondintoj en 1945 en Katalunio de la Socialisma Movado de Katalunio, kies dua kongreso en la aŭtuno de 1948 okazis kaŝe en lia hejmo.

Malgraŭ la politikaj cirkonstancoj, li ĉiam instruis en la kataluna, kaj krome, al elektitaj lernantoj, ankaŭ Esperanton kaj malpermesitajn fakojn, kiel materialismon. Tio kondukis lin en malliberejon en 1953, kie li plu instruis.

En 1950 li gvidis en Sabadell la unuan Esperanto-kurson post la enlanda milito kaj kunfondis la Centron de Esperanto Sabadell. Li multe aktivis ankaŭ por la postmilita organizado de Hispana Esperanto-Federacio, kies unua kongreso, en Terrassa, li kunorganizis.

Kiam oni planis la 53-an UK en Madrido en 1968, li kontraŭis ĝian okazigon pro la reganta diktaturo. La elekto de la diktatoro, generalo Francisco Franco, kiel alta protektanto de la kongreso kaj la nepermeso al ekzilitoj viziti la landon dum ĝia okazigo, igis lin forlasi UEA, kies delegito li estis, kaj membriĝi en SAT.

Okaze de 50-jariĝo de la lernejo Delta, la urbo Sabadell omaĝis lin laŭlonge de la tuta jaro 2008, al kiu iniciato aliĝis Kataluna Esperanto-Asocio.

[redakti] Referencoj

  • "Sabadella omaĝo al Jaume Viladoms". Kataluna Esperantisto n-ro 346, aprilo-junio 2008, p. 4 [1]
  • "Jaume Viladoms, instrupasia movadano". Kataluna Esperantisto n-ro 346, aprilo-junio 2008, p. 8 [2]
  • María Teresa Martínez de Sas, Pelai Pagès i Blanch (red). Diccionari biogràfic del moviment obrer als Països Catalans. Publicacions de la Universitat de Barcelona - Edicions de l'Abadia de Montserrat, 2000, p. 1447. [3]

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj