Maurice Jaumotte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jaumotte)
Maurice Jaumotte
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1899 (1899-04-05)
Morto 30-an de julio 1970 (1970-07-30) (71-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj Esperantofrancanederlanda
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Loka Kongresa Komitato; UK de Esperanto 1960, Bruselo.

Maurice JAUMOTTE (naskiĝis la 5-an de aprilo 1899, mortis la 30-an de julio 1970 en Antverpeno, distrikto Wilrijk) estis unu el la plej aktivaj antverpenaj esperantistoj de la 20-a jarcento.

Movade[redakti | redakti fonton]

Letero de Jaumotte

Li esperantistiĝis en 1917 kaj en 1922 akiris sian diplomon pri instrua kapableco de Esperanto. En 1926 li eniris la unuan administrantaron de la koopera eldona societo Belga Esperanto-Instituto. En 1927 li ekapartenis al la unua laŭleĝa administrantaro de la Esperanto-grupo La Verda Stelo. En 1928 li eniris la lokan kongresan komitaton de la 20-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno. En 1953 li iniciatis kaj organizis la unuan Beneluksan Esperanto-Kongreson. La postan jaron li fariĝis prezidanto de Reĝa Belga Ligo Esperantista, kies Ora Jubileo estis solene festata en Antverpeno, en 1955[1].

Li ankaŭ aktivis ĉe la Ruĝa Kruco.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Dum 20-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno aperis Belga Antologio, kies franclingvan parton li redaktis, krom traduki diversajn pecojn.

Li verkis la libron Kompleta Esperanta Rimvortaro (2a eld. 1930) kaj en 1932 La unua eldono aperis en 1929 en la numeroj de junio ĝis decembro de „Belga Esperantisto“. La dua eldono 1930 estas pliriĉigita je 400 pliaj vortoj. Li verkis ankaŭ la broŝuron Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1907-1932, kies prezidanto li estis de 1934 ĝis 1969. En 1965-1966 li kunlaboris je la Seslingva Aŭto-vortaro, aperinta en la iama Aŭto-Revuo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bonvolemulo (1966). 50-jara Esperantisteco kaj 40-jara Prezidanteco de s-ro Maurice Jaumotte. En: Sonorilo 1966:58:5, p. 64-65
  2. Journal de Bruges, 26 septembro 1951, Causerie sur l'Espéranto: ...commissaire-adjoint national de la Jeunesse de la Croix Rouge

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rode Kruis-krant 1990 : In memoriam M. Jaumotte, provinciaal voorzitter Antwerpen.
  • Verstraeten, Jules 1964 : Toespraak bij 65e verjaardag Maurice Jaumotte, FelixArchief, Antwerpen, document 2233-152, 4 blz.
  • Verstraeten, Jules 1971 : Herdenkingstoespraak Maurice Jaumotte, FelixArchief, Antwerpen, document 2233-178, 3 blz.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]