Jay Inslee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jay Inslee
Persona informo
Jay Inslee
Naskonomo Jay Roberta Inslee
Naskiĝo 9-an de februaro 1951 (1951-02-09) (73-jaraĝa)
en Seatlo
Religio protestantismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Washington Governor's Mansion vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Vaŝingtonio • Ingraham High School • Willamette University College of Law • Universitato Stanford vd
Partio Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatoakuzisto • partoprenanto de internacia forumo vd
Aktiva en VaŝingtonoOlympia vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jay INSLEE (n. la 9-an de februaro, 1951) estas usona politikisto. Li reprezentis la unuan distrikton de Vaŝingtonio kiel parlamentano de la Demokrata Partio (1993-2012). Li elektiĝis la Ŝtatestro de Vaŝingtonio la 6-an de novembro, 2012, kaj enoficiĝis la 16-an de januaro, 2013.

Li naskiĝis en Seatlo, kie li diplomiĝis ĉe Ingraham High School (mezlernejo) kaj gajnis bakalaŭran gradon pri ekonomia scienco ĉe la Universitato de Vaŝingtonio. Li poste gajnis juran doktoran gradon ĉe Universitato Willamette en Oregono.

Post dek jaroj kiel advokato en la orientvaŝingtonia urbeto Selah, Jay Inslee kandidatiĝis kaj elektiĝis al la malsupera ĉambro de la ŝtata parlamento en 1988. En 1992, li elektiĝis kiel reprezentanto de la kvara distrikto de Vaŝingtonio en la landa parlamento. En 1994 li malvenkis, kaj poste transloĝiĝis okcidenten al insulo Bainbridge, proksime de Seatlo. Li kandidatiĝis por la ŝtatestra posteno en 1996, sed malvenkis en la partia antaŭbalotado kontraŭ Gary Locke, kiu fariĝis la ŝtatestro. En 1998 li venkis la respublikanan reprezentanton Rick White kaj ekreprezentis la unuan distrikton. En tiu unua venko li ricevis 49,8% el la voĉoj, kaj en postaj balotoj li neniam ricevis malpli ol 54%.

Li estis konata kiel aliancano de prezidento Bill Clinton, kiel forta apoganto de la konservado de naturaĵoj en la Naciaj Parkoj, kaj kiel reprezentanto kiu ricevas aparte altan nivelon de financa helpo de ekster sia distrikto kaj ŝtato.