Javier de Burgos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Javier de Burgos en gravuraĵo de 1837.

Francisco Javier de Burgos y del Olmo (Motril, Granado, 22-a de oktobro de 1778Madrido, 22-a de januaro de 1848), estis politikisto, ĵurnalisto, verkisto, dramaturgo kaj tradukisto hispana.

De familio nobela kvankam ne riĉa, li estis destinita al la Eklezio, sed abandonis tuje la religiaj studoj en Granado, kaj translokiĝis al Madrido por dediĉi sin al studoj de juro. Dum la napoleona invado li servis ĝin okupante en Andaluzio diversajn postenojn. Pro sia kondiĉo de afrancesado, en 1812 li translokiĝis al Parizo kie li kompletigis sian edukadon pere de la studado de klasikaj verkoj, ĉefe de Horacio, el kiu li tradukis al la kastilia. Tio estis poste komentita de Andrés Bello per fama artikolo pri tradukado. Bello konsideras Javier de Burgos kiel «débil traductor y excelente comentarista de Horacio» (febla tradukisto kaj eminenta komentisto). Poste, en 1844, li publikigis revizion de tiu verko kiu eĉ enhavante malperfektojn pluestas referenco, inter alia pro uzado de la sapfa strofo en senrimaj versoj.

Revenis al Madrido en 1819 kaj en 1822 li estis nomumita direktoro de El Imparcial, ĵurnalo ĉirkaŭ kiu ariĝis la afrancesado portantoj de novaj ideoj. Lia laboro kiel ĵurnalisto kongruis kun elstara laboro kiel verkisto, ekzemple pri lia Biografía universal antigua y moderna, nome traduko de la franca kiun li publikigis reformita kaj ampleksigita en diversaj volumoj. De 1827 al 1833 plenumis diversajn gravajn postenojn en la Administracio. En 1833, komence de la infanaĝo de Isabel la 2-a, sub la regenteco de Maria Kristina Burbono, ricevis altrangan postenon sub ministreco de Cea Bermúdez kaj laŭ tiu posteno oni starigis la teritorian dividon laŭ provincoj, baze sur postuloj de la Nova Reĝimo sed ankaŭ baze sur la antikva divido laŭ regnoj de Hispanio. Tiu dekreto estis aprobita en 30-a de novembro kaj la 22-a de decembro samjare li estis nomumita ministro pri trezoro. Li estis ankaŭ senatano kaj reĝa konsilisto kaj en 1846 ĉe la unua registaro de Narváez ministro de internaj aferoj, posteno kiun li abandonis kiam samjare estis nomumita Francisco Javier de Istúriz estre de la registaro.

Dum siaj lastaj jaroj li rekultivis poezion krom la revizio de la traduko de Horacio jam menciita li verkis poezion de cirkonstanco elstare funebra kanto pro la morto de la reĝino Isabel de Braganzo, odo al geedziĝo de la reĝo Fernando la 7-a kun Maria Kristina Burbono, sed elstaris inter ĉiuj ili Oda a la Razón (odo al racio) kaj Al porvenir (al estonteco). Li elstaris ankaŭ kiel komediverkisto kaj fakte lia komedio Los tres iguales (tri samuloj), estis tialo de ekziligo de la granda aktoro Isidoro Máiquez. Mortanta li lasis senfinaj Anales del reinado de Doña Isabel II (historio de la regado de Isabel la 2-a), kiun konkludis lia filo Augusto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]