Jazz Messengers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jazz Messengers dum koncerto en 1985

Jazz Messengers (1955–1990) estis ĵazbando, kiun direktis frapinstrumentisto Art Blakey.

Instrumentistoj

  • saksofonistoj: Jackie McLean, Johnny Griffin, Lou Donaldson, Hank Mobley, Benny Golson, Wayne Shorter, Donald Harrison, Bill Pierce, Michael Brecker, Javon Jackson, Bobby Watson
  • trumpetistoj: Clifford Brown, Kenny Dorham, Donald Byrd, Lee Morgan, Freddie Hubbard, Bill Hardman, Charles Tolliver, Woody Shaw, Terence Blanchard, Valery Ponomarev, Wynton Marsalis, Jean Toussaint], Wallace Roney, Randy Brecker
  • trombonistoj: Robin Eubanks, Curtis Fuller
  • pianistoj: Horace Silver, Bobby Timmons, Walter Davis la pli juna, Ronnie Mathews, Cedar Walton, Chick Corea, Keith Jarrett, Johnny O’Neal, James Williams, Donald Brown, Sam Dockery, Harold Mabern, Mulgrew Miller, Ray Bryant, Joanne Brackeen, Geoff Keezer, John Hicks
  • Basinstrumentistoj: Oscar Pettiford, Doug Watkins, Jymie Merritt, Reggie Workman, Lonnie Plaxico], Spanky DeBrest, Reggie Johnson, Charles Fambrough

Historio de la bando ĝis 1991

Praensemblo de 1954
frapinstrumentaro: Art Blakey
saksofono: Hank Mobley
trumpeto: Kenny Dorham
piano: Horace Silver
baso Doug Watkins

En la jaro 1947 Art Blakey formis mallongvivan bandegon, kiun li nomis „Seventeen Messengers“. En 1954 Blakey, kiu intertempe fariĝis bandestro, kontraktis kun diskeldonejo Blue Note Records. Per la en 1954 formita „Art Blakey Quintet“ kun Clifford Brown, Lou Donaldson, Horace Silver kaj Curly Russell li verkis sian albumon A Night at Birdland. Fine de la jaro Silver kaj li formis la ensemblon The Jazz Messengers, kiu enkondukis ritmaron kaj melodiaron de gospelo kaj li malnovaj, terecaj formoj de bluso en modernan ĵazon. Februaron de 1955 okazis gvidate de Horace Silver kun Kenny Dorham, Hank Mobley, Doug Watkins (kaj la kunbandestroj Silver kaj Blakey) la sonregistradoj por la albumo Horace Silver and the Jazz Messengers; novembron oni sonregistris koncerton en „Café Bohemia“ por Blue Note.

Horace Silver, la muzika estro de la ensemblo, postlasis la bandonomon post sia eksiĝo en 1956 al Art Blakey, tiel ke la bando poste nomiĝis „Art Blakey & The Jazz Messengers“. Post foriro de Kenny Dorham komence de 1956 ofte okazis ŝanĝoj en la blovistosekcio; ekzemple en majo de 1956 Hank Mobley kaj mallonge Donald Byrd kunmuzikis ĉe Messengers. Kiam ankaŭ Mobley eksiĝis, Bill Hardman kaj Jackie McLean formis la frontlinion de la bando. En la epoko de Bill Hardman ankaŭ okazis la komuna sondisko de la Messengers ĉe Atlantic kun Thelonious Monk kaj Johnny Griffin en marto de 1957.

La plej grava ŝanĝo de la personaro fine de la 1950-aj jaroj estis la eniro de tenorsaksofonisto Benny Golson, kiu ankaŭ laboris ankaŭ kiel muzika direktisto kaj komponisto, kaj de la juna trumpetisto Lee Morgan. En la ritmosekcion eniris pianisto Bobby Timmons kaj kontrabasisto Jymie Merritt, kiu restis en la bando ĝis 1962.

Ensemblo de 1958
frapinstrumentaro: Art Blakey
saksofono: Benny Golson
trumpeto: Lee Morgan
piano: Bobby Timmons
baso: Jymie Merritt

Normalformo de Messengers estis la kvinopo el trumpeto, tenorsaksofono, piano, kontrabaso kaj frapinstrumentaro; la bando tamen pretertempe pligrandiĝis – ekzemple je la komenco de la 1960-aj jaroj per alveno de trombonisto Curtis Fuller en la frontlinio – al sesopo, aŭdeble sur la disko Mosaic aperinta ĉe eldonejo Blue-Note en 1961. Pli malfrue oni elprovis ensemblojn kun du saksofonoj (tenora kaj alda). Blakey ĉiufoje taskigis muzikan direktiston, kies rolon havis krom Silver kaj aliaj pianistoj precipe la tenorsaksofonistoj Benny Golson kaj Wayne Shorter. Ĉi-lasta estis forvarbita tiam de Miles Davis por ties kvinopo, kie li estis posteulo de John Coltrane. Blakey tamen postulis laŭeble de ĉiuj bandantoj kontribuaĵoj al la repertuaro. Famiĝis aparte la komponaĵoj „Moanin'“ (Bobby Timmons) kaj „Blues March“ (Benny Golson), kiuj je preskaŭ neniu prezentado de Messengersrajtis manki.

Ensemblo de 1961
frapinstrumentaro: Art Blakey
saksofono: Wayne Shorter
trumpeto: Freddie Hubbard
trombono: Curtis Fuller
piano: Cedar Walton
baso: Jymie Merritt

Kiel brilepoko de la grupo estas nomebla la jardeko 1955-1965, dum kiam ekestis kelkaj konataj diskoj por eldonejo Blue Note Records, ekzemple A Night in Tunisia 1960, Roots and Herbs 1961, Mosaic 1961 kaj Free for All 1964. La Messengers konsistigis ja krom la kvinopo de Horace Silver unu el la kolonoj, sur kiu baziĝis la tiama sukceso de ĉi tiu firmao, kiu sin plejparte dediĉis al malmolbopo.[1] Post kiam la malmolbopo je la fino de la 1960-aj perdis iom je graveco kaj kun ĝi ankaŭ „Blue Note“ pretertempe malaperis de la ekrano, la Messengers estis iomete ŝovata je la rando de la ĵazmondeto, kvankam ĝi ankoraŭ ekzistis ĝis la morto de Blakey en 1990. Al la plej gravaj muzikistoj, kiuj tiutempe estis mombroj de Messengers, apartenas John Gilmore 1964/65, Keith Jarrett kaj Chuck Mangione 1966, Billy Harper kaj Ronnie Mathews 1968, Joanne Brackeen 1969-71, Woody Shaw 1971–73 same kiel denove Bill Hardman kaj Johnny Griffin, same kiel Junior Mance kaj Reggie Workman.

Ensemblo de 1981
frapinstrumentaro: Art Blakey
trumpeto: Wynton Marsalis
saksofono: Bobby Watson
saksofono: Bill Pierce
piano: James Williams
baso: Charles Fambrough

Komence de la 1970-aj jaroj Blakey sin turnis ankaŭ al aliaj projektoj, prezentis plu tamen foje kun Messengers. En 1975 li novformis la Messengers kun junaj muzikistoj kiel la trumpetisto Valery Ponomarev devenanta el Rusujo, saksofonistoj Bobby Watson kaj David Schnitter, por kies ensemblo ties pianisto Walter Davis kontribuis kelkajn esencajn komponaĵojn kiel Jodi kaj Uranus. Bill Hardman ĉiam denove estis implikata en la laboron kaj certe havis per sia tridekjara[2] kunlaboro (1956–87) parton je la kontinueco de Messengers. En pli malfruaj ensembloj Blakey havis pianiston James Williams kaj kontrabasiston Dennis Irwin.

Kvankam la malfruaj Messengers ne povis daŭrigi la sukceson de siaj antaŭuloj de 1955 ĝis 1965, ĝi estis eksterordinara „talentforĝejo“ de malmolbopo aŭ novbopo, el kiu devenos pli malfrue sukcesaj muzikistoj kiel Wynton Marsalis, Branford Marsalis, Kenny Garrett, Robin Eubanks, Mulgrew Miller, Lonnie Plaxico, Terence Blanchard aŭ Frank Lacy. Krome Blakey prezentis kun reunuiĝoj de la malnova Messengers-ensemblo je diversaj ĵazfestivaloj, ekzemple je Kool Jazz Festival 1981, je Japanujo en 1983 kaj je la Blue Note-Festivalo en 1985.

Ĝis en la jaro 1990 Blakey regule koncertvojaĝis kun sia bando, prezentis ekzemple dum la Norda-Mara Ĵaz-Festivalo und bei Moldejazz kaj surdiskigis, laste en aprilo de 1990 kun trumpetisto Brian Lynch, trombonisto Steve Davies, saksofonistoj Dale Barlow kaj Javon Jackson, pianisto Geoff Keezer kaj kontrabasisto Essiet Okon Essiet. En la semajno antaŭ la morto de Blakey Jazz Messengers prezentis lastan fojon – en la novjorka Sweet Basil.

Banda historio post la morto de Blakey

Al la Jazz Messengers Reunion Band fondita en 2004 apartenis trumpetisto Valery Ponomarev, tenorsaksofonisto David Schnitter, aldosaksofonisto Bobby Watson, pianisto Mulgrew Miller same kiel kontrabasisto Lonnie Plaxico kun ŝanĝigantaj frapinstrumentistoj kiel Louis Hayes aŭ Ben Riley.[3]

Alian fantombandon formis samtempuloj de Blakey, ekzemple Benny Golson, Curtis Fuller kun Geoff Keezer, Terence Blanchard, Peter Washington kaj Lewis Nash por koncerto en Iridium Jazz Club novembron de 1997; la sonregistraĵo aperis kiel The Legacy of Art Blakey ĉe diskeldonejo Telarc.

Citaĵoj

La funkciadon de la bando Blakey ironie koncizigis jene: „Kiam la knaboj[4] e la bando fariĝas tro maljunaj, mi prenas pli junajn, tio tenas la spiriton vigla“

Leonard Feather: „La Messengers destinis la malmolbopan kampon de ĵazo per giganta dinamika forto, kion respondecis plejparte la ideoriĉa kaj instiga laboro de Blakey.“

Diskoj

  • 1954 A Night at Birdland, Vol. 1 & 2 (Blue Note)
  • 1955 At The Cafe Bohemia Vol. 1 & 2 (Blue Note)
  • 1957 Art Blakey And The Jazz Messengers With Thelonious Monk (Atlantic Records)
  • 1956/57 Drumsuite (kun Ray Bryants Hit "Cubano Chant"), RCA Victor
  • 1958 Moanin' (Blue Note)
  • 1960: A Night in Tunisia (Blue Note)
  • 1961 Buhaina’s Delight (Blue Note)
  • 1964 Free for All (Blue Note)
  • 1965 S’Make It (Verve Records)
  • 1982 Keystone 3 (Concord)
  • 1984 The New York Scene (Concord)
  • 1985 Live at Kimball’s (Concord)
  • 1990 Chippin’ In (Timeless)

Referencoj

  1. La sukceso Messengers savis ankaŭ la eldonejon el la financa ruiniĝo; estis ĉefe dankinda al la sukceso de titoloj kiel The Preacher kaj Doodlin’, kiun Alfred Lion komence volis rifuzi.
  2. Online-Chronologie
  3. JazzEcho pri la reuniĝobando
  4. Tamen li enprenis inter 1969 kaj 1972 ankaŭ la „knabinon“ Joanne Brackeen en sian bandon, kaj pretertempe en 1986 ankaŭ Gail Thompson ludis kun la Messengers; alikaze li neniam reprenis ĵazmuzikistinojn.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara