Jay Leno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jay Leno en novembro de 2005

James Douglas Muir LENO (n. 28-an de aprilo 1950 en New Rochelle) estas konata usona komikisto kaj televida moderatoro.

Leno estas filo de skota patrino kaj itala patro. Li plenkreskis en Andover, diplomiĝis en 1973en Emmerson College pri parolterapio. Li havas mildan disleksion.

Leno komencis sian karieron en malgrandaj novjorkaj komedi-kluboj, kie li havis 8-10 prezentojn po vespero tiel rimarkis ĝin eĉ la televido.

Li havis plurajn ludojn kun David Letterman (The Late Show with David Letterman) kaj Johnny Carson (The Tonight Show) kaj ĉar li iĝis tre populara inter la spektantoj, NBC decidis igi lin posteulo de Carson. Ekde ties adiaŭo en 1992, gvidas Leno la Tonight Show, la plej malnovan malfrunoktan ŝo’n (’’Late Night Show’’) de la mondo.

Ĉe la luktoŝo’ de "WCW Road Wild 1998" li luktis kun Kevin Eubanks kaj Diamond Dallas Page kontraŭ Hulk Hogan kaj WCW-prezidanto Eric Bischoff.

La 27-an de septembro de 2004, je la 50-jara ekzisto de Tonight Show, Leno sciigis, ke li forlasas la televidan programon en 2009 kaj ekde tiam la programon plugvidas Conan O'Brien. Post lia foriro de Tonight en la printempo de 2009, NBC donis Leno-n nova programo je pli frua horo, The Jay Leno Show ("La Jay Leno Programo"), kiu komenciĝis je la 14-a de septembro 2009.

Kvankam The Jay Leno Show estis profita programo, kritikistoj ne estis aŭspiciaj, kaj la membrostacioj de NBC estis malĝojaj pro la malbona efiko super la spektantaro de lokaj novaĵprogramoj. La programo finis je la 11-a de februaro 2010, kaj je 1-a de marto, Leno revenis al The Tonight Show, anstataŭanta Conan O'Brien kiel moderatoro. La reveno de Leno al Tonight estis la rezultato de malsimplaj kaj (laŭ mecenatoj de O'Brien kaj O'Brien mem) polemikaj manovroj de la NBC-a estraro.

Jay Leno kun soldatoj, 2005

En la juĝproceso kontraŭ Michael Jackson en 2005, Leno estis atestanto de la defendo.

Leno estas konata internacie kiel ŝatulo kaj hobi-kolektanto de la oldtimer-oj (oldtajmeroj. oldmobiloj)), aktuele supersportajn veturilojn kaj motorradojn. Laŭ listo, eldonita en aőrilo de 2006, li havas 84 aŭtomobilojn kaj 73 motorradojn.

La motorrada firmao Orange County Choppers konstruis por li motorradon, bazitan je Brough Superior el la jaro 1939.