Zonaj planlingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jazuo)

Zonaj lingvoj estas projektoj ellaboritaj por certaj lingvogrupoj aŭ lingvoregionoj. La plej konataj estas tutĝermanaj kaj tutslavaj projektoj (tutlatinidaj lingvoj, ofte iĝas eŭroklonoj), ekestintaj plej multe en la epoko de "nacia revivigo" fine de la 19-a jarcento, kaj ankaŭ nuntempe: "Tutonish", tutgermana projekto de Elias Molee (1902), "Euronord" por norda Eŭropo de A. J. Pilgrim (1965), "Mezduslavjanski jezik" por Slavoj de Ladislav Podmele (1958), ktp.

Ekzemploj de zonaj planlingvoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj ekzemploj de zonaj planlingvoj.

Arvano[redakti | redakti fonton]

Arvano (Arvan) estas zona planlingvo bazita sur arpitanaj dialektoj proponita en 1998 de Nicola Curat por esti uzata en valo de Savojo.

Ortografiaj notoj: ch = /ĉ/; çh = /θ/; c / k = k; jh = /ð/; nh = /ñ/; sh =/ŝ/; ts = /c/; zh = /dz/.

Hoŝeka lingvo[redakti | redakti fonton]

Hoŝeka lingvo estas zona planlingvo interslava proponita de sinjoro Hoŝek el Kromeriz, en Moravio, tiama Aŭstra imperio en 1908. Ĝi uzas latinan alfabeton kaj la plejparto de vortprovizo devenas de la slovena lingvo.

Jazuo[redakti | redakti fonton]

Jazuo (Ya-zu, YazuYa-za Huo) estas zona planlingvo por centraj azianoj proponita de mongola Esperantisto Tsegmedin BOLD, artisto kaj art-historiisto, el Ulan-Batoro en la fino de 20-a jarcento. Ĝi havas plimulton da radikoj el aziaj lingvoj kiel la ĉina, mongola, japana, korea lingvo, kaj tiel plu.

Lingua de Europa[redakti | redakti fonton]

Lingua de Europa estas planlingvo kreita de John Christian Homolka (ie) kaj de la pastro Flurin Maissen, svisa naturalisto, benediktano, kiu instruis en benediktana lernejo de Disentis, distrikto Surselva, Kantono Grizono, Svislando. La ekleziaj aŭtoritatoj malpermesis ke Maissen plu instruu la lingvon al la lernantoj.

Slava Esperanto[redakti | redakti fonton]

Slava Esperanto, SlavinaSlavina Slawsky estas esperantido proponita de Josef Konechný, Prago, en 1912. Eble estas zona esperantido al slavoj.

Specimeno:

  • Ulepszajfre swieta, zaczinajte a was samych! (Plibonigu la mondon, komence de vi mem!)

Universala slava lingvo[redakti | redakti fonton]

Universala slava lingvo (Lingua slavica universalis) estas zona planlingvo kreita de J. Herkel 1826.

Specimeno: Za starego vieku byla jedna kralica, koja mala tri prelepije dievice, milicu, krasicu a mudricu

Listo de kelkaj Zonaj Planlingvoj[redakti | redakti fonton]

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P Q R S Ŝ T U Ŭ V W X Y Z

A[redakti | redakti fonton]

E[redakti | redakti fonton]

F[redakti | redakti fonton]

G[redakti | redakti fonton]

H[redakti | redakti fonton]

I[redakti | redakti fonton]

J[redakti | redakti fonton]

K[redakti | redakti fonton]

L[redakti | redakti fonton]

M[redakti | redakti fonton]

N[redakti | redakti fonton]

O[redakti | redakti fonton]

P[redakti | redakti fonton]

S[redakti | redakti fonton]

T[redakti | redakti fonton]

U[redakti | redakti fonton]

V[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

J. Herkel
Elementa universalis linguae Slavicae
Budae/Budapest, 1826
164 pp.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.