Jay McShann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jay McShann proksimume 1995

Jay McShann, fakte James Columbus McShann, ankaŭ konata kiel Hootie McShann, (* 12-an de januaro 1916 en Muskogee, Oklahomo; † 7-an de decembro 2006 en Kansasurbo, Misurio) estis usona blus- kaj sving-pianisto, bandestro kaj kantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

McShann jam infanaĝe instruis al si mem la pianludadon. En 1931 li eklaboris kiel profesia muzikisto en la ĉirkaŭaĵo de Tulsa, Oklahoma ĉe Al Dennie kaj en najbara Arkansaso. En 1936 li translokiĝis al Kansasurbo en Misurio, kie li ludis en la bando de Buster Smith kaj en 1939 fondis sian propran bandegon, en kiu muzikis Gene Ramey, Gus Johnson, Bernard Anderson, la kantistoj Al Hibbler kaj Walter Brown samkiel Charlie Parker (de 1937 ĝis 1941, tiam adoleskanto). Ili ludis kaj bluson kaj ankaŭ svingon, tamen sonregistris plejparte blus-pecojn. Ilia plej fama sonregistraĵo estis Confessin' The Blues. Parker povis evolui en la bando de McShann al profilita saksofonisto. En 1944 la bando malfondiĝis, kiam McShann devis militservi, kunvenis denove tamen post lia civiliĝo la saman jaron por mallonga tempo. Krom sia regula bando McShann sonregistris en triopo kun Gene Ramey kaj Gus Johnson fine de aprilo 1941 por Decca la kanton „Confessin’ the Blues“; kantisto estis Walter Brown. Li atingis rangon 24 de la unuaj tridek furoraĵoj laŭ ranglisto de la revuo Billboard. Nur julion 1943 li sukcesis lanĉi pluan furoraĵon kun sia orkestro kaj bandokantisto Al Hibbler per „Get Me on Your Mind“ (n-ro 18). Estis ankaŭ la ununura furorkanto, je kiu kunmuzikis Charlie Parker, kiu tamen ne prezentis soloon.[1]

Dum la dua duono de la 1940-aj jaroj McShann havis pli malgrandajn bandojn. Li loĝis nun en Losanĝeleso. En 1945 li komencis kunlabori kun Jimmy Witherspoon kaj sonregistri. Post tio li eniris pli kaj pli en forgesitecon. En 1948 li denove iris al Losanĝeleso, kie li fondis malgrandan bandon, kaj en 1958 denove al Kansasurbo.

En 1969 Jay McShann estis remalkovita kaj ĝuis ekde tiam konsiderindan popularecon kiel kantisto kaj pianisto. Lia lumdisko "Going To Kansas City" estis nomumita por Grammy, tamen laŭkategorie "tracia bluso". McShann ludas ankaŭ en la dokumenta filmo "The Blues" farita de Clint Eastwood. La 3-an de marto 1979 la guberniestro de Misurio deklaris "Jay-McShann-Tago".

Jay McShann mortis naŭdekjara la 7-an de decembro 2006 en Kansasurbo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • „Hootie Blues“, 1978, dokumenta filmo
  • „The Last of the Blue Devils“, 1980, dokumentado pri ĵazo en Kansasurbo

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • 1954 Jay McShann
  • 1966 McShann's Piano
  • 1967 Kansas City on My Mind
  • 1969 Roll 'Em
  • 1969 Confessin' the Blues
  • 1969 New York: 1208 Miles
  • 1971 The Big Apple Bash
  • 1972 Going to Kansas City
  • 1973 Kansas City Memories
  • 1974 Vine Street Boogie
  • 1976 Crazy Legs and Friday Strut
  • 1977 After Hours
  • 1978 Kansas City Hustle
  • 1979 A Tribute to Fats Waller
  • 1980 Tŭedo Junction
  • 1982 Swingmatism
  • 1983 Just a Lucky So and So
  • 1985 Airmail Special
  • 1989 At Cafe Des Copains
  • 1989 Paris All-Star Blues: A Tribute to Charlie Parker
  • 1990 Blue Pianos (kun Axel Zwingenberger)
  • 1992 The Missouri Connection
  • 1992 Some Blues
  • 1996 Marian McPartland's Piano Jazz with Guest Jay McShann
  • 1996 Warm
  • 1996 Piano Playhouse
  • 1997 Hootie's Jumpin' Blues
  • 1998 Havin' Fun
  • 1998 My Baby with the Black Dress On
  • 1999 The Last of the Blue Devils
  • 1999 Still Jumpin' the Blues
  • 2000 Hootie!
  • 2001 Earliest Bird
  • 2003 Goin' to Kansas City
  • 2005 Solos & Duets
  • 2006 Hootie's Blues

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerhard Klußmeier: Jazz in the Charts. Another view on jazz history. Diskingoteksto kaj akompankajero de la 100-CD-Edition. Membran International GmbH. ISBN 978-3-86735-062-4